La Balta Ondo » ESF

Novjorka prelegserio omaĝos al Tivadar Soros, esperantisto
Esther Schor, aŭtoro de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo de Universala Lingvo. Metropolitan Books, 2016), estos la unua parolanto en prelegserio memoriga al Tivadar Soros, kies aŭtobiografia verko Maskerado, verkita en Esperanto, rakontis pri liaj sukcesaj streboj teni sian familion viva kaj kompleta dum la nazia kunpelo kaj murdo de miloj da judoj en Hungario. Fine la familio almigris Usonon, kie lia filo, George Soros, elstariĝis en la mondo de financo kaj humana filantropio.

La prelegserio, subvenciata de ESF, okazos sub aŭspicio de la Programo pri Lingvistiko ĉe la Postdiploma Centro de la Urba Universitato de Novjorko, 365 Kvina Avenuo (ĉe 34a Strato). La prelego okazos en salono C198 vendredon, la 16an de decembro, 2016, je la 4a ptm.

Ĉiuj prelegoj el la serio estas senpagaj kaj malfermaj al la publiko.

La prelegon de prof. Schor enkondukos Humphrey Tonkin, emerita prezidanto de la Universitato de Hartford kaj estrara prezidanto de ESF, kiu parolos pri la vivo kaj atingoj de Tivadar Soros. Prof. Tonkin tradukis la du librojn de Soros el Esperanto en la anglan kiel Masquerade (2000) kaj Crusoes in Siberia (2010).

Kiel profesoro de la angla ĉe Universitato Princeton, Esther Schor studis la originojn kaj evoluon de la Internacia Lingvo Esperanto kaj ĝian pozicion en la moderna mondo. Multrilate ŝia nova libro estas rekonfirmo de la graveco de Esperanto kiel socia movado en la hodiaŭa mondo. Laŭ recenzo en New York Times, la libro “lasas nin sen dubo ke, kion ajn Esperanto faras, ĝi ŝajne ĝuste faras ĝin”.

Estontajn prelegojn prezentos Michael Gordin, profesoro pri moderna kaj nuntempa historio ĉe Universitato Princeton (pri ligo inter Albert Einstein kaj la internacilingva movado), Brigid O’Keeffe, profesoro pri historio ĉe Kolegio Brooklyn (pri Esperanto en la fruaj jaroj de Sovetunio), Ulrich Lins, historiisto kaj aŭtoro (pri persekutado de esperantistoj sub Hitler kaj Stalin), Nico Israel, profesoro de la angla ĉe Kolegio Hunter (pri James Joyce kaj Esperanto), kaj Ulrich Becker, eldonisto de Esperanto-libroj en Novjorko (pri eldonado en Esperanto). La prelegserio daŭros ĝis aŭtuno 2017. Pliaj informoj haveblas ĉe: www.soroslectures.org (angle).

ESF

Fonto: http://www.esperantic.org/eo/2016/11/21/novjorka-prelegserio-omagos-al-tivadar-soros-esperantisto/

Nova kaj plibonigita Lernu.net!
La teamo de lernu.net ĝojas anonci la plenan relanĉon de la paĝaro. La nova lernu.net enhavas novan interesan kurson de Esperanto kun centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj granda serĉebla biblioteko. La retejo estas plene modernigita kaj funkcias kun novaj retumiloj kaj retaj teknologioj, kiuj ne ekzistis kiam la antaŭa versio de la paĝaro estis lanĉita.

La plena 26-leciona kurso de la nova paĝaro estas bazita je rakonto de konata verkisto Anna Löwenstein, kun ekzercoj de edukisto Birke Dockhorn. La kurso havas abundajn ekzercojn, ilustraĵojn, kaj sonojn, kaj sekvas la gvidliniojn de KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) pri lingvolernado. La nova paĝaro ankaŭ enhavas detalan gramatikon de Esperanto kaj refaritajn foruman sistemon, vortarojn, kaj tradukilon. La teamo daŭre aldonas novajn materialojn kaj funkciojn al la nova paĝaro, do revizitu ĝin ofte por vidi la ŝanĝojn kaj plibonigojn! La Lernu-teamo ankaŭ serĉas tradukantojn por kompletigi la jamajn tradukojn de la paĝaro kaj aldoni novajn lingvojn; vi povas registriĝi kiel tradukanto ĉe lernu.traduko.net

Bonvolu veni kaj konatiĝi kun la nova paĝaro!

