Arkivo por la etikedo 'Ekspozicio'

Esperanto en konferenco pri socia historio

Inter la 30a de marto kaj la 2a de aprilo okazis en Valencio (Hispanio) la Eŭropa Konferenco pri Socia Historio (ESSHC). Ĝi estas kongreso de esploristoj en tiu areo, kiu disvolviĝas ĉiun duan jaron sub la organizado de la Internacia Instituto pri Socia Historio bazita en Amsterdamo https://socialhistory.org/ Unu el la paneloj (= podiaj diskutoj) [...]

Datrevenoj en Svitavy

La 27–29an de septembro ĉeĥaj esperantistoj festis la kvinan datrevenon de la Esperanto-muzeo en Svitavy kaj la 80an datrevenon de la loka Esperanto-klubo. Vendrede la studenta teatro DOMA prezentis la teatraĵon R.U.R., aŭ Terura sonĝo pri robotoj laŭ Karel Čapek, kiun ili ludis ankaŭ en Rejkjaviko, kaj la slovako Ján Vajs prelegis pri ekspedicio al [...]

Monda Pupekspozicio 2013

Kun la rekorda nombro de 15 mil vizitantoj la 6an de oktobro finiĝis la 3a Monda Pupekspozicio en la japana urbeto Higashikagawa. Al ĝia sukceso kontribuis 20 mencioj en japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj 30 informoj en ĵurnaloj, televido kaj radio eksterlande.

La Senata ekspozicio ekfunkciis en Gdynia

La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio “125 jaroj de la lingvo Esperanto”, kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando en Varsovio, kaj poste en Malborko, Nowy Staw kaj Tczew. La malfermon de la ekspozicio honoris per sia ĉeesto senatano prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt kaj direktoroj de la [...]

Ruslanda akvopuriga teknologio promociita en Ĉinio per Esperanto

En IKEF-China 2012 – la 6a Jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj – okazinta ekde la 29a de oktobro ĝis la 2a de novembro 2012 en Ĉangŝa – oni aŭdis pri nova sukceso en la kampo de Esperanto-komerco. Helpe de la Internacia Lingvo reprezentantoj de la kompanio TjumenNIIgiprogaz (subfirmao de la konzerno Gazprom) partoprenis la ekspozicion “Water [...]

Esperanto en la Pollanda Senato

La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.

Inter utopio kaj realo: Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko

Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer (1831–1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo Inter utopio kaj realo. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: [...]

Esperanto 125: Ekspozicio en Vilno

Ampleksa ekspozicio dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj iniciatita de Litoviaj ĵurnalistoj-esperantistoj, ekfunkciis en la vasta vestiblo de la prestiĝa biblioteko de la Litovia Scienca Akademio.

E@I-projektoj prezentitaj en Bratislavo

Jam la 19an fojon okazis en Bratislavo (Slovakio) la plej granda Slovakia librofoiro Biblioteko, kunigita kun la ekspozicio Pedagogio. Apud diversaj librovendejoj, edukaj institucioj kaj didaktikaj helpiloj en la foiro prezentiĝis ankaŭ Edukado@Interreto (E@I). Dum kvar tagoj, ekde la 3a ĝis la 6a de novembro 2011, deĵoris ĉe la stando slovakaj esperantistoj, kiuj informis pri [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.