Arkivo por la etikedo 'Esperanto-kongreso'
15 Januaro 2017 de AlKo
La francilia regiono bonvenigas la nacian kongreson de Esperanto France de la 25a ĝis la 28a de majo 2017. La Kongresejo situas en la urbeto Mandres les roses (Mandr’ le roz’), en la departemento Val de Marne (Val’ de Marn’), kiu situas nur 25 kilometrojn de Parizo.
26 Decembro 2016 de AlKo
La 46a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22a ĝis 29a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko. La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon [...]
18 Novembro 2016 de AlKo
Post Seulo (2017) kaj Lisbono (2018) la sekvaj urboj kie la UK okazos estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2019 kaj 2020 la Estraro de UEA planas decidi dum la 102a UK en Koreio.
15 Novembro 2016 de AlKo
278 esperantistoj venintaj el 20 landoj partoprenis la 8an Azian Kongreson de Esperanto, kiu de la 3a ĝis 6a de novembro sukcese okazis en la pitoreska ĉina urbo Quanzhou [Ĉjuanĝoŭ] kun la ĉeftemo “Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko”. Paralele kun ĉi tiu kongreso okazis la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio kun la [...]
31 Oktobro 2016 de AlKo
Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.
23 Septembro 2016 de AlKo
En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel [...]
17 Septembro 2016 de AlKo
Ĉi tiu foto estas farita ne en IJK, sed en Itala Kongreso de Esperanto! Frascati (Fraskati) estas la nomo de la urbeto, en kiu okazis la 83a Itala Kongreso de Esperanto. Ĝi estas konata en la mondo ĉefe pro sia vino, kiu ricevis la honoran klasifikon, “DOC = Ni kontrolis, ke ĝi vere venas de [...]
11 Aŭgusto 2016 de AlKo
101a Universala Kongreso de Esperanto Nitro, la 23-30an de julio 2016 Nitro estas la kvara plej malgranda urbo, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la plej malgranda dum pasintaj kelkdek jaroj. La unua timo tiurilate estis, ĉu sufiĉas la hotelĉambroj, sed ŝajnas ke ne estis multe da problemoj tiurilate, almenaŭ en amasloĝejaj kategorioj, kiuj [...]
28 Julio 2016 de AlKo
En Nitro estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016. POEZIO Unua premio: Antonio Valén (Hispanio) pro “Paralele” Dua premio: Benoît Philippe (Germanio) pro “Mathias” Tria premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro “Agemaj homoj kuras al sukceso” Honora mencio: Valentin Melnikov (Rusio) pro “Ironiaj hajkoj” Juĝkomisiono: Anja Karkiainen, Gerrit Berveling, Giulio Cappa [...]
25 Julio 2016 de AlKo
Vilmos Benczik (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto.
24 Julio 2016 de AlKo
La 101a UK estos speciala en pluraj aspektoj, unu el ili estas la eblo sekvi kelkajn el la programeroj ankaŭ ne-ĉeeste. Unuafoje en la historio de la UK-oj okazos rektaj vivaj retaj elsendoj de pluraj programeroj – kaj de la solenaj malfermo kaj fermo, kaj de la komitatkunsidoj, prelegoj, koncertoj.
29 Junio 2016 de AlKo
Kiel vi jam scias, la 101a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 23–30am de julio 2016 en la urbo Nitro, en Slovakio. Parto de la strebo igi la kongreson pli videbla por la ekstera publiko estos malferma tago vendrede, la 29an de julio. Tiun tagon okazos enkondukaj kursoj de Esperanto por la publiko, sed la [...]
31 Majo 2016 de AlKo
Ĉu la Universalaj Kongresoj estas ĉefe aranĝoj por esperantistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la [...]
26 Majo 2016 de AlKo
Proksimiĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. Por ke ĉio funkciu glite kaj glate, okazis kelkaj kunsidoj de la Loka Kongresa Komitato kaj la volontuloj, laste la 21–23an de aprilo. Ankaŭ ĉi-jara Tutslovakia Esperanto-kongreso estis plejparte dediĉita al la preparoj de la unua UK en Slovakio. Ĝi okazis ekde la 24a de aprilo [...]
22 Majo 2016 de AlKo
Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon) Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ [...]