Lernu.net ekestis kaj ekzistas dank’ al malavara subteno de ESF, kiu, siavice, ekzistas dank’ al malavara subteno de ESF-subtenantoj. Vi povas fari donacon por subteni projektojn, kiel Lernu.net, ĉe esperantic.org/donations

ESF

Fonto: http://esperantic.org/nova-kaj-plibonigita-lernu-net/

NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ankaŭ ĉi-jare kunigas la fortojn kun Kino-Teatro-Festo kaj invitas vin al unu el la plej elstaraj eventoj en Esperantujo! NASK – la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko –estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. Ĝi estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj elstarajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo.

La kursaro en 2016, jam la trian fojon, estos sur la bela verda kampuso de la universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino. Same kiel en 2015, Kino-Teatro-Festo (KTF) okazos samtempe kun NASK, tiel ke la partoprenantoj de ambaŭ eventoj povu partopreni en la komunaj aktivaĵoj kaj vidi la finan produkton de la metiejoj de KTF. La plena programo okazos inter la 28a de junio kaj 7a de julio kaj la mallonga programo inter la 28a de junio kaj 3a de julio. Estos ankaŭ diversaj aliaj aktivecoj: esplorado de muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. Ambaŭ grupoj povos partopreni la feston de la 4-a de julio, kun piroteknikaĵoj!

Ĉiun jaron oni petas al famaj instruistoj kaj movadanoj el la tuta mondo instrui ĉe NASK, kaj ankaŭ en 2016 ni ĝojas anonci la stelan instruistan teamon!

La superan kurson gvidos Bertilo Wennergren, membro de la Akademio de Esperanto, la Esperantisto de la Jaro 2006, muzikisto kaj la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Detala Gramatiko de Esperanto kaj Landoj kaj lingvoj de la mondo.

Tim Morley estos la instruisto de la meznivela kurso. Diplomita instruisto de la angla, Tim, interalie, gvidis esperantigon de OpenOffice kaj instruas la lingvon interrete pere de italki.com (lastatempe, lia priesperantuja adaptaĵo la fifama kartludo Cards Against Humanity furoris en diversaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo).

Ĵenja Bondelid (“Helena” el la videokurso Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo) gvidos la komencintan kurson. Fondinto de la Kino-Teatro-Festo, Ĵenja diplomiĝis pri la instruado de Esperanto ĉe la altlernejo Principia; ŝi reĝisoras, danckomponas kaj prezentas sur loka scenejo en Vaŝingtonio.

Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, gvidos la postbazan kurson (Lee estas partoprenanto de la kursaro ekde 2000 kaj nun li estas jam delonge unu el ĝiaj gvidantoj).

Hoss Firooznia, la redaktoro de Usona Esperantisto, estos helpinstruisto kaj redaktoro de «La NASKa Fasko» kaj gvidos eksterkursajn programojn.

La bazaj kostoj por 8-taga NASK/KTF estas $760 (USD), por 4 tagoj de NASK/KTF $430 se vi aliĝos antaŭ la 15-a de marto (poste la prezo altiĝos je $50). Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj en latinamerikaj landoj. Vizitu la retejon http://nask.esperantic.org por pli da informoj pri NASK kaj www.kotofesto.org pri KTF. La aliĝilo estas havebla laŭ peto al la administranto de la kurso, Ellen Eddy, ĉe EDDYELLEN@aol.com.

ESF

AMU Poznanon!
Esperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, membro de la Akademio de Esperanto d-ro Ilona Koutny, farante aludon al la Esperanta mallongigo de la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. Ja ĝuste amo kaj pasio al Esperanto kaj interlingvistiko estas tio, kio kunigas en Poznano tiun grupon el pli ol dudek homoj de diversaj profesioj kaj aĝoj, kiuj venas al Poznano de landoj tra la mondo: Svedio, Brazilo, Usono, Irano, Rusio, Kroatio, kaj aliaj.

En la prestiĝa Universitato Adam Mickiewicz – la dua plej granda universitato en Pollando – la studentoj havas unikan ŝancon ricevi ampleksan edukon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado, kompareblan al filologiaj studoj de aliaj lingvoj: “Kadre de interlingvistiko ni studas naciajn, etnajn lingvojn, kaj ankaŭ internaciajn planlingvojn, kiuj volis solvi la problemon de internacia komunikado. Kompreneble, la studoj fokusiĝas al la plej disvastiĝinta planlingvo, Esperanto: literaturo, lingvistiko, historio kaj diversaj praktikaj flankoj de la lingvo”, diras Ilona Koutny. Tiu ĉi tri-jara multfaceta postdiploma interlingvistika programo funkcias ekde 1998, kaj dum 16 jaroj ĝi helpis eduki multajn aktivulojn kaj altigi la prestiĝon de Esperanto kiel akademia studobjekto: “Nur en tiu programo eblas klerigi niajn aktivulojn ĝis la grado, kiun oni povus atendi de la homoj de 21a jarcento, kiuj ambicias ŝanĝi la mondon”, diras UEA-prezidanto kaj ESF-estrarano Mark Fettes, kiu subtenas la klopodojn de Ilona kaj ŝia teamo ekde ĝia komenco, eĉ se li iom bedaŭras, ke en la tuta mondo ne estas aliaj similaj programoj.

Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10.000, entute, en 2015!

Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili, ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj!

Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al admin@esperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco… duobligita!

Lernu pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe

http://www.amu.edu.pl/~interl/

ESF

ESF plifortigas ligojn kun universitata mondo
En junio ESF (Esperantic Studies Foundation) bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig kiel parttempan stabanon kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj inter ESF kaj la universitata mondo.

D-ro Pereltsvaig identigos fakultatanojn de nord-amerikaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-studoj kaj studoj kiuj tuŝas demandojn de internacia komunikado, lingvopolitiko kaj rilataj temoj, klopodante nutri tiun intereson kaj stimuli kreadon de kontaktoretoj inter ĉi tiuj universitatanoj, kaj dokumentante konatajn sciojn sur la kampo de Esperanto-rilataj studoj kaj sugestante traktendajn esplordemandojn. ESF jam faris komencajn paŝojn tiudirekten en la pasinteco, sed ĉi tiu nova posteno ebligos pli sisteman, pli fokusitan aliron. Pro la riĉa akademia fono de d-ro Pereltsvaig, inkluzive ŝian imponan esplorkarieron kaj ampleksajn kontaktojn kun kleruloj en multaj lingvo-rilataj kampoj, ŝi estas ideala persono helpi ESF-on pri ĉi tiuj klopodoj.

Asya Pereltsvaig estas prelegisto pri lingvistiko en la Universitato Stanford (Usono), kie ŝi instruas kursojn pri sintakso, ĝenerala kaj historia lingvistiko, kaj mondolingvoj. Ŝi ricevis doktoran diplomon pri lingvistiko de la Universitato McGill (Kanado) en 2002, kaj antaŭe instruis en la universitatoj Yale, Cornell, kaj pluraj eŭropaj universitatoj. Ŝia esplorado fokusiĝas pri la sintakso de slavaj, semidaj kaj tjurkaj lingvoj. Ŝi aŭtoris la libron Copular Sentences in Russian. A Theory of Intra-Clausal Relations, eldonita de la eldonejo Springer in 2007, kaj plurajn ĵurnalajn artikolojn kaj libroĉapitrojn.

Pli lastatempe, Asya Pereltsvaig plivastigis siajn interesojn al geografio, historio, kaj genetiko rilataj al lingvogrupoj ĉirkaŭ la mondo. Ŝia lasta libro, Languages of the World: An Introduction estis eldonita de la Universitata Eldonejo de Kembriĝo en 2012. Krome, ŝi kunaŭtoris la libron The Indo-European Controversy: Facts and Fallacies in Historical Linguistics kun geografo Martin W. Lewis (Universitato Stanford), eldonota de la Universitata Eldonejo de Kembriĝo en 2014. Cetere, Asya Pereltsvaig instruas lingvistikajn kursojn en pluraj institucioj de dumviva edukado en la Golfa Regiono (en Kalifornio, Usono) kaj blogas ĉe LanguagesOfTheWorld.info pri la geografio kaj diverseco de homaj lingvoj.

ESF

Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano
En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.

Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn.  Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.

Tripersona mastruma teamo estis starigita inter ESF kaj UAM por prizorgi i. a. la administradon de la stipendioj. La komisiono decidos pri la nombro kaj valoro de la asignotaj stipendioj por la studjaro 2014-2015, kun eblo je ŝanĝoj por la postaj jaroj. Oni atendas povi disponigi stipendiojn por la tuta trijara periodo.

Detalaj informoj pri la kursaro troviĝas ĉi tie. Por informiĝi pri la stipendioj oni klaku la butonon Mi volas partopreni en la suba parto de la paĝo. La limdato por kandidatiĝi por stipendio estas la 15a de julio 2014.  La decidon oni komunikos al la petintoj ĝis la 10a de aŭgusto.

Gazetara Komuniko de UEA, 2014, №544

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado
La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Verdire, mi sentis min iom kiel Obama ricevanta la Nobel-Pacpremion! Vi verŝajne memoras, ke tio okazis jam malpli ol jaron post lia elektiĝo. Li ankoraŭ ne havis tempon por fari multon konkretan… Tion oni ne povus diri pri mia ESF-laboro, sed se temas pri UEA, mia mandato estas ankoraŭ juna!

