Arkivo por la etikedo 'Esperanto-literaturo'

Nia trezoro: “Fonto”

La artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme. La eldonejo Fonto naskiĝis [...]

Bill Auld: “Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi”

Por mi, la 6a de novembro estas aparte grava dato. La 6an de novembro naskiĝis mia filino Tatjana (en 1981) kaj mia edzino Halina (en 1959). Nu, mi ne mencius ĉi tiun daton, se ĝi ne estus grava ankaŭ por la tuta Esperantujo, ĉar la 6an de novembro 1924 naskiĝis Bill (literature: William) Auld, eble [...]

“La bona pineto”: Rekomendinda. Por 50 familioj

Mattos, Geraldo. La bona pineto. – Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p. Porinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos La bona pineto estas preskaŭ unika. Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas [...]

FEL: Prestiĝa eldonejo en prestiĝa sidejo en prestiĝa metropolo

Ĉi tiu artikolo aperis en Nia trezoro – kleriga rubriko de La Ondo de Esperanto en kiu ĉi-jare estas prezentataj plej gravaj Esperanto-eldonejoj. Sidas mi en la plej luma, plej vasta kaj plej agrabla ĉambro de la Antverpena Esperantocentro. Dekstre de mia skribtablo, kun, kompreneble, komputilo estas impona librobretaro, kun multaj libroj. Tri el la [...]

Beletra Almanako, junio 2011

Originala prozo ĉeestas en la dek-unua Beletra Almanako per mallongaj verkoj de Jakvo Schram, Mikaelo Bronŝtejn kaj Cindy McKee. Liven Dek, Jorge Camacho, Cindy McKee, Tacuo Huĝimoto kontribuas poezie. Oni trovas en ĉi tiu almanako du tradukitajn prozaĵojn: Ronde, ĉiam pli proksimen de Vladimir Colin (el la rumana Jozefo E. Nagy) kaj Neverŝajna rakonto de [...]

Ne prozo

Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p. Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”. Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas [...]

Libroproduktado sub lupeo (1991–2010)

“Manietuloj”, — ofte nomas nin, esperantistojn, personoj pli prudentaj, kiuj ne perdas siajn tempon kaj monon por la lingvo, elpensita de iu Ruslanda judo antaŭ pli ol 120 jaroj. Sed min ankaŭ esperantistoj foje nomas same, ĉar mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Sed ĉar mia manieto trovas aprobon de fakuloj, kiuj uzas la [...]

Literatura konkurso Liro-2010

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2010 (Aleksej Birjulin, Michel Duc Goninaz, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 39 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 10 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Pollando, Rumanio, Ruslando, Svedio, Usono. (Pasintjare partoprenis 28 konkursaĵoj de 21 aŭtoroj [...]

Multvizaĝa libro

Vizaĝoj: Novelaro 2000–2009 / Redaktis Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover. — Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2010. — 175 p. De temp’ al tempo en Esperanto aperas kolektoj de selektitaj (do supozeble, la plej bonaj) noveloj, el la tuta literaturo aŭ el aparta ĝenro aŭ regiono. Menciindas 33 rakontoj (1964), Trezoro [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.