Arkivo por la etikedo 'Esperanto-muziko'

Ja vere tutkore kaj eĉ belvoĉe!

Manŭel. Duonvoĉe… tutkore: KD. – Udine: Emanuele Rovere, 2011. La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”. Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas [...]

Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun kiu ni hieraŭ vespere diskutis la muzikajn tekstojn en la oktobra Ondo, la pasintan nokton (la 18-19an de septembro) grave damaĝita estis VInilkosmo – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata de Flo en Donneville, Francio. Flo skribis: [...]

Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto

IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair. Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj [...]

Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011

Esperanto Subgrunde renaskiĝas 11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj. Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la [...]



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.