Ĉi tiu estas la dek-sesa proklamo de la Esperantisto de la Jaro, sed nur la trian fojon la laŭreato havas tiel grandan, ok-voĉan distancon de la kandidato kiu okupis la duan lokon. Kial, laŭ vi, oni ĉi-foje havis tre klaran preferon?

Nu, oni donis Nobel-premion al Obama pro la multaj esperoj, kiujn oni investis en lin… kaj ankaŭ en Usonon. Verŝajne temas pri io simila. UEA drivas kaj ŝrumpas, jam de jardeko aŭ pli, sed oni daŭre sentas ĝian gravecon. Kaj mi diris klare, ke mi volas ŝanĝojn. Do, estas esperoj… espereble ne tute senbazaj.

La internacia elektantaro menciis tri motivojn, aŭ meritojn, pro kiuj vi estis elektita. La unua estas la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF. Ĉu vi povas prezenti ĉi tiun fondaĵon kaj diri, kial vi mem decidis engaĝi vin por sufiĉe longa tempo al laboro en ĝi?

ESF estis fondita en 1968, nur kelkajn jarojn post mia naskiĝo, sed mi ekkunlaboris kun ĝi en 1995, kiam ĝi estis ankoraŭ relative malgranda kaj malmulte konata fondaĵo. Tiam ĝia ĉefa celo estis stimuli intereson kaj esplorojn pri Esperanto ĉe usonaj profesoroj kaj intelektuloj. Sed en 1999 ni ricevis grandan heredaĵon de la usona esperantisto Cathy Schulze, kiu sepobligis niajn rimedojn. Mi estis tiam en la lasta fazo de miaj doktoriĝaj studoj; post la defendo de mia tezo, mi dum du jaroj okupis duontempan postenon ĉe ESF kun la celo plivastigi ĝian agadon. Poste mi profesoriĝis kaj devis forlasi tiun ESF-postenon, ne sen bedaŭro! De tiam mi kunlaboras kiel estrarano.

Tra la jaroj ni efektive sukcesis fari iom da interesaj aferoj, interalie kelkajn Nitobe-simpoziojn, la Tekstaron de Esperanto, multajn subvenciojn al interlingvistikaj projektoj kaj studentoj, kaj kompreneble la grandajn retprojektojn lernu.net kaj edukado.net. Mi rolis stimule, kunplane kaj subtene en la plimulto el tiuj projektoj.

Kelkaj atentigis, ke investi monon en la nepalpeblan reton estas vana elspezo de mono, multe pli bone uzebla, ekzemple, por presado de lernolibroj por malriĉaj landoj, por granda reklamkampanjo kaj simile.

Nu, mi ne scias, al kiu generacio apartenas la atentigantoj, sed ŝajnas al mi ke por la junaj generacioj la reto estas ĉiusekunde palpebla – ĝi fariĝis konstanta akompananto al niaj pensoj, niaj amikecoj, niaj esperoj. La reto gravas, ĉar ĝi rekte peras rilatojn inter la homoj, sendepende de geografio, kulturo, klaso, ktp. En tiu senco ĝi helpas krei mondon, kie Esperanto povas pli plene kaj facile disvolviĝi.

La dua motivo estas via rolo en la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA. Kiel ĝi estis kovata, diskutata kaj polurata antaŭ la akcepto en Rejkjaviko? Ĉu iuj tezoj estis ŝanĝitaj dum la laboro?

La ellaboro de la Laborplano, en la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, daŭris pli ol du jarojn, kvankam estis oftaj paŭzoj en la laboro pro la okupiteco de la komisionanoj. Ĝi dekomence estis ĉefe mia projekto, tamen, ĉar mi jam pensis pri la venonta Estraro. Tial plej ofte mi verkis iun pecon de la Plano kaj dissendis ĝin al miaj kunlaborantoj, kiuj reagis kun komentoj, kritikoj, alternativoj ktp. Efektive la Plano multe profitis de tiu kolektiva laboro. Mi ankaŭ lernis el la Strategiaj Forumoj en Kopenhago kaj Hanojo.

La tria elektokialo estas “alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste”. Mi mem en Rejkjaviko konstatis la novan etoson, ekzemple, en la fermo, kaj pluraj el miaj kunparolantoj estis tre kontentaj pri la surŝtupara adiaŭo. Estas interese, ĉu ekŝanĝiĝas ankaŭ la laborstilo de la Estraro?

