Arkivo por la etikedo 'Esperanto-kongreso'
29 Junio 2012 de AlKo
De la 25a ĝis 28a de majo ĉirkaŭ Pentekosto, kiun sekvas en Germanujo ŝtata feritago lunde, okazis en Berlino la Komuna Esperanto-Kongreso de la dana, germana kaj pola Esperanto-asocioj, al kiu venis entute 255 partoprenantoj el 18 landoj. La kongreso estis samtempe la 89a Germana Esperanto-Kongreso, kiu same kiel kelkaj antaŭaj okazis kunlabore kun la [...]
27 Junio 2012 de AlKo
Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.
25 Majo 2012 de AlKo
En la ĉarma urbeto Almagro (provinco Ciudad Real) disvolviĝis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo la 71a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo kun malpli ol dekmil loĝantoj multe prosperis en la 17a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger, dum la regado de la imperiestro Karolo la [...]
22 Marto 2012 de AlKo
Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio. Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu [...]
19 Januaro 2012 de AlKo
TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 la 68a Internacia Junulara Kongreso ne okazos en Japanio. Pro organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizado de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj TEJO devis akcepti [...]
27 Novembro 2011 de AlKo
La 17an de novembro 2011 la Itala Nacia Agentejo de la Programo de Tutviva Lernado komunikis la aprobon de la seminario Grundtvig, proponita de la Itala Instituto de Esperanto (IIE), kun la temo “Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof”. La seminario okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 en [...]
19 Novembro 2011 de AlKo
En la belega urbo Sevilo la 21–23-an de oktobro 2011 okazis la 16a Andaluzia Esperanto-Kongreso, dediĉita al la festado de la centjariĝo de Esperanto en Sevilo. Pli ol 50 homoj aliĝis al la kongreso, kaj inter ili mi mencias kelkajn, kiuj riĉigis la programon per interesaj paroladoj kaj atelieroj. Nia kara samideanino Rafaela Urueña, emerita [...]
16 Novembro 2011 de AlKo
La serenan posttagmezon de la 7a de oktobro, en trejneja instanco inter montetoj en la urbo Seongnam, sude de la korea ĉefurbo Seulo, iom post iom amasiĝis koreoj, kaj vespere, du busoj da japanoj aldoniĝis. Jen la komenco de la 43a Korea Kongreso de Esperanto por koreoj, la 98a Japana Esperanto-Kongreso por japanoj, sed ili [...]
15 Novembro 2011 de AlKo
Hasta planado plus streĉa laboro kaj lastmomenta improvizado produktis sukcesan kongreson. Spite al la financa monda krizo kaj al la ne tute favora veterprognozo la 35-a Kataluna Kongreso de Esperanto sukcese okazis en la kataluna ĉefurbo, Barcelono, de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro, plus unutaga postkongreso en la apuda urbeto Subirats, ĉe la [...]
14 Novembro 2011 de AlKo
La 27a Rusia Esperantista Kongreso, okazinta en Ĉeboksary la 20–23-an de oktobro 2011, pasis sufiĉe sukcese, kaj samtempe ĝi estis interesa sperto. La unuan fojon en la landa historio kongreso estis samtempigita kun lingva festivalo (LF) – unu el plej gravaj neesperantlingvaj aranĝoj, kiun tradicie okazigas esperantistoj. Apartan guston aldonis la fakto, ke laŭinforme ĝuste [...]
24 Oktobro 2011 de AlKo
Unu el la gravaj programeroj de la Rusia Esperantista kongreso, okazinta la 20an-23an de oktobro en Ĉeboksary (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio), estis la konferenco de REU — la landa Esperanto-asocio en Ruslando. Malgrau la antaŭkongresa kritiko, kiun la prezidanto de REU, Grigorij Arosev, ricevis pro sia artikolo Kio estas la reala trezoro de REU unue [...]
19 Aŭgusto 2011 de AlKo
Ĉi-jara, la 84a SAT-kongreso, okazis inter la 30a de julio kaj la 6a de aŭgusto en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, kie iam okazis la terorisma ago, fariĝinta preteksto por la unua mondmilito. Ĝi estis ne tro multnombra (ĉirkaŭ 70 partoprenintoj), sed tre bone organizita (ĉefa danko pro tio al Senad Ĉoliĉ) kaj [...]
8 Aŭgusto 2011 de AlKo
La 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj. La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio [...]