Arkivo por la etikedo 'Esperanto-kongreso'
19 Novembro 2014 de AlKo
La estraro de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en sia retkunsido, okazinta la 17an de novembro 2014, decidis ke Vroclavo (pole: Wrocław) en sud-okcidenta Pollando estos la kongresurbo de la 72a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en la 2016a jaro.
18 Novembro 2014 de AlKo
La lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno [...]
27 Septembro 2014 de AlKo
Estas malfacile en Esperanto precize difini la signifon de vortoj kun la prefikso “mal-”. Kion signifas “malkongresa kongreso”? Mi pensas, ke en ĉi tiu kunteksto ĝi aludas je trajtoj nekongruaj kun la tradicia bildo de kongresoj de eŭropaj landaj asocioj. Unue, temas pri la loko. La 81a Itala Kongreso de Esperanto okazis en Fai della [...]
25 Septembro 2014 de AlKo
En 1542 Trento estis la urbo elektita por gastigi Koncilion de la romkatolika eklezio, kiu poste okazis tie de 1545 ĝis 1563, kun interrompoj kaj portempa translokiĝo. Ĝi konatiĝis kiel la Tridentina koncilio, kiu deziris unuigi la eklezion post la reformacio. La Koncilio ne sukcesis, sed tiu sopiro kvazaŭ testamente gravuriĝis en la destino de [...]
28 Aŭgusto 2014 de AlKo
Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank’ al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia [...]
12 Aŭgusto 2014 de AlKo
La 99a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto, estis kongreso de ekstremoj. Unue ĝi estis tre malgranda, nur 706 registritaj aliĝintoj, kiun nombron subis nur la kongresoj en 1905, 1910, 1915 kaj 1920, do antaŭ tre longe. Mankis multaj konataj figuroj, kiuj kutimas umi en [...]
5 Aŭgusto 2014 de AlKo
Ni, 706 partoprenantoj en la 99a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;
28 Julio 2014 de AlKo
Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la Argentina ĉefurbo Bonaero.
24 Julio 2014 de AlKo
De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave. La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj [...]
20 Julio 2014 de AlKo
Rezolucio de EEU-Kongreso direktita al UEA La asembleo de EEU unuanime rekomendas al UEA okazigi la UKon de 2016 en Nitra, Slovakio, pro la sekvaj kialoj:
20 Majo 2014 de AlKo
Dum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj [...]
19 Majo 2014 de AlKo
Ĉi-printempe la Esperanto-Asocio de Britio elektis por sia semajnfina kongreso la nordanglan Sheffield, urbo en Jorkŝiro antaŭe konata pro ĝia ŝtalindustrio kaj ĉirkaŭita de bela erikeja pejzaĝo.
18 Majo 2014 de AlKo
La 24–26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.
16 Aprilo 2014 de AlKo
La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK1) okazis en Tehrano la 24–26an de marto kun pli ol cent partoprenantoj el Aŭstralio, Francio, Japanio, Koreio, Pollando kaj sep provincoj de Irano.
14 Aprilo 2014 de AlKo
La 23–25an de marto Slovakion vizitis delegacio de la Centra Oficejo de UEA – ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) Clay Magalhães. Ili venis por esplori la eblojn okazigi la 101an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en 2016, en la slovakia urbo Nitra. La delegacion de Roterdamo akompanis Ján Vajs kaj Peter [...]