Mi dekomence emfazis la gravecon de teama laboro en la Estraro, kaj rilatoj de reciproka respekto kaj subteno. Al tio kontribuas niaj oftaj kunsidoj – ĉiun duan semajnon ni kunsidas dum horo aŭ horo kaj duono, kutime per Skajpo. Vi krome eble legis pri la sistemo de subteamoj, kiun mi enkondukis por certigi ke neniu estrarano restos izolita en sia laboro. Ĝenerale mi dirus, ke tiuj paŝoj sukcesis krei vere bonan kaj harmonian laborstilon. Aliflanke, necesas agnoski ke ni ĉiuj estas volontuloj, kaj simple ne eblas atingi plene profesian labornivelon en tiuj kondiĉoj – tro ofte intervenas profesiaj, familiaj kaj aliaj premoj. Do, pacienco, komprenemo kaj komunikemo estas nepraj aldonaj kvalitoj por bona estrara laboro. Feliĉe, tiujn ni havas, aŭ sukcesas disvolvi.

Antaŭ nelonge oni povis vidi plian novaĵon – la novajn aspekton kaj koncepton de la revuo Esperanto. Kiel oni reagas al la novaĵoj?

Mi vidis ĝenerale pozitivajn, ofte eĉ entuziasmajn reagojn. Kompreneble la unua numero de nia nova redaktoro Fabricio Valle ne povis esti perfekta, ĉar li ankoraŭ devas akiri senton kaj sperton pri la multegaj detaloj de la redaktado. Tamen oni jam tuj perceptas lian ĵurnalisman ambicion, lian volon fari revuon indan je tutmonda, mondoŝanĝa movado.

Eĉ por skeptikuloj, mi supozas ke liaj klopodoj vekos simpation. Espereble ankaŭ kunlaboron! Ja revuon elfaras ne nur redaktoro, sed ĉiuj, kiuj kontribuas al ĝi enhave kaj forme. Fabricio realigos siajn revojn nur kun la helpo de centoj da kunverkantoj.

En via respondo ĉe nia jarŝanĝa “Ronda Tablo” vi notis, ke la daŭra falado en la membronombro de UEA estas la plej negativa tendenco, kaj aldonis, ke la sukceson de via prezidanteco oni mezuru per rekresko – “ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli”. Ĉu ŝerca novjarfesta bondeziro aŭ?..

Ne, tio ne estis ŝerco! Mi pensas pri fenomenoj kiel la kreskado de registriĝoj ĉe lernu.net, kiuj jam atingis pli ol 150 000. Kompreneble tio ne egalas al membriĝo en organizo, sed ĝi montras, ke ekzistas bazo por tute alispecaj varbstrategioj.

UEA de multaj jaroj estas tro enfermita en la verda geto: ni varbas nur inter la homoj plej konvinkitaj, plej facile atingeblaj, kaj ofte nur inter tiuj, kiuj jam foje membriĝis pro kongreso. Ni devas komenci aliri multe pli vastan publikon kun niaj argumentoj kaj niaj agadoj. Evidente la reto liveras unu el la plej praktikaj rimedoj tiucele, kaj la kreo de vere bona multlingva retejo estos grava paŝo en tiu direkto.

Krom la falado de la membro- kaj abon-statistikoj, kiuj negativaj fenomenoj estas en la Esperanto-komunumo ĝenerale?

Mi ĝenerale preferas ne emfazi la negativajn flankojn, ĝuste ĉar iuspeca negativismo kreskadis en la movado dum la lastaj jaroj. Mi dirus simple, ke ni estas ankoraŭ en procezo de maturiĝo. Ne mankas brilaj, agemaj homoj en niaj vicoj, sed niaj strukturoj kaj tradicioj ofte postrestas la bezonojn. Kiel prezidanto de UEA, mi esperas trovi vojojn por subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado, kiam necese per novaj organizaj formoj kaj metodoj.

Kaj kiujn tendencojn vi opinias plej subtenindaj?

De jaroj, kadre de ESF, mi kunlaboras kun la junaj homoj de E@I, kaj tiu sperto estis tre kontentiga kaj esperiga. Mi ankoraŭ atendas multon el tiu direkto. Mi sekvas kun admiro la laboron de Heidi Goes en Indonezio; similaj klopodoj necesas en diversaj mondopartoj, por ke nia movado estu vere kaj plene tutmonda. Tre plaĉas al mi la retradio Muzaiko, la muzikeldona agado de Vinilkosmo, la mirinda libroproduktado de Mondial, la intelekta kaj kultura nivelo de Beletra Almanako. Se ĉio ĉi havas ion komunan, temas ĝuste pri la krea potenco de Esperanto, ĝia kapablo kunmeti personecojn, talentojn, perspektivojn, celojn, por fari ion novan kaj kvalitan.

