Arkivo por la etikedo 'Esperanto-muziko'

La aparta Festo

Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu [...]

Viva Vento 2014

La 27-29an de aŭgusto en Visaginas (Litovio) okazos internacia seminario (kun subteno de la projekto Grundtvig) kaj Internacia Muzika Festivalo Viva Vento 2014. Partoprenos artistoj el Pollando, Italio, Francio, Skotlando, Litovio, Latvio kaj aliaj landoj. Inter la esperantistaj artistoj estas la grupo Asorti, Melono, Platano kaj Zhou-Mack Mafuila. Partoprenos ankaŭ Floréal (Flo) Martorell el EUROKKA/Vinilkosmo. [...]

Konatiĝu kun Ŝanĝo

Ne pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la [...]

Dua akto en atentinda muzik-serio

Inicialoj DC. Signoj de viv’: K-disko. – [s. l.]: Inicialoj D. C., 2012. La projekto Inicialoj DC ne estas tute nova en Esperantujo. Ĝi aktivas ekde 2003, kaj ĝia antaŭa albumo Urbano al mi persone faris tre agrablan impreson. La nova albumo Signoj de viv’ entute (laŭ la stilo, enhavo kaj kvalito) tre similas al [...]

La elŝutejo de Vinilkosmo atakita

La elŝutejo de Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com/ momente ne funkcias post dua pirata atako. Okazas nun grandaj penoj refunkciigi la elŝutejon, ĉar ni devas rekonstrui ĝin (kun plej lastaj kaj aktualaj sekurbariloj). Tio povos postuli plurajn semajnojn aŭ eĉ monaton. Ni informos, kiam la retejo denove funkcios.

Jen kio estas akceptebla nivelo en Esperantujo

Jonny M. Foresto: Ret-albumo. – Jonny M, 2013. Se mi ne eraras, mi jam aŭdis unu kanton el la nova akustika albumeto de Jonny M en lia koncerto kadre de FESTO. Ĝenerale ĉio sonas en ordo, mi daŭre ŝatas la kantovoĉon de Jonny M. Mi tre ĝojas, ke li prenis la tempon por lingvaj korektoj [...]

Atentinda Okcitania aventuro

Patric. Okcitanio: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La aŭtoro kaj ĉefa plenumanto de tiu ĉi albumo, Patric, estas fama okcitanlingva kantisto, kies repertuaron konsistigas popularaj popolaj okcitanaj kantoj, adaptaĵoj de eksterlandaj ŝlagroj kaj ankaŭ liaj propraj kantoj. Onidire li jam famiĝis per siaj koncertoj en la Esperanta medio, sed mi konatiĝis kun li nur pere [...]

FESTO 2013: Estis bonega festivalo!

Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.

IEK-2013: Pri la Esperanta muziko

La urbo Saint-Amand-Montrond situas en la centro de Francio. Fakte ekzistas kolono, tre proksime de la urbo, kiu indikas la punkton. La centro estas konsiderata kiel unu el la plej malprogresemaj lokoj de Francio, sed la partoprenantoj de la Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta ĉi tie la 20-26an de julio, ne rimarkis tion. La organizantoj, Ĵak Le [...]

Tipa regea afrikaĵo, bedaŭrinde tute sen vizaĝo

Zhou-Mack Mafuila. Originoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La unua tutesperanta albumo de la zaira kantisto Zhou-Mack Mafuila rezultis tre unustila, eĉ tede unustila: preskaŭ ĉiuj kantoj prezentas tre similajn regeajn komponaĵojn kun multe da drumoj, recitativecaj kaj parolataj frazoj (nur du kantoj titolitaj Marcelina kaj Haŭto elfalas el la tuta tendenco; la unua sonas iom [...]

FESTO: la programo konturiĝas

FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo. La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin’ kun akompano de sia gurdo [...]

Asorti koncertos en BET-49

La kultura programo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Utena, estos vere elstara. Krom la jam anoncita partopreno de la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando), Miĥail Povorin (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos ankaŭ la konata esperantista muzika grupo Asorti el la [...]

Iom pala daŭrigo

Kajto. Duope: KD. – Burgum: Windrose Music, 2011. La muzika bando Kajto certe ne bezonas longan prezenton. La popolstilaj akustikaj muzikaĵoj kaj kantoj de tiu nederlanda kolektivo de multaj jaroj ĝuas merititan atenton de la verda popolo. Bedaŭrinde, de kelka tempo la grupo ne plu ekzistas kiel tuto, sed per ĉi disko du ĝiaj motoroj, [...]

Patric ekkantis en Esperanto!

Vinilkosmo anoncis pri eldono de nova albumo en Esperanto: Okcitanio. Floréal Martorell (Flo), la respondenculo de Vinilkosmo, nomis min unu el la “kulpantoj” pri la apero de la disko. Tio ĝojigas kaj timigas min samtempe. Ĝojigas pro tio, ke realiĝis mia delonga revo; timigas, ĉar eble la ideo pri tio, ke mem Patric, fama “trobadoro [...]

La amo ja ekzistas!

Manŭel. Ĉu plu ekzistas amo?: KD. – Udine: Rovere Emanuele, 2012. Jen la dua albumo de Emanuele Rovere, kies antaŭa debuta disko Duonvoĉe… tutkore impresis min tre freŝe kaj kolektis faskon da favoraj recenzoj. Same kiel la antaŭa albumo, tiu ĉi prezentas aron da diverslingvaj popularaj kantoj adaptitaj al Esperanto. Aldone, en tiu ĉi albumo [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.