Arkivo por la etikedo 'Elektronikaj libroj'
9 Januaro 2017 de AlKo
Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperas en papera formo, sed nur elektronike. Post la apero de la plene elektronika januara kajero de La Ondo la redakcio de Libera Folio petis al Aleksander Korĵenkov, kiu dum 25 jaroj redaktas La Ondon, rakonti, kial la papera [...]
6 Januaro 2017 de AlKo
La 30an de decembro 2016 en la elŝutejo de La Ondo de Esperanto aperis la januara numero de ĉi tiu revuo, kiu ekde 2017 ne plu aperas papere, sed estas eldonata kiel bitgazeto (elektronika gazeto) laŭ la popularaj normoj “pdf” (ĉefe por komputiloj) kaj “ePub” (ĉefe por legiloj kaj telefonoj). La abonantoj (ankaŭ la pasintjaraj) [...]
26 Aŭgusto 2016 de AlKo
La 1an de julio 2016 en Herrera del Duque en la kadro de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, estis prezentita la kulmino de longdaŭra kolektiva laboro de Hispana Esperanto-Federacio (HEF): la bita eldono de La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha – la senmorta verko de Miguel de Cervantes en Esperanto.
24 Aprilo 2016 de AlKo
La redakcio de La Ondo de Esperanto ekde 2007 proponas elektronikan abonon en la populara dosierformo (normo, formato, prezentomaniero) pdf (angle: Portable Document Format). Nuntempe pli ol kvarono da abonantoj preferas ricevi la revuon ne papere, sed kiel pdf-dosieron. Sed bone vidi la tutan paĝon de la “fiksformata” bitrevuo oni povas nur per surtabla komputilo [...]
15 Oktobro 2014 de AlKo
Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov (Михаил Лермонтов, 1814–1841), en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko (1838). La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj Danovskij (1905–1988) — [...]
27 Julio 2012 de AlKo
La franclingva verkisto Georges Simenon estas unu el la plej legataj verkistoj en la mondo. Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas. La sukceso de ĉi [...]
3 Aprilo 2012 de AlKo
En la kolekto de e-libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Iliaj titoloj estas Kie estas amo, tie estas Dio kaj Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Ilin tradukis la Ruslanda [...]
7 Februaro 2012 de AlKo
Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, [...]
23 Novembro 2011 de AlKo
En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita [...]
1 Oktobro 2011 de AlKo
Ĉi tiun tekston Aleksej Korĵenkov prezentis la 25an de septembro en kunveno dediĉita al elektronika eldonado kadre de la tradicia renkontiĝo ARKONES 27 en Poznań (Pollando). La Ondo de Esperanto Nia eldonejo strebas sekvi la ĉefajn tendencojn en la elektronika eldonado. Ekde la 1998a jaro, la tuta materialo de La Ondo de Esperanto estis plene [...]
9 Septembro 2011 de AlKo
En la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en [...]
6 Majo 2011 de AlKo
Hodiaŭ, la 6an de majo en la virtuala kiosko de La Ondo / Sezonoj aperis du faksimilaj libroj, eldonitaj en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Temas pri Dio – unu por ĉiuj verkita de Lev Tolstoj surbaze de Le Café de Surate de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, [...]