La Balta Ondo » Esperanto-literaturo

Vintra poezio: Hilda Dresen
Hilda Dresen

VINTRA LUNO

La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj.

Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’.

Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj

Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.

Kaj sopiroj arĝentecaj tra la koro milde glitas,

Similantaj al survitra delikata frostoflor’,

Kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas

Malgraŭ tempo enlitiĝa, malgraŭ la malfrua hor’.

En la ĉambro, kien falas luna brilo tra l’ kurtenoj,

Kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar’,

Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,

Por fantoma ludo glitas la lunlum’ laŭ la klavar’.

Jen, la luno tute male nun efikas al animo:

La lunbrilo froste morta ŝajnas plena de danĝer’.

Inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:

Malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝus mi sub nigra ter’.

Ĉi tiu poemo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Belartaj Konkursoj de UEA en 2017
La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, emblema Esperanta aranĝo, invitas verkemulojn al partopreno en la 68a okazigo. La rezultojn oni anoncos en la 102a Universala Kongreso en Seulo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2016. Aljuĝata estas nur unu premio.

Oni sendu po unu ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 39600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Limdato: 31a de marto 2017.

Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104; Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2016, legeblas en la volumo Belarta rikolto 2016, eldonita de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №653.

360 originalaj beletraj libroj en BibLO
BibLO estas siglo por la biblioteko de La Ondo de Esperanto, kaj do ĝi estas biblioteko de ĉi tiu internacia magazino. BibLO estis fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La biblioteko kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al La Ondo de Esperanto por recenzo (tiucele en La Ondo estas recenzataj nur duekzemplere ricevitaj libroj). La listoj de la ricevataj libroj ĉiumonate aperas en La Ondo de Esperanto kaj ekde la 2003a jaro ankaŭ en la reto.

La ĉefa celo de BibLO estas kolektado, registrado kaj diskonigo de libroj en/pri Esperanto kaj de libroj interlingvistikaj, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Jam aperis kvar eldonoj de tiutema bibliografio. Sed ni laŭeble kolektas ankaŭ librojn pri zamenhofologio, esperantologio, historio kaj kulturo de Esperanto, tradukojn de la rusa beletro kaj originalan beletron.

Ĉi tiu bibliografio listigas ĉiujn librojn de BibLO, kiuj estas originale verkitaj en Esperanto. La libroj estas dividitaj je du grupoj: (1) antologioj, krestomatioj kaj similaj pluraŭtoraj kolektoj kies aŭtoroj ne estas indikitaj en la baza bibliografia priskribo; (2) verkoj de aŭtoroj nomitaj en la bibliografia priskribo. Estas registritaj ankaŭ libroj miksitaj, kiuj enhavas ne nur originalajn verkojn beletrajn, sed ankaŭ tradukitajn kaj nebeletrajn verkojn. Krome estas registritaj kelkaj libroj de bone konataj Esperantaj aŭtoroj (Eroŝenko kaj Waringhien) kiuj estis verkitaj nacilingve kaj poste tradukitaj en Esperanton. Aliflanke, ni ne konsideris klare didaktikajn legolibrojn sen beletraj pretendoj, kaj do en la listo estas, ekzemple, la romaneto La verda koro de Julio Baghy kaj “facilaj rakontoj” de Sten Johansson, sed mankas Gerda malaperis! de Claude Piron kaj similaj verketoj.

Ĉi tiu bibliografio ne havas sciencan valoron, ĉar ni uzis koncizan bibliografian priskribomanieron, kiu tamen sufiĉas por scii, kiuj libroj estas en BibLO (interalie, por eviti aĉeton de duoblaĵoj). Ĝi do estas nura librolisto.

Je la 1a de novembro 2016 en BibLO estas registritaj 360 originalaj beletraj libroj, inkluzive de reeldonoj. Laŭ la aŭtoroj (sen konsidero de antologioj) la plej reprezentata estas István Nemere, kies 16 libroj estas en nia kolekto; sekvas Julio Baghy (12), Sten Johansson (11), Mikaelo Bronŝtejn (10), Vasilij Eroŝenko kaj Trevor Steele (9), Lorjak kaj William Auld (7), John Francis (6), Kálmán Kalocsay kaj Raymond Schwartz (5).

Ni estos kontentaj, se ĉi tiu listo estos utila ne nur por ni, sed ankaŭ por interesatoj pri la Esperanta literaturo. Se vi trovos mistajpojn kaj aliajn erarojn, ni estus dankaj, se vi sciigus ilin al ni. Volonte ni akceptos donace originalajn beletraĵojn, kiuj mankas en la listo.