Ĉu vi mem alportas novan tendencon? Se jes, kiel vi priskribus ĝin?

En la 1990aj jaroj, kiam mi estis Ĝenerala Sekretario de UEA, mi iniciatis tri aferojn, el kiuj du montriĝis iusence vivipovaj: la Manifesto de Prago, kiu provizis idean kadron por multaj postaj iniciatoj, kaj la Nitobe-simpozioj, kiuj provizis organizan kadron por niaj dialogoj kun la politika kaj akademia mondo. La tria estis Monda Kunagado, iuspeca Unesko-asocio por esperantistoj. Simple mankis al mi tempo (kaj sperto) por adekvate gvidi la evoluon de tiu lasta, kaj post elana komenco ĝi iom post iom glitis en stagnon kaj forgeson. Tamen la bazaj ideoj malantaŭ tiu iniciato restas tute aktualaj kaj utilaj, kaj mi esperas doni al ili novan formon en la planata Centro por Kultura Evoluigo.

Nu, kiel priskribi ĉion ĉi? Esence, mi vidas Esperanton ne kiel ion strangan aŭ esoteran, sed kiel fenomenon profunde ligitan al la nuntempo, al la idea kaj kultura evoluo de la homaro. Do, interesas min la demando, kion oni povas konkrete fari per ĝi, ne estonte sed nun, idee kaj kulture. En tio mi sentas proksiman parencecon al Hector Hodler kaj al la historiaj radikoj de UEA, kiu estiĝis ĝuste kiel organiza kadro por tia konkreta agado, la “plifaciligo de ĉiuspecaj spiritaj kaj materiaj rilatoj” inter la homoj. Vi povus nomi tion “hodlerismo”, se vi volas. Tendenco ne nova, sed ĉiam renoviĝanta.

Lastatempe vi komencis paroli pri “daŭripovo” en rilato al Esperanto. La vorto tamen preskaŭ mankas en la Strategia Laborplano. Ĉu temas pri ŝanĝo de direkto?

La Plano estas labordokumento, kaj do jes, diversaj ŝanĝoj daŭre okazas, responde al diskutoj kaj evoluoj en UEA kaj ekster ĝi. Ĉi-kaze mi ne estis tute kontenta pri la emfazo pri lingva justeco en la Strategia Bazo de UEA – la dokumento, kiu fundamentis la ellaboron de la Laborplano. Lingva justeco estas utila koncepto, sed tro limigita; ĝi ne sukcesas enteni la plej gravajn valorojn de la movado. Diskutante kun José Antonio Vergara, mi konstatis ke la kleriga, konsciiga forto de Esperanto respondas al la ideoj de Unesko pri “edukado por daŭripova evoluo”, kaj konkludis ke tio estus bona kadro por klarigi niajn celojn kaj agadojn al aliaj kaj trovi novajn aliancanojn. Mi nun komencis verki serion de mallongaj artikoloj en la revuo por evoluigi tiun ideon kaj stimuli diskuton pri ĝi en movadaj rondoj.

Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

La Ondo estas unu el la revuoj, kiujn mi plej plezure ricevas kaj tralegas. En la lastaj jaroj ĝi multe kontribuis al la fluo de ideoj kaj informoj en la movado. Mi esperas, ke ankoraŭ longe tiel estos!

Kaj nun du-tri pli personaj demandoj. Ĉu via ampleksa esperantista agado malhelpas vian laboron en la universitato, aŭ vi sukcesas iel utiligi profesie Esperanton?

Mi certe pagas ian profesian koston pro mia okupiĝo pri Esperanto, simple ĉar mia tempo estas limigita, kaj kiam mi verkas (ekzemple) Strategian Laborplanon, tiuj horoj estas neuzeblaj por verki fakajn artikolojn. Aliflanke, Esperanto tiel profunde kaj esence rolis en mia persona kleriĝo, ke mi ne domaĝas tiun partan repagon. Temas pri speco de interezo! Krome, per Esperanto mi faris profesiajn kontaktojn, ekzemple kun François Grin, ĝeneva ekonomikisto, kiuj foje fruktas en komunaj esplorprojektoj. Ĝuste kun Grin mi partoprenas en granda eŭropa projekto pri lingvopolitiko, lanĉota komence de aprilo.

