Arkivo por la etikedo 'Esperanto-Centro'

Kvinpetalo: Esperanto-centro en vilaĝo

Katalin Kováts gvidas sian pedagogian Esperanto-staĝon en la ĝardeno de Kvinpetalo (Foto: Brian Moon) En centrokcidenta Francio, en agrabla vilaĝo Bouresse, 40 km sud-oriente de Poitiers, funkcias la Esperanta kulturcentro Kvinpetalo. Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Kursoj kaj klerigofertoj de Esperanto-Centro Herzberg en 2017

Studsesioj, instruista kapabligo kaj kursofertoj de AGEI kaj la GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo en Herzberg De preskaŭ dudek jaroj la Esperanto-Centro en Herzberg servas konstante por multflanka klerigado, krom diversnivelaj lingvokursoj specialan atenton ni donas al instrukapabligado, metodika trejnado kaj helpo al aktivuloj por orientiĝi en la Esperanto-movado kaj esti pretaj je informado, varbado […]

Nia Trezoro: La Viena muzeo

Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde […]

En la Esperanto-urbo

En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.

Tricent esperantistoj en Greziljono

Preskaŭ tricent esperantistoj vizitis la Esperanto-Kulturdomon Kastelo Greziljono ĉi-somere. La Esperanto-Kulturdomo mem organizis kvar staĝo-semajnojn kun meze dudeko da partoprenantoj kaj sep organizantoj, plejparte volontuloj.