La plena listo estas konsultebla en nia retejo.

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Fonto: La Balta Ondo, originala-beletro-en-biblo

Dankesprimo
Rakonto de Julian Modest

Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne estis en la vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝiaj gepatroj forpasis, oni vendis ŝian naskiĝdomon, kiu komencis ruiniĝi, ĉar neniu plu zorgis pri ĝi. Tamen Lina gardis en la koro la plej belajn memorojn de sia infanaĝo en la naskiĝa vilaĝo.

– Alifoje ni ne havos eblecon veni tien kaj nun la vilaĝo estas survoje, – diris Lina. – Ni nelonge restos en ĝi kaj verŝajne mi renkontos iujn konatojn, malgraŭ ke miaj amikinoj delonge jam ne loĝas en la vilaĝo.

– Bone, – konsentis Radi. – Ja ni ne rapidas. Ni haltos en la vilaĝo. Ĝi estas kara por vi.

La aŭto forlasis la ĉefvojon kaj daŭrigis sur ŝoseo, ne tre bona, inter helianta kampo, kiu similis al vasta tapiŝo kun grandaj oraj moneroj.

La vilaĝo atendis ilin silente. Videblis, ke iam ĝi estis bela kun duetaĝaj domoj kaj vastaj kortoj, sed nun en multaj domoj loĝis neniu, iuj el ili delonge ne estis riparitaj, kun stukaĵo, kiu ie-tie falis. Estis kortoj kun herbaĉoj, kurbigitaj bariloj kaj sur iuj pordoj videblis grandaj metalaj pendseruroj kun pezaj ĉenoj.

Lina rigardis kaj doloro premis ŝian koron. Iam en ĉiuj kortoj estis floroj, legomoj, kaj la ombroj de la fruktaj arboj estis tiel friskaj kaj molaj. Infanoj ludis en la kortoj kaj sur la stratoj, sed nun, en la varma somera posttagmezo, la tuta vilaĝo dronis en profunda silento, kvazaŭ subite ekestos ia plago.

Ili haltis sur la vilaĝa placo kaj ĉirkaŭrigardis por vidi iun, sed la placo estis senhoma.

Kiam antaŭ multaj jaroj Lina finis universitaton, ŝi venis en la vilaĝon kaj iĝis instruistino ĉi tie. Tiam en la lernejo lernis multaj lernantoj. Nun Lina rememoris iujn siajn gelernantojn. Kalina, malalta knabino, blonda kun lentugoj, similaj al oraj gutoj. Ŝi estis silentema, sinĝena, sed poste iĝis infana kuracistino. Stojan, la knabo, kiu sidis ĉe ŝi sur la benko, estis petolema, kun densa nigra hararo kaj okuloj kiel metalaj globetoj. Li iĝis aŭtoriparisto. Penko, la plej alta knabo en la klaso, finis universitaton kaj estas inĝeniero, nun loĝas kaj laboras en la ĉefurbo. Milko – kun la helbluaj okuloj kaj suna bonanima rideto. Foje la patro de Milko renkontis Linan kaj petis ŝin:

– Sinjorino instruistino, Milko tre deziras esti piloto, sed li ne bone prosperas en matematiko. Vi estas instruistino pri matematiko, ĉu vi povus helpi lin?

– Jes, mi helpos – respondis Lina. – Post la lernohoroj, li restu en la lernejo kaj ni kune solvos la matematikajn taskojn kaj ekzercos la teoremojn.

De tiu tago post la lernohoroj Milko regule restis en la lernejo kaj kun Lina ekzercis la matematikon. Obstina kaj diligenta lernanto, li plenumis ĉion, kion Lina diris al li, atente aŭskultis ŝin kaj en liaj helbluaj okuloj videblis lia granda estimo al Lina.

Milko realigis sian revon, iĝis piloto. Post jaroj kelkfoje Lina renkontis lin en Sofio, kaj ĉiam li diris, ke dank’ al ŝi li estas piloto kaj flugas al diversaj landoj de la mondo.

– Do, ni vidis vian vilaĝon kaj ni eku al Sofio, – diris Radi al Lina. – Bedaŭrinde ni ne renkontis konaton. Eble en tiu ĉi varma tago oni preferas esti en la domoj.

– Atendu iomete, – petis Lina, – ni eniru la kafejon trinki kafon.

– Bone, – konsentis Radi.

