Arkivo por la etikedo 'Esperanto-movado'

Membronombroj, agado kaj ekstera informado

UEA konstatas pluan malkreskon Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke “necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble [...]

Al pli azia estonteco de UEA

Vortoj de komitatano Z Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, [...]

Survoje al la Fettes-erao

Vortoj de Komitatano Z La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la [...]

Hundoj bojas, karavano vojas

Vortoj de Komitatano Z Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA [...]

Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?

Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj: Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. – Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. – 199 paĝoj; 300 ekz. En oktobro 2010 dudeko da esperantistoj kaj kvindek aŭskultantoj kolektiĝis en Sarajevo ĉirkaŭ la Ronda Tablo por pridiskuti la temon “Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj [...]

Ĉu nova UEA estas bezonata?

Derks, Johan. Gvidlibreto por Komitatanoj. 2011. – Zaječar: Derks, 2011. – 28 p., il. “Krizo en UEA”, – ĉi tiun esprimon mi aŭdas dum tiom da tempo, kiom mi konscias, kio reale estas tiu organizo, en kiu mi membras dum jardekoj. Kaj mi iom konas la historion de la Esperanto-movado, pro kio mi scias, ke [...]

Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?

Grigorij Arosev, 31-jara Moskva literaturisto, laboranta en la Ruslanda televidkanalo Kulturo, antaŭ unu jaro iĝis prezidanto de la Rusia Esperantista Unio (la plej juna prezidanto de REU ekde ties fondo en la nuna formo en la “unuiĝa kongreso” en 1994). Okaze de la kompletiĝo de lia unujara prezidanteco ni petis lin respondi kelkajn demandojn.



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.