12 Julio 2014 de AlKo
En junio ESF (Esperantic Studies Foundation) bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig kiel parttempan stabanon kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj inter ESF kaj la universitata mondo. D-ro Pereltsvaig identigos fakultatanojn de nord-amerikaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-studoj kaj studoj kiuj tuŝas demandojn de internacia komunikado, lingvopolitiko kaj rilataj temoj, klopodante nutri tiun intereson [...]
7 Junio 2014 de AlKo
En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA [...]
28 Septembro 2013 de AlKo
Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro 2012, testamentis al ESF (Esperantic Studies Foundation) pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj. “Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado”, komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. “Ŝajne lin impresis unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke [...]
26 Majo 2012 de AlKo
Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation) dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton. Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.
29 Decembro 2011 de AlKo
La Universala Lingvo, produktita kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF), prezentas la tumultan historion kaj humanismajn idealojn malantaŭ Esperanto. Uzante la historiajn registraĵojn kaj intervjuojn kun nuntempaj Esperanto-parolantoj, la filmo montras pasion, aktualecon kaj humuron en la homoj, eventoj kaj ideoj, kiuj vivtenis la movadon tra la plej mallumaj periodoj de la lasta [...]
18 Septembro 2011 de AlKo
«Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?» La supra frazo estas la devizo de Esperantic Studies Foundation (ESF; Fondaĵo por Esperantaj studoj). Malmultaj esperantistoj aŭdis la nomon de ESF. Sed eble vi iam [...]