Ili eniris la proksiman kafejon, allogan kaj agrablan, kun novaj tabloj kaj seĝoj, kaj kiam ili sidiĝis ĉe unu el la tabloj, al ili proksimiĝis virino, ne tre juna, verŝajne, la posedantino de la kafejo. Antaŭ demandi ilin, kion ili bonvolus, ŝi alrigardis Linan kaj mire diris:

– Sinjorino instruistino, mi ne povis tuj rekoni vin. Bonvenon.

Lina turnis sin surprizita.

– Ros, ĉu vi estas?

– Jes, via iama lernantino.

– Kiel vi fartas? – demandis Lina.

– Dankon. Mi denove loĝas ĉi tie. Vi scias, ke mi kaj Milko geedziĝis. Ni loĝis en la ĉefurbo, sed kiam Milko pensiiĝis, ni revenis loĝi ĉi tie, en nia naskiĝa vilaĝo. Ni konstruis tiun ĉi kafejon kaj jen mi laboras ĉi tie.

– Kaj kie estas Milko? – demandis Lina.

– Bedaŭrinde antaŭ du jaroj li forpasis. Aŭtomobila katastrofo. Tiom da jaroj li estis piloto, li pereis ne dum flugado, sed nun – dum stirado.

– Akceptu miajn sincerajn kondolencojn, – Lina diris ĉagrenite.

– Nun mi kaj mia filo zorgas pri la kafejo, – klarigis Ros. – Ĝi memorigas nin pri Milko, kaj ĉio ĉi tie estas tia, kia Milko faris ĝin, eĉ la tabulo kun la surskribo, sur la muro, bonvolu vidi ĝin.

Lina alrigardis la tabulon kaj surprizite tralegis:

“Por instruistinoj la kafo estas senpaga”.

Lina provis rideti, sed larmoj plenigis ŝiajn okulojn.

Ĉi tiu novelo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/10/modest-4

Jubileo de Kálmán Kalocsay
Antaŭ 125 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiun multaj opinias la plej grava poeto en la tuta historio de Esperanto.

Okaze de ĉi tiu jubileo de la hungara poeto ni proponas legi pri li la suban artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en marto 2012 en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de Esperanto.

Kalocsay, masonisto de la Parnaso

Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio.

Daŭrigo de la artikolo

Dio ne havas eklezion
Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p.

Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble bonajn rilatojn. Post la cunamo la insulanoj renkontas alian defion. Kiam multaj el la domoj estas detruitaj, internacia kompanio volas ne rekonstrui la domojn, sed konstrui hotelojn kaj aliajn konstruaĵojn por allogi turistojn al la insulo. Kontraŭ tio ĉi protestas i.a. patro Patrick. Utila estas la ĉeesto de internacie konata foto-ĵurnalisto sur la insulo. La rakonto havas du finojn: unu por la insulanoj kaj alia por la ĉefa protagonisto.

La heroo de la libro, Bruce Golding, estas priskribita kiel viva homo, havanta almenaŭ du personajn problemojn. Hejme en Aŭstralio li havas filon, kiun li dum pluraj jaroj ne atentis, ĉar li ne vivas kun ties patrino kaj ĉar li pro sia profesio multege vojaĝas en la mondo. La troa laborado kaj vojaĝado ankaŭ kaŭzis veran kolapson de la foto-ĵurnalisto sur Hakilule, kiam li fakte devus laboregi. Li bezonas la helpon de kelkaj aliaj protagonistoj de la libro por entute kompreni ke li tro multe laboris:

“La viroj portis vin ĉi tien laŭ instrukcioj de Paĉjo. Vi estis senkoscia tutan tagon. Paĉjo tre zorgis pri vi. Kaj vi ofte parolis, delire mi dirus. Ĉu vi havis koŝmarojn?”

“Aĥ, tio estas…” Kiel li diru? “Tio estas malnova afero ĉe mi,” li fine diris kun malvigla voĉo.

“Mia patro estas saĝulo. Li kredas, ke vi suferas nervan kolapson, kaj li supozas, ke via laboro kaŭzas tion. Ĉu estas tiel?”

Bruce ne volis daŭrigi tiun diskuton. Post ioma silento li petis, kiel eble plej ĝentile, “Perpetua, vi diris, ke vi preparis kaĉon…”

La menciita patro estas la katolika pastro Patrick, kiu alvenis al la insulo antaŭ longa tempo, sed kiu pli kaj pli konvinkiĝis ke la animistoj sur la insulo same bone povis resti animistoj anstataŭ fariĝi katolikoj. Pro tio ekestis ne nur bona kunlaboro inter la anoj de la du religioj, sed ankaŭ ritoj kun miksita liturgio. Pastro Patrick cetere ankaŭ edziĝis al animista virino Alani, kvankam katolikaj pastroj – kun malmultaj esceptoj – devas resti needziĝintaj. Ilia filino Perpetua estas la tria grava protagonisto de la verko, kiu multe diskutas kun Bruce Golding pri diversaj aferoj.

