Arkivo por la etikedo 'Esperanto-kongreso'

Svedoj kongresis en … Pollando

Inter la 5a kaj 8a de majo Gdanskon vizitis 27 svedaj esperantistoj, ĉar antaŭ du jaroj estis decidite organizi en ĉi tiu nordpollanda marurbo Svedan Esperanto-Kongreson. Venis ankaŭ dekkelkpersona pollanda grupo kaj esperantistoj el Finnlando, Ĉehio, Danlando, Germanio kaj Ukrainio.

Israelo: Duoble rekorda kongreso

Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.

Afrika Kongreso de Esperanto

La sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24a ĝis la 31a de decembro 2016.

La junulara programo de la 101a UK: riĉa kaj ĉeestinda!

La junulara programo estos parto de 101a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23a ĝis 30a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas nur senti vin juna spirite. Se vi naskiĝis post la 31a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon! La ĉeftemo [...]

Jam 160 aliĝintoj por la Germana Esperanto-Kongreso

Pli kaj pli da homoj aliĝas al la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum Pentekosto, la 13-16an de majo en la bavara ĉefurbo Munkeno en suda Germanio. En la listo de aliĝintoj troviĝas jam pli ol 160 homoj, inter ili trideko da homoj el eksterlando. Entute temas pri 16 diversaj loĝlandoj: Nederlando, Brito, Danio, Aŭstrio, [...]

La “alia” Siberio, aŭ kiel eblos varme kongresi

En La Ondo de Esperanto ne maloftas artikoloj pri urboj kaj regionoj de Ruslando, kaj en la januara numero legantoj povis ĝui artikolon pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio. Do neniel strangos por legantoj trovi ĉi-numere artikolon pri alia urbo de Siberio. Sed temas ne pri la kutima Siberio de ĉiuj konata. Temas [...]

La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio

Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn [...]

Kial veni al Nitro?

“Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?” La prezidanto de LKK Peter “Petro” Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn: La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:

Junaj volontuloj serĉataj

Se vi: estas vojaĝema, juna (17-30-jaraĝa) esperantisto el eŭropunia aŭ lando najbara al EU*, volas helpi en organizado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto, plej granda Esperanta evento de la jaro, gajni unikan sperton, ekhavi neforgeseblajn remorojn, ni invitas vin volontuli en Slovakio dum 14-59 tagoj (laŭ via prefero kaj disponeblo)!

Ukrainio planas inviti la Universalan Kongreson en 2020

La 28-29an de novembro en Kijivo (Kievo, laŭ PIV) okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.

KKK: kultura, kunfrata, karavana

Post dekjara paŭzo interkongresa, la 18-22an de novembro okazis en Havano la 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio kun la temo “Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco”. La kongreson en la urbocentra sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj partoprenis 134 esperantistoj el dek landoj, inter ili 22 eksterlandanoj el Kanado, Usono, Germanio, Belgio, [...]

Sukcesa kongreso en Katalunio

Ekde la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro okazis en Mataró la 37a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis 120 homoj alvenintaj el tiel diversaj lokoj kiel Vieno, Luksemburgio, Bretonio, Okcitanio, Madrido, Majorko aŭ Skotlando. La solenan inaŭguron partoprenis la urbestro de Mataró kun kortuŝaj vortoj pri nia movado. Inter la podiuloj ĉeestis [...]

SAT kongresis en Slovakio

La 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj [...]

Irano: Dialogi tutmonde

La dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.

“Italoj ne kapablas organizi ion ajn. La Itala Kongreso de Esperanto estas escepto”

Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.