Vi havas multajn taskojn profesiajn kaj Esperantajn. Sed kion vi faras dum viaj liberaj horoj, supozeble tre malmultaj?

Ekde de la adoleska aĝo mi tre ŝatas kuri, prefere relative longajn distancojn, 10 ĝis 20 km, kaj sur padoj en arbaro kaj montaro, ne sur stratoj. Mi tre ŝatas la naturon kaj volonte vagas kaj tendumas montare – plej ofte kun mia edzino kaj infanoj, kiuj nun aĝas 13, 16, 19. Mi ĝuas romanojn, poezion, historion; filmojn, teatron, koncertojn (ne sufiĉe ofte!). Hejme mi ofte kuiras.

Neniu laŭreato evitis respondi al nia tradicia demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

La plenan verkaron de William Auld, kies Infana raso mirigis kaj inspiris min en la komenco de mia esperantistiĝo. La miraklan kaloĉajan tradukon de Infero de Dante. Kaj… nu, eble la festlibron por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, kiu sidas jam tri jarojn sur mia breto. Sur la insulo mi finfine trovus tempon tralegi ĝin!

Dankon pro la respondoj. Ke viaj samteamanoj kunlaboru tiel, ke vi pli ofte havu la tempon legi, aŭskulti kaj spekti ekster viaj taskoj universitataj kaj movadaj!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:

Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013

Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Halina Gorecka. La Esperantisto de la Jaro

Mark Fettes. Strategio, en kiu Kapabligo kernas

Jukka Pietiläinen. Rejkjaviko – malgranda kaj intima

Kanada testamento kreskigas la rimedojn de ESF
Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro 2012, testamentis al ESF (Esperantic Studies Foundation) pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj.

“Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado”, komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. “Ŝajne lin impresis unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke la investoj, kiujn ESF faras sur la esplorkampo de lingva justeco. Lia malavara donaco helpos nin ampleksigi nian agadon precipe sur ĉi tiu dua tereno”.

Kaneen, universitata docento pri la germana lingvo, estis aktiva en la kanada Esperanto-movado, interalie kiel instruisto kaj sekretario de la vankuvera klubo. Modesta homo kun modesta vivstilo, li ĉiam energie pledis por pli da konscio kaj engaĝiĝo pri lingvopolitikaj demandoj. Tiu sinteno fontis interalie el lia propra junaĝa sperto de lingvomorto sur Manks-insulo; alia testamenta disponigo kreis stipendion por manksaj junuloj kiuj volas studi keltan lingvon.

Pro diversaj administraj detaloj, la ĉefa parto de la heredaĵo povis pagiĝi al ESF nur fine de aŭgusto 2013. La kapitalo de la fondaĵo nun sumas je iom malpli ol tri milionoj da usonaj dolaroj.

Se vi volus sekvi la ekzemplon de Brian Kaneen per inkludo de ESF en via testamento (aŭ per alia speco de planita donaco), bonvolu kontakti nian konsiliston pri donacoj, Wallace G. Du Temple: wallydutemple@telus.net

ESF

ESF: du novaj konsilantaranoj
D-roj Esther Schor kaj Sho Konishi aliĝas al la Konsilantaro de ESF. ESF ĝojas bonvenigi du pliajn klerulojn el prestiĝaj universitatoj al sia Konsilantaro. Ambaŭ laboris aŭ laboras pri esplorprojektoj ligitaj al Esperanto.

Esther Schor estas profesoro kaj vicestro de la Fako pri la Angla Lingvo en Universitato Princeton. Ŝi doktoriĝis ĉe Yale kaj mallonge instruis en Universitato Tufts kaj en Kolegio Barnard, Universitato Columbia. Ŝia ĉefa studfako estas Brita Romantikismo, kaj ŝi gvidas kursojn pri romantika poezio kaj poetiko, romantika historiismo, romantika dramo, kaj vojaĝliteraturo; aktiva en la programo de Judaj Studoj, ŝi instruas ankaŭ usonan judan literaturon, enkondukon al judismo kaj jidan literaturon tradukitan. Ŝia alia forta intereso estas bibliaj studoj (la Biblio kiel literaturo; Biblia kritiko kaj teorio).

Ŝia biografio Emma Lazarus ricevis la Nacian Judan Libropremion. Ŝi aŭtoris Bearing the Dead: The British Culture of Mourning from the Enlightenment to Victoria (Portante la mortintojn: La brita funebra kulturo de la Klerismo ĝis Viktorino) kaj redaktis la Cambridge Companion to Mary Shelley (Kembriĝa gvidlibro pri Mary Shelley). Ŝi kunredaktis The Other Mary Shelley: Beyond “Frankenstein” (La alia Mary Shelley: Preter “Frankenstein”) kaj Women’s Voices: Visions and Perspectives (Virinaj voĉoj: vizioj kaj perspektivoj). Ŝia plej lastatempa poemaro estas Strange Nursery: New and Selected Poems (Stranga vartejo: novaj kaj selektitaj poemoj); ŝia nuna projekto estas kultura historio de la Esperanto-movado.