Trevor Steele estas tre produktema verkisto. Plurajn temojn el Dio ne havas eklezion ni renkontas ankaŭ en aliaj liaj verkoj. La katolikan eklezion kaj ties spiritan vivon ni renkontas ankaŭ en la du volumoj de La Fotoalbumo (2001, 2005) kaj kies trian volumon mi nepacience atendas. La renkontiĝon inter praloĝantoj kaj la okcidenta civilizo ni renkontas en Flugi kun kakatuoj (2010), en Paradizo ŝtelita (2012), kaj ankaŭ en la novelo Memori kaj forgesi en la samnoma novelaro el 1992, en noveloj el Aŭstralia Felix (1999) k. a. Ni povas kompreni, ke tiuj ĉi temoj – katolikismo kaj renkontiĝo inter praloĝantaro kaj moderna civilizo – forte tuŝis la verkinton.

Ĉu la traktado de la temoj estas bonstila? Ĝenerale jes, sed kelkfoje kiel en p. 55-58 la diskutado pri katolikismo fariĝas iom tro simila al debata artikolo ol beletro. En kelkaj paĝoj pastro Patrick – aŭ ĉu la verkinto – prezentas sian ideon pri harmonia kunvivado kaj ekmiksiĝo de animismo kaj katolikismo. La harmonia kunvivado estas priskribita kiel unika afero. La verkinto eble renkontis konserveman tipon da katolikismo. Ni tamen sciu ke la tiel nomataj “kuntekstaj” teologio kaj liturgio fariĝas ĉiam pli ofta en la katolika kaj pluraj protestantaj eklezioj. Ekzemple, en Afriko multaj eklezioj ne priskribas la kristaniĝon kiel ŝanĝon de religio, sed ekzemple: “Nia popolo ĉiam kredis je Dio. Nun ni ankaŭ kredas je Jesuo”. Tial la situacio sur la fikcia Hakilule ne estas same unika, kiel aludas la libro. Ni tamen renkontas ankaŭ reenkarniĝon en la religia mikso de la insula popolo (p. 69). Interese estus scii de kie venas tiu elemento. Ĝi certe ne estas tipa elemento de polineziaj religioj, sed kutime apartenas al hinduismo, kelkaj formoj de popola budhismo kaj okcidenta novaĝismo. La verkisto volas multon diri pri religio en la libro. La stilo iom perdas pro tio, sed ĝenerale la libro estas bonstila. La dialogoj fluas. Parolas kaj pensas veraj homoj. La lingvaĵo estas bona Esperanto, sen lingvaj eksperimentoj. Nur unu tajperaron mi trovis.

La titolo de la libro Dio ne havas eklezion povas trompi legemulojn. Kiam la retejo OLE (Originala Literaturo Esperanto; nepre vizitu ĝin, se vi ankoraŭ ne tion faris.) unue prezentis ĉi tiun libron, la retejo priskribis ĝin nur per unu vorto: “religia”. Tio montras, ke la titolo trompas leguntojn, ĉar la temo estas multe pli larĝa ol religia. Religioj estas unu el pluraj temoj, kio estas natura, ĉar religioj estas grava fenomeno en la homa kulturo. Tamen ne estas korekte diri, ke Dio ne havas eklezion estas religia romano. Mi supozas, ke la titolo baziĝas sur opinio de la verkinto ke la oficiala katolika eklezio ne estas fondita de Dio en la maniero kiu estas dogmo en la eklezio mem. La elekto de tiu ĉi titolo tamen verŝajne malinstigas nereligiemajn legemulojn legi ĝin. La kovrilo montras dratreton antaŭ maro – eble aludo pri la batalo inter la vivstilo pri proksima al la naturo de la Hakilule-anoj kaj la okcidenta civilizo.

Sume, Dio ne havas eklezion estas leginda libro. Ĝi kaptas plurajn ĉiamajn kaj aktualajn demandojn: trolaboremo, malbona kontakto inter patro kaj filo, naturkatastrofoj, senskrupuleco de kapitalismo, malsimileco kaj inter malsamaj kulturoj kaj ke kontakto inter malsamkulturaj homoj eblas kvankam kulturoj malsamas. En la verko rolas vivantaj homoj, kiuj povus ekzisti en la vera mondo. La stilo estas imitinda kaj la lingvaĵo bona.

