Arkivo por la etikedo 'ESF'

Litova eldono de la biografia skizo pri Zamenhof

Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj.

Feliĉan naskiĝtagon, ESF!

La jaro 2018 estas speciala jaro por ESF (Esperantic Studies Foundation): ni festas nian oran jubileon! ESF estis oficiale fondita la 23an de septembro 1968. De tiu dato ĝis hodiaŭ ESF laboris seninterrompe por lingva justeco kaj por Esperanto – kiel rekonis Universala Esperanto-Asocio per speciala diplomo en la Universala Kongreso en Lisbono ĉi-jare. Tio […]

50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF

Dum la fermo de la UK en Lisbono, UEA speciale honorigis la usonan fondaĵon ESF pro 50 jaroj da elstara agado. Fondita en 1968, ESF (en la angla: Esperantic Studies Foundation) celas antaŭenigi lingvan justecon kaj lingvan komunikadon, kun speciala atento al Esperanto. Pro ĝiaj grandaj kontribuoj al la movado, precipe en la lastaj dudek […]

ESF 50-jara kaj pretas por 50 pli!

Vi eble ne scias, kio estas ege speciala pri la dato de la 23a de septembro? Estas la dato, kiam ESF oficiale fondiĝis, antaŭ precize 50 jaroj. Por ni en ESF estas granda okazo por festi kaj fieri pri la 50 jaroj da seninterrompa agado sub la ŝildo “Por lingva justeco en multkultura mondo”, subtenante […]

Esperantoplena somero!

Multaj Esperanto-rilataj aferoj okazas ĉi-somere! Jen bona okazo partopreni, renkonti simil-pensantajn homojn kaj lerni pri novaĵoj ĉe ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj la kampo de interlingvistiko, Esperanto-edukado kaj esplorado! Multaj eventoj estas organizataj, sponsorataj aŭ okazas kun partopreno de ESF. Vi ankaŭ havos la okazon renkonti la ESF-prezidanton, Humphrey Tonkin, kaj la estraron de ESF […]

Simpozio pri multlingvismo ĉe UN

Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed […]

Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio en Lisbono

La 4an kaj 5an de aŭgusto en Lisbono okazos Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”. Aŭspiciantoj. La konferenco estas aranĝo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi estas subvenciata de Esperantic Studies Foundation (ESF). Danke al tio ne estas […]

ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj

ESF anoncis enoficigon de nova kunordiganto de universitataj aferoj kiel posteulo de Asya Pereltsvaig, kiu retiriĝis el tiu posteno fine de 2017. La nova kunordiganto estos Angela Tellier el Britio. Ŝi havos respondecon ligi kontaktojn kun universitatanoj kaj aliaj fakuloj kiuj okupiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉu kiel instruantoj ĉu kiel esplorantoj, ne nur en […]

ESF subtenas konservadon de Esperanto-pasinteco

Du lastatempaj donacoj de ESF helpas konservi la historion de Esperanto-societoj en Nord-Ameriko kaj helpas konstrui bibliotekajn kolektojn pri Esperanto kaj rilataj kampoj.

ESF liveras universitatan subtenon

Signifa donaco de ESF (Esperantic Studies Foundation) helpis certigi la estontecon de studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe unu el ĉefaj nederlandaj universitatoj. La tuta sumo de 27.000 USD (21.700 eŭroj), donacita al la Universitato de Amsterdamo de UEA, estos uzata por certigi la estontecon de la katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato […]

NASK-2018: Elstaraj instruistoj, kvar kursoj kaj KTF

NASK-2018 estos tre speciala ĉi-jare: estos kvar niveloj de instruado (inkluzive de la komencanta kurso, la unuan fojon en multaj jaroj), famaj instruistoj (Katalin Kováts, Anna Löwenstein, José Antonio Vergara kaj Thomas Alexander) kaj la speciala gastparolanto: la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti; samtempe kun NASK denove okazos KTF: Kino-Teatro-Festo. Jen nur kelkaj kialoj […]

La nova Tekstaro donas pli da Zamenhof, novajn kapablojn, kaj plian rapidecon!

La Tekstaro 3.1 provizas al la uzantoj plurajn plibonigojn. Al tiu unika korpuso de skriba Esperanto ĵus aldoniĝis gravaj pliaj verkoj de Zamenhof el pluraj periodoj. Modernigo de la interfaco nun permesas la samtempan serĉadon laŭ pluraj serĉesprimoj. Tio donas novajn eblojn por eltrovi, kompari, kaj kontrasti detalojn pri la uzado de Esperanto. Ĉio funkcias […]

ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian

ESF lanĉis novan anglalingvan retbazitan bultenon, kiu disponigas informojn kaj ĝisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. La bulteno, Information for Interlinguists, enhavos detalojn pri eventoj, novaj publikaĵoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigos multajn aliajn informojn por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj.

ESF nomis novan Ĉefdirektoron

Esperantic Studies Foundation (ESF) nomis Charles O. Mays kiel sian novan Ĉefdirektoron ekde la 1a de julio 2017. Lia antaŭulo Joel Amis eksiĝas por kompletigi siajn magistrajn studojn pri religio, survoje al pastriĝo en la Anglikana Eklezio de Kanado. Laŭprofesie Chuck Mays estas elektra inĝeniero kaj projektogvidisto. Li diplomiĝis pri elektra inĝenierado ĉe la Nord-Karolina […]

Novjorka prelegserio omaĝos al Tivadar Soros, esperantisto

Esther Schor, aŭtoro de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo de Universala Lingvo. Metropolitan Books, 2016), estos la unua parolanto en prelegserio memoriga al Tivadar Soros, kies aŭtobiografia verko Maskerado, verkita en Esperanto, rakontis pri liaj sukcesaj streboj teni sian familion viva kaj […]

Nova kaj plibonigita Lernu.net!

La teamo de lernu.net ĝojas anonci la plenan relanĉon de la paĝaro. La nova lernu.net enhavas novan interesan kurson de Esperanto kun centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj granda serĉebla biblioteko. La retejo estas plene modernigita kaj funkcias kun novaj retumiloj kaj retaj teknologioj, kiuj ne ekzistis kiam la antaŭa versio de la paĝaro estis lanĉita.

NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ankaŭ ĉi-jare kunigas la fortojn kun Kino-Teatro-Festo kaj invitas vin al unu el la plej elstaraj eventoj en Esperantujo! NASK – la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko –estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. Ĝi estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj […]

AMU Poznanon!

Esperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

ESF plifortigas ligojn kun universitata mondo

En junio ESF (Esperantic Studies Foundation) bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig kiel parttempan stabanon kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj inter ESF kaj la universitata mondo. D-ro Pereltsvaig identigos fakultatanojn de nord-amerikaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-studoj kaj studoj kiuj tuŝas demandojn de internacia komunikado, lingvopolitiko kaj rilataj temoj, klopodante nutri tiun intereson […]

Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano

En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA […]