19 Novembro 2012 de AlKo
Martin Schäffer respondas La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org. Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado. La Ondo de Esperanto pridemandis s-ron Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto. Ĉu vi povas [...]
26 Februaro 2012 de AlKo
Meze de januaro 2012 komenciĝis inform- kaj instru-vojaĝo al Nikaragvo. Mi (Martin Schäffer), Mallely Martínez kaj la tieaj aktivuloj: Meyling Palma kaj Uriel Gurdián vaste informis pri Esperanto en amaskomunikiloj, prelegis en diversaj lokoj, organizis informstandojn kaj instruis Esperanton al kelkaj lernantoj.
24 Februaro 2011 de AlKo
Je la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro 2010, per subskribo de la fondodokumentoj en Esperanto-renkontiĝo en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia. La ĉefiniciatoro de la nova fondaĵo, 48-jara diplomito en publika administrado, Martin Schäffer, aktivas por Esperanto ekde 1983 ĉefe sur la kampoj informado, gazetara laboro, financoj kaj administrado. [...]