Arkivo por la etikedo 'Esperanto-poezio'
16 Septembro 2012 de AlKo
Tomić, Senka. Lampiro en mozaiko = Svitac u mozaiku: [Poemaro] / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beograd: Interpress, 2011. – 96 p., il. – 200 ekz. – (Biblioteka Esperanto, №3). La libro de Senka Tomić Lampiro en mozaiko enhavas kvardekon da “modernstilaj, liberformaj poemoj en la serba kaj en Esperanto”. Jam kelkfoje mi recenzis dulingvajn [...]
11 Septembro 2012 de AlKo
Nia trezoro Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, [...]
31 Aŭgusto 2012 de AlKo
Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj legantoj. Bonvolu rakonti pri via esperantistiĝo. Mi esperantiĝis en 2008, kaj ĝis nun mi ne [...]
29 Julio 2012 de AlKo
Nia trezoro Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco. 54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, [...]
22 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) [...]
15 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay: Miĥalski, flirta papilio, Rapsodo de l’ printempa viv’ Se lin turmentas kis-soif, Konsolas lin la rim-ebrio. <…> Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio: Fieras li (ne sen motiv’) Pri la malkovro, ke pasiv ‘ [...]
30 Marto 2012 de AlKo
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj. “Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed [...]
21 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro La 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio: tiujare naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik Adamson, Georgo Deŝkin… Kaj la 31an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov. En Moskvo li lernis en gimnazio kaj en komerca lernejo kaj eklaboris en la ĉefpoŝtejo. En [...]
7 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio. Kálmán Kalocsay naskiĝis en 1891 en la vilaĝo [...]
3 Februaro 2012 de AlKo
Nia trezoro La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj [...]
23 Januaro 2012 de AlKo
La 20an de januaro 2012 en la Armea Hospitalo en Prago forpasis fama esperantlingva poetino Eli Urbanová (1922–2012) Ŝi naskiĝis la 8an de februaro 1922 en la ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj, post abiturientiĝo, en 1941 ŝi instruis muzikon en privata lernejo de Štefo Urban. En 1942 ili [...]
27 Decembro 2011 de AlKo
La rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro [...]