Arkivo por la etikedo 'Esperanto-literaturo'

Viktor Sapoĵnikov forpasis

La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)

25 jaroj da eldonado

Statistika revuo de Aleksander Korĵenkov Foje mi menciis, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Ĉi tiun reputacion mi plu konfirmas, kaj prezentas la statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en Hungara Vivo. Statistiko de unu vendejo La [...]

La betulo

Novelo de Sten Johansson Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple kaj gravuris por mi diskon, kiun mi aŭskultas veturante el la urbo. En la urba [...]

Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il. Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil [...]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101a Universala Kongreso en Nitro. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de [...]

Beletra almanako, №23

La kovropaĝon de la 23a (junio 2015) Beletra Almanako (BA) ornamas bildo de la Madrida pentristino Marta de la Sota. Ŝiaj botanik-temaj desegnaĵoj markas la tradiciajn almanakajn rubrikojn. Enkondukita de Probal Daŝgupto, la somera BA prioritatas prozon. La filozofia novelo La jaro 14 de Grigorij Arosev kaj Evgenij Kremchukov prezentas tri tempajn tavolojn kaj tri [...]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

POEZIO: Unua Premio: Mao Zifu pro Memoro; Dua Premio: Jorge Camacho Cordón pro Kredo; Tria Premio: Paulo Sergio Viana pro Rimoj neperfektaj; Honora Mencio: Jorge Camacho Cordón pro Ĉiu nova persono kaj Ewa Grochowska pro Hajkoj. Partoprenis 38 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj. PROZO:

Briĝo kun veneno

Babilado de maljuna provincano Gates, Ronald Cecil. Briĝo kun veneno: [Originala novelo]. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 92 p. Briĝo kun veneno (pli ĝuste – kun venero)… Respondante al la plej lasta ĉapitro de l’ romano – “Ĉu vi solvos la enigmon pli rapide ol Elis kaj Tomson?” – mi, sen eta mensogo, respondas [...]

Iom da geheno

Originala novelo de Miĥail Korotkov Ĉu vere niaj antaŭuloj, nu, eĉ miaj gepatroj, vivis nehasteme kaj ritme? Homoj leviĝis, estis longa rozkolora mateno, poste longa tago, fine longa vespero kun bela aŭroro. Estis ankaŭ longegaj jaroj ekde unu printempo ĝis la alia. Nun ĉio traflugas nerimarkeble.

La mono de Magso

Novelo de Trevor Steele Mia kara filo, Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj [...]

Vere aŭ fantazie?

Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il. Trevor Steele, “vivanta klasikulo”, aŭtoro de pluraj seriozaj romanoj, prezentas al publiko sian membiografion, kun iom stranga titolo Konvinka kamuflaĵo. La titolon, tamen, klarigas kaj pravigas la prefaco, kie la aŭtoro skribas, interalie: “Se foje mi bedaŭras la rutinecon de mia komforta [...]

Nia libroproduktado en la 2014a jaro

Se vi regule abonas La Ondon, eklegu ekde la sekva alineo, ĉar mi devas klarigi al novaj legantoj, ke ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en [...]

Sten Johansson: Calle Zacamil

Consuelo, Wendy kaj mi kutime veturis urben per la sama matena buso, kaj alveninte ni ĉiam atendis ĝis la alveno de Marisol, kiu venis per buso el Quezaltepeque. Poste ni paŝis laŭeble rapide al la lernejo. Kelkfoje iu el la busoj malfruis, kaj tiam unu el la monaĥinoj atendis nin en la pordego, preta ŝlosi [...]

Grigorij Arosev: Muziko kaj maro

1. Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruiĝanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Ĉirkaŭe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo ĉiusekunde viŝis ŝviton de la frunto kaj vangoj, sed egale ĝojis pro la baldaŭa konversacio kaj pro sia restado en [...]

Julian Modest: La peko

Paŭlo ŝoforis malrapide, rigardis la vojon antaŭ si kaj la kampon, kiu vastiĝis ĉe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaŭ radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Ĉu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.