Arkivo por la etikedo 'Esperanto-literaturo'
4 Decembro 2014 de AlKo
Aperis la antologio Söka bostad i storstaden och andra noveller översatta från originalen på esperanto av Leif Nordenstorm och Sten Johansson (Serĉi loĝejon en grandurbo kaj aliaj noveloj tradukitaj el la Esperantaj originaloj de Leif Nordenstorm kaj Sten Johansson). Tio estas la titolo de la 231-paĝa nova libro en la sveda lingvo. Ĝi estas antologio [...]
12 Novembro 2014 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte [...]
10 Oktobro 2014 de AlKo
Samtempe alvenis la pli frue perdiĝinta 19a (februaro) kaj la 20a (junio) kajeroj de la Beletra Almanako. Mankas al mi la spaco prezenti la februaran BAon, kiun markis kelkaj novigoj: unue, al la redaktista teamo aliĝis Tim Westover; due, estas modernigita la teksto-aranĝado, interalie, per enkadritaj tekst-citaĵoj pli grandliteraj. Eble kompare al tiuj frapaj frazoj [...]
9 Oktobro 2014 de AlKo
Brewer, Steven D. Senokulvitre. – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p. La usonano Steven Brewer pro profundaj sciencaj okupoj ne havis tempon plu studi Esperanton, sed po unu hajko tage li ja verkis – paralele en la angla kaj Esperanto. Parton de la rikolto de 2012-13 li prezentas en la libreto Senokulvitre kun propraj [...]
21 Marto 2014 de AlKo
Novelo de Julian Modest Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed ŝi kvazaŭ ne aŭdis lin, kaj Rosen devis du aŭ tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Ŝiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio [...]
20 Februaro 2014 de AlKo
Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas centprocente fidinda, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj [...]
19 Februaro 2014 de AlKo
BibLO (la biblioteko de La Ondo) estas librokolekto de la redakcio de La Ondo de Esperanto (en Kaliningrado, Ruslando), kiu kreskas danke al la eldonaĵoj de Sezonoj, al recenzoekzempleroj de libroj, al donacoj, kaj ankaŭ danke al aĉetoj. Ĉi-vintre ni aĉetis en Roterdamo kaj en Berlino 15 malnovajn librojn. Kelkaj el ili estis en KEB [...]
16 Novembro 2013 de AlKo
Poemo de Aleksandro Mitin 1. Kiel diris unu fama verkistino, Poezio estas vortoj plus muziko. Dum centjaroj logas homojn per fascino Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko. Sed parolas kritikistoj, ke finfine Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika. Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.
10 Novembro 2013 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte [...]
7 Novembro 2013 de AlKo
La 5an de novembro 2013 forpasis Daniel Luez (1924–2013)
3 Aŭgusto 2013 de AlKo
Rakonto de Julian Modest Julian Modest naskiĝis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de [...]
12 Julio 2013 de AlKo
Steele, Trevor. Paradizo ŝtelita. – Antverpeno: FEL, 2012. – 336 p. Paradizo ŝtelita de Trevor Steele, daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo [...]
11 Julio 2013 de AlKo
Neĉajev, Nikolao. Karavelo: [Originala poemaro]. – Irkutsk: [Nikolao Neĉajev], 2012. – 26 p. Jen malgranda libreto kun versaĵetoj de la irkutskano Nikolao Neĉajev, esperantisto ekde 1990, kiu ekpoeziis, tamen, nur en 2007. La poemetoj ĝis nun estis publikigitaj en la portugalia ret-revuo La Karavelo, kaj tiel nomiĝas ankaŭ la kolekto. Kiajn impresojn ili elvokas? Unue, [...]
5 Junio 2013 de AlKo
John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj. Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko [...]
27 Majo 2013 de AlKo
Sigmond, Júlia. Nomoj kaj sortoj: [Originala novelaro]. – Cluj-Napoca: Exit, 2011. – 110 p. Kiel kutime: iu ajn libro, legota de mi, devas dum iom da tagoj simple kuŝi sur apudlita tableto. Por ke mi povu legi kaj relegi la titolon de la libro. Kial? Nu, por provi konjekti pri la tuta libro. Ĝiaj ideo, [...]