12 Januaro 2013 de AlKo
Miaj filoj atestas, ke mi plej bone funkcias en danĝeraj situacioj, kaj se ĉio iras glate mi enuas aŭ antaŭvidas malfeliĉon. Antaŭ la 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj mi havis okazon travivi multe da neatenditaj situacioj, preni gravajn decidojn por ripari la scenaron, kiu ŝajnis bonege planita jam antaŭ longe. Ekzemple, kiam mi preskaŭ mortis pro timo, [...]
13 Novembro 2012 de AlKo
La 8an de novembro 2012 en Bjalistoko estis malfermita nova, tristela hotelo Esperanto. Ĝi situas en la centro de la urbo, je 200 metroj de la palaco Branicki, vid-a-vide al la granda parko Planty. La nova hotelo ofertas 36 lokojn en dulitaj ĉambroj kaj en du apartamentoj “Zamenhof” kaj “Kawelin” kaj apartenas al la firmao [...]
28 Julio 2012 de AlKo
La 26an de julio en la Esperanto-Kafejo en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof mem promociis sian Unuan Libron reeldonitan okaze de la 125-jariĝo de la unua eldono. Lia sekretario Konrado amuze prezentis sian Majstron kaj lian verkon. Zamenhof respondis demandojn de partoprenantoj kaj poste disdonis 100 ekzemplerojn de sia libro. La partoprenantoj plenigis deklarojn lerni Esperantoj. Dek [...]
11 Majo 2012 de AlKo
Serĉante en mia arkivo iujn informojn mi hazarde trovis la artikolon kun intervjuo farita en 2003 de loka ĵurnalistino. Ŝi demandis min, interalie, pri nerealigitaj revoj. “Viziti Albanion”, – estis la respondo. Mi naskiĝis en malgranda urbeto en la Malsupra Silezio. Ĝin ekloĝis diversaj familioj, kiuj pro ŝanĝo de limoj post la 2a Mondmilito serĉis [...]
2 Aprilo 2012 de AlKo
Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la [...]