Arkivo por la etikedo 'eksteraj rilatoj'

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj […]

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2019

Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo kaŭzita de la rezisto de multaj membraj ŝtatoj al ĝustatempa kaj plena pagado de siaj porcioj de […]

La dua LingvaFest’ en Slovakio

Vere granda, sukcesa, bunta aranĝo, dediĉita al lingvoj kaj kulturoj – tia estas lingva festivalo “LingvaFest’”, kiu okazis la 26-27an de septembro en Bratislavo, Slovakio. Ĝi allogis ĉirkaŭ 2500 partoprenantojn, okazis entute 107 programeroj, prezentiĝis 30 ekspoziciantoj. Kaj grava informo: ĝi estas organizita de Esperantistoj!

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9a de aŭgusto 2019.

Deklaro de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj

La 20an de junio ĉiujare, Unuiĝintaj Nacioj markas la Mondan Tagon de Rifuĝintoj. Laŭ la Pakto de UN pri Rifuĝintoj, de 1951, rifuĝinto estas iu, kiu fuĝis el sia lando pro “bone fundamentita timo pri persekutado pro sia raso, religio, nacieco, membreco en specifa socia grupo aŭ politika opinio”. Inter la multaj faktoroj devigantaj homojn […]

Esperanto proponita kiel “Nemateria kultura heredaĵo” ankaŭ en Slovakio

La 29an de marto 2019 SKEF (Slovakia Esperanto-Federacio) sendis oficialan proponon al la Nacia instituto (apartenanta al la Ministerio de kulturo) por enskribi Esperanton en la Slovakia listo de la nemateria kultura heredaĵo. La titolo de la propono estas: “Jazyk esperanto – nositeľ slovenskej a esperantskej kultúry” (La lingvo esperanto – portanto de la slovaka […]

Subtenu TEJOn ĉe Junulara Forumo de UN

Komence de aprilo ekos en Novjorko la 8a Junulara Forumo de EKOSOK ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN). Dum kvar jaroj TEJO aktive partoprenas en ĝi kaj kontribuas en la rilatoj kun UN kaj en la gvidado de IKRJO-kunordigorganto por regionkontinentaj junularaj platformoj kaj por tutmondaj junularaj organizaĵoj. Ĉi-jare TEJO ne nur partoprenos en la forumo, sed […]

Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bangla, kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de la momento.

UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro

La oficejo de UEA en Novjorko troviĝas vidalvide de la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉe la adreso 777 United Nations Plaza. De multaj jaroj, do, tiu cifero havas apartan signifon, kiel simbolo de la longadaŭra kunlaboro inter la ĉefa monda asocio de esperantistoj kaj la ĉefa monda organizo de la ŝtatoj.

Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET

Vilno: Povilas Jegorovas kaj Vytenis Andriukaitis La 29an de oktobro 2018 membro de Eŭropa Komisiono (Eŭrokomisaro) Vytenis Andriukaitis en la reprezentejo de Eŭropa komisiono en Vilno akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Krom kelkaj aliaj aferoj de la Esperanto-movado estis priparolitaj la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj la 6-14-an de julio 2019 en […]

La Organiza Komitato de BET-55 definitiviĝis

Panevėžys: Dekanino Daiva Žostautienė, prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kaj la prezidantino de la Esperanto-klubo “Revo” Vida Kulikauskienė post la subskribo de la kontrakto pri kunlaboro. La 15an de novembro la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon Panevėžys por solvi kelkajn organizajn aferojn pri la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55). Li kaj […]

Deklaro de UEA okaze de la Monda Turisma Tago

La 27a de septembro estis deklarita Monda Turisma Tago de UN – tago en kiu ĉiujare oni observas la signifon de turismo kiel rimedo por renkontigi homojn trans regionaj kaj landaj limoj kaj kultivi en ili spiriton de reciproka respekto. La 102a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, en julio 2017, aparte emfazis la Internacian […]

Salutmesaĝo de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktorino de Unesko

Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio. Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.

Mesaĝo de UEA al UN pri la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago

Estas feliĉa koincido, ke la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago okazas ene de kelkaj tagoj unu de la alia. Proponita al Unuiĝintaj Nacioj fare de Paragvajo en 1958, la Internacia Tago de Amikeco de UN (30 julio) festas la plej homan el ĉiuj ligoj – personaj kaj kolektivaj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas […]

UEA elektiĝis en gvidan neregistaran grupon ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de neregistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO (pron. “kongo”).

BET-55: Grava renkontiĝo en Panevėžys

La 17an de aprilo la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas renkontiĝis kun la urbestro de Panevėžys, Rytis Mykolas Račkauskas. Estis priparolita la organizado de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj en 2019 en ĉi tiu nordlitovia urbo. Estis interkonsentitaj jenaj aferoj: 1. La urbo en sia buĝeto por 2019 planos financan helpon al […]

TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon en Strasburgo

La 1an kaj 2an de junio 2018 TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon (European Youth Event) en Strasburgo kun delegacio de preskaŭ 30 junaj esperantistoj.

Portu vian lumon kaj kredu: Povilas Jegorovas honorita

La kulturministrino Liana Ruokytė-Jonsson donas la honorsignon al Povilas Jegorovas La 14an de decembro en la historia Urbodomo de Vilno okazis solena ceremonio organizita de la Litovia ministerio de kulturo, en kiu la ministro de kulturo Liana Ruokytė-Jonsson enmanigis diversajn premiojn kaj honorigojn de la ministerio al 35 personoj. Inter ili tri personoj ricevis la […]

UEA intervenis ĉe UN en Ĝenevo

La 30an de novembro kaj la 1an de decembro 2017 kvar membroj (Nicole Margot, Stefano Keller, Cesco Reale kaj Adrian Tanner) de la Ĝeneva teamo de UEA-reprezentantoj ĉe UN partoprenis la dekan sesion de la Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj.

Ĉu pli gravas la dua aŭ la unua kongresa parolado de Zamenhof? Pri Itala Esperanto-Federacio kaj la homaj rajtoj

Ĉiuj en la Esperanto-komunumo scias, ke en Bulonjo-ĉe-Maro renkontiĝis “ne angloj kun francoj … sed homoj kun homoj” kaj ankaŭ ke tra la kongresa salono flugis misteraj fantomoj, kiujn ne eblis vidi per la okuloj sed nur per la koroj. Alivorte la parolado de Zamenhof en la unua Universala Kongreso de Esperanto estas tre konata. […]