Arkivo por la etikedo 'Eldonado'
27 Marto 2012 de AlKo
La redakcio de La Ondo sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Kaj nun konatiĝu kun la subaj listoj kaj planu viajn aĉetojn.
10 Februaro 2012 de AlKo
Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉi tia statistiko estas iom lama, ĉar ne ĉiujn novajn [...]
23 Novembro 2011 de AlKo
En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita [...]
20 Novembro 2011 de AlKo
La artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme. La eldonejo Fonto naskiĝis [...]
1 Oktobro 2011 de AlKo
Ĉi tiun tekston Aleksej Korĵenkov prezentis la 25an de septembro en kunveno dediĉita al elektronika eldonado kadre de la tradicia renkontiĝo ARKONES 27 en Poznań (Pollando). La Ondo de Esperanto Nia eldonejo strebas sekvi la ĉefajn tendencojn en la elektronika eldonado. Ekde la 1998a jaro, la tuta materialo de La Ondo de Esperanto estis plene [...]
30 Septembro 2011 de AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en Nia trezoro – kleriga rubriko de La Ondo de Esperanto en kiu ĉi-jare estas prezentataj plej gravaj Esperanto-eldonejoj. Sidas mi en la plej luma, plej vasta kaj plej agrabla ĉambro de la Antverpena Esperantocentro. Dekstre de mia skribtablo, kun, kompreneble, komputilo estas impona librobretaro, kun multaj libroj. Tri el la [...]
9 Septembro 2011 de AlKo
En la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en [...]
26 Aŭgusto 2011 de AlKo
Rubriko: “Nia trezoro” La revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante [...]
14 Aŭgusto 2011 de AlKo
Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj. La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre [...]
9 Aŭgusto 2011 de AlKo
Hodiaŭ en la virtuala kiosko de Sezonoj aperis nova elektronika libro — la sciencfikcia romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison. Ĉi tiun popularan romanon pri aventuroj de galaksia fripono Jimĉjo diGriz tradukis el la angla lingvo kolektivo de tradukantoj. La libro estis eldonita de Sezonoj en 1996). Ĝi elĉerpiĝis en 2001, kaj [...]
11 Marto 2011 de AlKo
Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna [...]
2 Februaro 2011 de AlKo
“Manietuloj”, — ofte nomas nin, esperantistojn, personoj pli prudentaj, kiuj ne perdas siajn tempon kaj monon por la lingvo, elpensita de iu Ruslanda judo antaŭ pli ol 120 jaroj. Sed min ankaŭ esperantistoj foje nomas same, ĉar mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Sed ĉar mia manieto trovas aprobon de fakuloj, kiuj uzas la [...]
3 Januaro 2011 de AlKo
Nia trezoro estas kleriga rubriko en La Ondo de Esperanto; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de [...]
16 Decembro 2010 de AlKo
Novjorka intervjuo Ulrich Becker (1958) estas Germano, al multaj konata kiel verkisto (La aĵoj kaj la sezonoj, Ĉiuj dioj estas for, Novjorkaj poemoj). Mi renkontis lin ĉi-septembre en Novjorko kiam li en rolo de eldonisto lanĉis la anglalingvan romanon Reluctant Messiah de Trevor Steele. Certe multaj konas vin ankaŭ pere de via longjara Germania esperantumado [...]