Leif Nordenstorm

Noto: La recenzanto uzas la vorton katolika en la senco romkatolika. — La Red.

Ĉi tiu recenzo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/09/recenzo-69

La verko de Minnaja-Silfer duoble premiita
Je distanco de kelkaj tagoj dua premio por Historio de la esperanta literaturo (HEL): la komisiono konsistanta el s-roj István Ertl, Ulrich Lins, Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Pli frue la konferenco de OSIEK asignis la premion por la plej valora verko en 2015. Vere unika situacio, ĉar ŝajnas ke unuafoje unu libro gajnas ambaŭ premion. Mankus nur “La Verko de la Jaro”, sed por tiu HEL ne rajtus konkuri…

Dum la solena fermo de la Universala Kongreso en Nitro la premian diplomon ricevis György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, kies membroj ambaŭ nekongresintaj aŭtoroj estas.

La aŭtoroj decidis destini almenaŭ parton de la monpremioj al la eldono plurlingva de konciza prezento pri nia literaturo, celanta unuavice la membraron de PEN Internacia.

La plej rapida maniero por aĉeti la libron (preskaŭ 800-paĝan, kun pli ol kvincent bildoj, prezo 54 eŭroj plus sendokostoj) estas mendi ĝin rekte ĉe la eldonejo, Kooperativo de Literatura Foiro.

Fonto: Heroldo Komunikas, №608 7-B

Belartaj Konkursoj 2016
En Nitro estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016.

POEZIO

Unua premio: Antonio Valén (Hispanio) pro “Paralele”

Dua premio: Benoît Philippe (Germanio) pro “Mathias”

Tria premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro “Agemaj homoj kuras al sukceso”

Honora mencio: Valentin Melnikov (Rusio) pro “Ironiaj hajkoj”

Juĝkomisiono: Anja Karkiainen, Gerrit Berveling, Giulio Cappa

Partoprenis 39 verkoj de 18 aŭtoroj el 15 landoj

PROZO

Unua premio: Jesper Lykke Jacobsen (Francio) pro “La paradiza turo”

Dua premio: Lenke Szász-Praid (Rumanio) pro “La heliko kaj la lacerto”

Tria premio: Ewa Grochowska (Francio) pro “Malbenitaj skaraboj”

Tria premio: Amir Naor (Israelo) pro “Anĝela”

Honora mencio: Steven D. Brewer (Usono) pro “Krepusko sub fago”

Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Eliza Kehlet, Tim Westover

Partoprenis 25 verkoj de 18 aŭtoroj el 12 landoj

TEATRAĴO

Unua premio ne aljuĝita

Dua premio: Amir Naor (Israelo) pro “La situacio”

Tria premio ne aljuĝita

Honora mencio: Raffaele del Re (Italio) pro “Teleskopoj e funkcias”

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Paul Gubbins, Giuliano Turone

Patroprenis 3 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj

ESEO

Unua premio – premio Luigi Minnaja: Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo) pro “La influo de Esperanto en la verkaro de Joao Guimaraes Rosa”

Dua premio: Jorge Camacho Cordón (Hispanio) pro “La vartisto de vortoj”

Juĝkomisiono: Detlev Blanke, Gotoo Hitoshi, Giridhar Rao

Partoprenis 7 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj

INFANLIBRO DE LA JARO

Eldonejo Bjelovara Esperanto-Societo pro “La trajno en la neĝo”

Juĝkomisiono:Edmund Grimley Evans, Kitagawa Hisasi, James Rezende Piton

Partoprenis 4 verkoj de 4 eldonejoj el 4 landoj

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №629.

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
UEA disdonos por la tria fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich en la jaro 2014. La venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.

Biblioteka Apogo Bachrich povas subteni Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco. La subvencioj estas uzeblaj por akiri librojn aŭ aliajn varojn, kiuj estas aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA. En 2015 la fondaĵo subtenis ok bibliotekojn por la suma valoro de 1500 eŭroj.

Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30a de aŭgusto 2016 paperpoŝte (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (direktoro@co.uea.org).

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №618.

Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!
Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson “Esperanto ligas homojn”. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…”

La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko.

La aŭtoroj de la dek plej bonaj verkoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj, kaj iliaj eseoj publikiĝos en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta.

Detaloj kaj regularo de la konkurso: http://bit.ly/konkurso2016

Przemysław Wierzbowski

Bjalistoka Esperanto-Societo

Konstanta referenco: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/05/konkurso-3/