Sho Konishi estas historiisto en Universitato Oksfordo. Li kompletigis la plejparton de siaj bakalaŭraj studoj en Ruslando. Li doktoriĝis ĉe la historia fakultato kaj teologia lernejo de Universitato de Ĉikago, kaj poste laboris kiel postdoktora esploristo en Universitato Harvard. Li estas nuntempe docento en la historia fakultato kaj la lernejo pri interdisciplinaj studoj de Universitato Oksfordo, kie li servas ankaŭ kiel komitatano kaj ĉefa studdirektoro de la Kolegio Sankta Antonio. Krome, li tenas esploristan postenon ĉe la Instituto Nissan pri Japanaj Studoj, Oksfordo.

Liaj nunaj esplorinteresoj inkluzivas epistemologion, la transnacian historion de emocioj, anarkiistan natursciencon kaj etnografion, kaj li aparte interesiĝas pri la rolo de lingvo en la historio de homa sciproduktado. Liaj eldonaĵoj kovras vastan temaron en japana kaj tutmonda historio, de Esperanto, agrikulturo, arto kaj estetiko, kaj scienco, ĝis la monda politika ordo, revolucio, anarkiismo, entomologio, kaj religia penso kaj praktiko.

ESF

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/08/esf-4/

Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn
ESF fondas plen-proprietan filion por mastrumi la daŭran disvolvadon de projektoj kiel lernu.net, la bone konata multlingva retejo por lerni Esperanton.

En Montrealo, Kanado, dum sia jara strategia sesio, la ESF-estraro nomumis Erin Piateski kiel fondan ĝeneralan direktoron de la nova kompanio, kiu estos registrita en Vaŝingtono, Usono, sub la nomo ESF-enrete.

“Nia celo estas igi la diversajn retprojektojn finance memstaraj, kaj samtempe certigi ke tiuj projektoj ne ekdominos la tutan prioritataron de la Fondaĵo”, – diris ESF-prezidanto Mark Fettes. – “La evoluo de Lernu ege kuraĝigas nin, kaj ni daŭre konstruos sur ĝia sukceso. Dum la pasintaj kelkaj jaroj Erin grave rolas en la strategia planado de niaj retprojektoj, kaj ni ĝojas bonvenigi ŝin en ĉi tiun novan rolon”.

Mekanika inĝeniero diplomita de MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono), Piateski estas aktive engaĝita kun Lernu jam de antaŭ ties lanĉo en 2002. Kiel ĝenerala direktoro ŝi proksime kunlaboros kun aliaj membroj de la kerna mastruma teamo de la retejo. Ŝiaj prioritatoj inkluzivas strategian planadon, kreadon de partnerecoj kun individuoj kaj organizoj, kaj mastrumadon de la centoj da volontuloj de la retejo.

“Lernu jam estas la plej granda enreta komunumo de Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-lernantoj”, – rimarkis Piateski. – “ESF ludis esencan rolon en  la disvolvado de la retejo, kaj ni antaŭĝuas ampleksigi ĉi tiun rilaton  per ESF-enrete. Laŭ ni, la projekto estas en unika pozicio stimuli  kunlaboron inter Esperanto-parolantoj tutmonde kaj plividebligi Esperanton ĉe la ĝenerala publiko”.

Unu plena tago de la montreala kunveno estis dediĉita al planoj por modernigi kaj ampleksigi Lernu per novaj kursoj, forumoj, kaj ampleksa biblioteko, ĉiuj integritaj en plibonigitan teknikan fundamenton. Lanĉo de la nova retejo estas planata por proksimume koincidi kun la deka datreveno de Lernu fine de 2012 aŭ komence de 2013.

Ĉu vi lernis Esperanton per Lernu? Ĉu vi konas iun kiu lernis Esperanton dank’ al Lernu? Ĉu vi subtenas la ideon de ampleksa, moderna, efika Esperanto-lerna retejo alirebla ĉie tra la mondo? Se vi respondis “jes” al iu el tiuj demandoj, bv. montri vian subtenon per donaco al la kampanjo “100 000 eŭroj por ESF” http://kampanjo.ikso.net/eo/

Laŭ la retejo de ESF