Arkivo por la etikedo 'Esperanto-poezio'

Vintra poezio: Hilda Dresen

Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.

Vintra poezio: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski * * * Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj, Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ – Jen estas la tempo por belfantazio De juna flamema, amanta poet’!

Vintra poezio: Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Vintra poezio: Nikolao Hohlov

Nikolao Hohlov VINTRA FABELO Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,      Kun tintila sonorad’ Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras      Sub la stela miriad’.

Jubileo de Kálmán Kalocsay

Antaŭ 125 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiun multaj opinias la plej grava poeto en la tuta historio de Esperanto. Okaze de ĉi tiu jubileo de la hungara poeto ni proponas legi pri li la suban artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en marto 2012 en la rubriko “Nia Trezoro” [...]

Jubileo de Julio Baghy

Antaŭ 125 jaroj, la 13an de januaro 1891 en Szeged naskiĝis Gyula Baghy, kiu famiĝis en Esperantujo kiel Julio Baghy. Okaze de la jubileo de la hungara poeto ni rekomendas legi pri li la suban artikolon de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvar jaroj en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de [...]

Poezio el ĉiuj ĉieloj

Poesia da tutti i cieli = Poezio el ĉiuj ĉieloj: Antologio de la Premio – Unua fojo 2014 / Redaktis Giuseppe Campolo; Tradukis Giuseppe Campolo, Amerigo Iannacone, Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni Eva, 2014. – 184 p. Poezio el ĉiuj ĉieloj estas poemkonkurso organizata de Giuseppe Campolo (Samideano). Oni konkursas per poeziaĵo ankoraŭ ne publikigita, [...]

Esperante-angle, sed japaneske

Brewer, Steven D. Senokulvitre. – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p. La usonano Steven Brewer pro profundaj sciencaj okupoj ne havis tempon plu studi Esperanton, sed po unu hajko tage li ja verkis – paralele en la angla kaj Esperanto. Parton de la rikolto de 2012-13 li prezentas en la libreto Senokulvitre kun propraj [...]

Rekonstrui universon

Antaŭ tridek jaroj, la 5an de marto 1984, en la aĝo 28 jaroj forpasis Aleksej Aleksandrov (1955–1984), kies meteora vivo lasis neforgeseblan lumon en la animo de ĉiu, kiu konis lin. Omaĝe al la malgaja datreveno ni reaperigas la eseon de Nikolai Lozgaĉev (1957–1998), kiu premiere aperis en la 12a kajero de la samizdata almanako [...]

Stilaro

Poemo de Aleksandro Mitin 1. Kiel diris unu fama verkistino, Poezio estas vortoj plus muziko. Dum centjaroj logas homojn per fascino Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko. Sed parolas kritikistoj, ke finfine Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika. Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.

Maturaj konfesoj

Janičić, Dimitrije Diso. Maturaj meditadoj / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beogrado: Interpress, 2012. – 112 p., il.; 500 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №5). Mi ĉiam scivolis, kiel oni ekscias pri Esperanto kaj kial komencas lerni ĝin. En la libro Maturaj meditadoj en la enkonduka eseo Esperanto kaj amikeco la aŭtoro rakontas, kiel li eksciis [...]

Nia trezoro: la kvina jaro finita

En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto István Ertl prezentis la baldaŭ 50-jaran ĉinan poeton Mao Zifu. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko Nia trezoro, estas la dek-unua kaj la lasta en la ciklo dediĉita al la plej interesaj Esperanto-poetoj. Pli frue dum la 2012a jaro estis prezentitaj Ludoviko Zamenhof, Julio [...]

Nia trezoro: Mao Zifu

Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda. Ĝin tradukis István Ertl.

Nia trezoro: Marjorie Boulton

Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj. Mi estas tri. La digna lektorino kun la krajon’ kritika libron legas. En nigra robo, pri la origino de l’ dramo primitiva ŝi prelegas. Dume, en koro, primitiva dramo okazas, [...]

Nia trezoro: Baldur Ragnarsson

“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.