Arkivo por la etikedo 'Eldonejo Espero'

Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila

Wierzbowski, Przemysław. Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. – [Partizánske]: Espero, 2017. – 152 p. KONFUZILOJ? Pri kio eblas konfuzi? La subtitolo klarigas: vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. Fakte temas pri paroj aŭ trioj, malofte kvaroj da vortoj pri kiu signifo aŭ uzo eblas erari. Ekzemple: astro, astero, asterio, asterisko.

Ĉarma frandaĵo por romantikuloj

Stožická, Zuska. Ĝis tien / Až tam: Esperanto-slovaka eldono / Tradukis el la slovaka Mária Minichová. – Partizánske: Espero, 2016. – 211 p.; 300 ekz. Kontraŭ ĉiuj recenzaj kutimoj mi diru tuj: mi ŝatis la libron. Ĝi estas fajna kaj tenera, sed samtempe profesie verkita kaj bone tradukita. Ideala legaĵo por romantikaj personoj. Kiel ĝi […]

Kolekti, konservi kaj disponigi – vera defio por la Esperanto komunumo

Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon / Kompilis Katarína Novotníčková. – Partizánske: Espero, 2015. − 174 p., il. La seminarioj kaj konferencoj pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko komenciĝis en Slovakio en 1978 kaj estis alterne organizataj en la nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio. En 2010 la organizadon de KAEST […]

Historio de UEA

van Dijk, Ziko. Historio de UEA. – Partizánske: Espero, 2012. – 376 p. – 300 ekz. Ne mankas verkoj pri UEA. La direktoro de UEA Hans Jakob verkis skizon pri UEA dum 1908–1933. En Utila Estas Aliĝo Ulrich Lins per tri kontribuaĵoj en leĝera stilo priskribas elektitajn epizodojn el la unua jarcento de la asocio. […]