Arkivo por la etikedo 'Esperanto-renkontiĝo'

Zamenhoffesto 2019 en Berlino

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto. Loko: Kiezspine – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino. Tempo: Sabate, la 14-an de decembro 2019, 15h00-19h00

La 35a Arkones

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ĉi-jare pasis la 20-22an de septembro, do kiel kutime fine de la unua aŭtuna monato. Kaj kiel kutime en la ĉarma okcident-pollanda urbo Poznano. Mi ŝatas la urbon en tiu ĉi tempo. Estas agrable varme, kaj por mi estas granda plezuro promeni tra la urbo, lante kaj lace rigardante la lokan […]

Arkonaŭtoj kunvenos en Poznano por la 35a fojo!

Poznanaj esperantistoj invitas ĉiujn bonajn homojn al la 35aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES. Ĉi tiu tradicia renkontiĝo estos abunda je koncertoj de plej ŝatataj Esperantaj artistoj kaj je prelegoj (interalie de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz).

BET-55, rekorda kvante kaj kvalite

La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiujn la 6-14an de julio gastigis la Litovia urbo Paneveĵo (Panevėžys), ne nur laŭ la nombro de la partoprenintaj personoj kaj landoj superis ĉiujn BETojn, kiuj okazis post la disfalo de Sovetunio en 1991, ĝi estis rekorda ankaŭ el la programa vidpunkto.

450 aliĝintoj al BET-55

Al la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys (Litovio), aliĝis 450 personoj el 37 landoj – rekorda partoprenantaro en BET post la disfalo de Sovetunio en la 1991a jaro. La antaŭa rekordo estis 334 personoj en BET-52, la antaŭa Litovia BET, okazinta antaŭ tri jaroj en Birštonas.

Nitro denove gastigis esperantistojn

Inter la 12a kaj la 20a de julio gastigis la eks-UK urbo Nitro en Slovakio 164 homojn el 30 landoj, por ke ili partoprenu jam la 13an Someran Esperanto-Studadon. Intertempe SES iĝis la plej granda somera lernejo de Esperanto, kien povas veni plenaj komencantoj kaj jam tre lertaj movadanoj – ĉiu trovos por si taŭgan […]

SEP, la unua Esperanta kodum-maratono

Paralele kun la bone konata Somera Esperanto-Studado (SES) naskiĝis ĉi-jare ankaŭ SEP – Somera Esperanto-Programado. La unua Esperantuja kodummaratono SEP okazis ĉi-julie dum SES 2019 en Nitro.

BET-55: Informilo №2

Praktikaj informoj pri BET-55 La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) okazos la 6-14an de julio 2019 en la Litovia urbo Panevėžys. La ĉefa lokalo de BET-55 estos Panevėžys-a fakultato pri teknologioj kaj entreprenado de Kaŭna teknologia universitato (Nemuno str. 33). La alveno al la BET-55 okazos la 5an kaj la 6an de julio, la forveturo – […]

Lingvotrejnado en Jekaterinburgo: Nove kaj denove

Ilja Gnusarjov prelegas (Foto: Roman Bolŝakov) Forkuras en la historion la tagoj de la 4a Lingvotrejnado, pasinta la 1-4an de majo 2019 en Jekaterinburgo. Ĝi estis speciala evento de multaj vidpunktoj.

Provizora programo de BET-55

La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) okazos la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys (Litovio). La 5an de julio (vendredo) 10.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj – en la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33). La 6an de julio (sabato) 9.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (samloke). 13.00–14.00: Tagmanĝo (memstare). 18.00–19.00: Vespermanĝo (memstare). 19.30–20.00: Komuna […]

Dmitrij Ŝevĉenko prelegos en BET-55

Dmitrij Ŝevĉenko (Дмитрий Шевченко) estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj de RUDN (Esperante – Rusia universitato de amikeco de popoloj) li sukcese defendis magistran disertacion “Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado”. Li instruas en RUDN interretajn teknologiojn, kaj prelegas pri la sociaj retoj.

BET-55: Profesoro Gudavičius pri la litovaj lingvo kaj kulturo

Profesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai (Litovio) en BET-55 gvidos kurson pri la litovaj lingvo kaj kulturo. La kursanoj konatiĝos kun la fundamentoj de la litovaj fonetiko kaj gramatiko, povos ellerni bazajn litovajn vortojn kaj la plej oftajn ĉiutagajn esprimojn. Samtempe oni priparolos la plej gravajn trajtojn de la litovaj historio kaj kulturo.

Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA

Kun granda ĝojo UEA informas, ke la retejo Eventa Servo (eventaservo.org/) fariĝis nova servo de la Asocio. Eventa Servo (ES) estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kun moderna plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo de ES estas ebligi al Esperantistoj scii, kio okazas en Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn […]

Anna Striganova prelegos en BET-55

Anna Striganova naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo sian doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la […]

Lingvo kaj kulturo: prelegociklo de Ilona Koutny en BET-55

Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, sed ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo ekde jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko […]

BET-55: rekorde amasa BET en la 21a jarcento

La 6an de aprilo, tri monatojn antaŭ la malfermo de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio), al BET-55 aliĝis 346 esperantistoj el 32 landoj. Rezulte, jam komence de aprilo BET-55 iĝis la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento, superinte la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj […]

Fransoazo instruos kaj koncertos en Panevėžys

Françoise Noireau, konata en Esperantujo kiel Fransoazo, naskiĝis en 1963 en Parizo kaj studis en la fama liceo Henri IV kaj en la Instruista Lernejo. Ŝi laboris kiel instruistino ĝis 2011, kiam pro drastaj ŝanĝoj en la Francia eduksistemo ŝi “frupensiiĝis” kaj nun laboras kiel sendependa psikoterapiistino por infanoj kaj instruistino de popol-violono. Antaŭ 20 […]

50a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50a fojo al la (Jubilea) Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20an de aprilo 2019, de la 10a ĝis la 17a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

BET-55: Tri prelegoj de Yves Nevelsteen

Yves Nevelsteen naskiĝis en 1974 en Belgio. Li estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo, verkinto de plurlingva vortaro Komputeko pri komputilaj vortoj, manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso kaj gvidas paroligajn rondojn. Li provlegas librojn por […]

Sepa kaj Asorti koncertos en BET-55

La partoprenantoj de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Panevėžys, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.