Arkivo por la etikedo 'eksteraj rilatoj'
2 Decembro 2015 de AlKo
La ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičius konsentis esti Alta Protektanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, Litovio. Algirdas Butkevičius naskiĝis la 19an de novembro 1958 en la distrikto Radviliškis. En 1984 li finis la ekonomikan fakultaton de la Vilna Inĝeniera-Konstrua Universitato (nun: Vilna Teknika Universitato). [...]
24 Novembro 2015 de AlKo
De la 11a ĝis la 13a de novembro okazis en la itala urbo Perugia la 47-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kies institucia membro por Esperanto estas UEA. Zsófia Kóródy, membro de la Komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), reprezentis UEA en la konferenco, kies [...]
20 Novembro 2015 de AlKo
La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne [...]
29 Oktobro 2015 de AlKo
La 28an de oktobro 2015 vicprezidanto de la Litovia parlamento kaj samtempe prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Gediminas Kirkilas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Estis interkonsentite, ke Gediminas Kirkilas kun la delegacio, kiun krome eniros unu litova lingvisto kaj unu reprezentanto de neregistaraj organizaĵoj, partoprenos la internacian lingvo-politikan konferencon [...]
2 Oktobro 2015 de AlKo
Komence de tiu ĉi jaro Pollando proponis al Unesko, ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L. L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio.
21 Septembro 2015 de AlKo
Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon. La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil [...]
15 Julio 2015 de AlKo
Ni informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015 ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto. Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk, kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad). La programo uTalk jam funkciis por 120 [...]
13 Julio 2015 de AlKo
En la kadro de la agado por la Esperanto-tago 2015 la brita esperantisto Brian Barker skribis al la Reĝino Elizabeto la 2a de la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Nord-Irlando kaj ricevis respondon, kiun laŭ la komisio de la Reĝino skribis ties ĉefrespundeculino pri korespondado. Sube estas la Esperanta traduko de la respondo.
21 Junio 2015 de AlKo
En la komenco de junio 2015 ekfunkciis la Organiza Komitato de BET-52, okazonta post unu jaro en Birštonas. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj la Litova Esperanto-Asocio (LEA) strebas agi malferme al la ĝenerala socio. LEA aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn kaj aranĝas komunajn projektojn kun neesperantistaj organizaĵoj.
12 Junio 2015 de AlKo
Ekde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj. Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne [...]
5 Junio 2015 de AlKo
De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis “Conférence”, (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do [...]
22 Majo 2015 de AlKo
Kunlabore kun Korea Esperanto-Asocio (KEA), nome de UEA, tri koreoj ĉeestis en la Monda Eduka Forumo organizita de Unesko de la 18a ĝis la 22a de majo en la urbo Incheon, Koreio. La tri personoj estas Lee Jungkee (estrarano de UEA), Lee Young-koo (prezidanto de KEA) kaj Park Yong-sung (sekciestro de ILEI-Koreio).
6 Aprilo 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la [...]
14 Decembro 2014 de AlKo
Post la Granda Milito ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ de D-ro L. L. Zamenhof Okaze de la Zamenhofa Tago ni publikigas la alvokon, kiu unue aperis Esperante kaj angle en The British Esperantist (1915, №123, p. 51–55), poste en Esperanto (1915, №4, p. 42-43 kun iom ŝanĝita subtitolo (“Alvoko al diplomatio. Letero de doktoro L. L. [...]
10 Decembro 2014 de AlKo
La Esperanto-movado festas hodiaŭ la 60an datrevenon de ĝia unua oficiala agnosko kadre de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. La 10an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko per oficiala rezolucio notis la kontribuojn de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj [...]