20 Oktobro 2012 de AlKo
La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.
29 Septembro 2012 de AlKo
La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2an de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno, Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi internacian lingvoeksperimenton.
18 Septembro 2012 de AlKo
Jam la 22a Ekonomia Forumo okazis ekde la 4a ĝis la 6a de septembro 2012 en la Pollanda kuracurbeto Krynica-Zdrój. Kaj ĉi-jare la sepan sinsekvan fojon ankaŭ Esperanto estis denove prezentita dum la Forumo. Kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj ebligas la ĉeeston en tiu ĉi prestiĝa kaj grava evento. La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiel la oficiala [...]
1 Marto 2012 de AlKo
Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas [...]