La Balta Ondo » ekskurso

BET-52: La ekskursa programo
En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, estos proponitaj tri ekskursoj: du duontagaj kaj unu tuttaga.

Ŝipekskurso de Birštonas ĝis Kaŭno (duontaga)

La ŝipekskurso komenciĝos en Birštonas, kaj post kvar horoj vi atingos la urbon Kaŭno (Litove: Kaunas). Dum la ŝipado vi ĝuos pitoreskajn pejzaĝojn de Nemano (Litove: Nemunas) kaj la “artefaritan maron” de Kaŭno. Al Birštonas vi revenos per buso.

Gustumado de litova mieltrinkaĵo (duontaga)

Vi veturos al la malgranda urbeto Stakliškės, kie oni produktas la tradician litovan medon “Midus”. Dum la ekskurso vi vizitos muzeon de medo, ekscios la historion de la deveno de “Midus” kaj la historion de la produktado. Post la vizito de la muzeo vin atendos gustumado de “Midus”.

Bienpalacoj de la etnografia regiono Sūduva (tuttaga)

Dum la tuttaga ekskurso vi vizitos la plej belajn bienpalacojn de la etnografia regiono Sūduva. Komence de la ekskurso vi haltos ĉe la preĝejo de Zapyškis apud Nemano. La preĝejo estis konstruita en la 16a jarcento laŭ malfrua gotika stilo.

Poste vi vojaĝos apud Nemano kaj grimpos sur la kastelmonton de Altoniškis, de kiu malfermiĝas pitoreska pejzaĝo al la valo de Nemano.

La bienpalaco de Gelgaudiškis estis konstruita laŭ la klasika stilo komence de la 19a jarcento. Nuntempe la palaco estas riparita. La palacon ĉirkaŭas malnova parko, kiu estas unu el plej grandaj en Litovio. Dum la vizitado de la palaco vin atendos teatra ekskurso kun nobeloj, ĉasistoj kaj servutuloj de tiu epoko.

En Sudargas ĉe Nemano troviĝas la plej impresa loko de la regiono – kvin kastelmontoj, kiuj memorigas batalojn inter litovoj kaj kruckavaliroj. Ĉi tie estis starigita kastelo de duko Sudargas. La kastelon kruckavaliroj forbruligis en 1317.

La bienpalacon de Zypliai fondis en la 19 jarcento Jonas Bortkovskis, nobelo el la gubernio de Polock. Nun la palaco estas la plej vizitata kultura objekto en la distrikto de Šakiai. La centra palaco estas riparita. En 2012 ĉi tie estis fondita artgalerio kaj muzeo de la etnografia regiono de Zanavykai.

La bienpalaco de Paežeriai, situanta ĉe lago, estas unu el plej bonaj konserviĝintaj en Litovio. Hodiaŭ en la palaco troviĝas kultura centro de la regiono Sūduva kaj la muzeo de la distrikto de Vilkaviškis. En la centro de la bienpalaca ensemblo troviĝas eleganta duetaĝa palaco, kiu estis konstruita en la fino de la 18a jarcento laŭ projekto de Martynas Knakfusas.

La tagmanĝo okazos en la urbo Marijampolė. Post la tagmanĝo okazos mallonga ekskurso tra la urbo. Vi vizitos malgrandan bazilikon de sankta ĉefanĝelo Mikaelo, monaĥejon, fervojan stacidomon, kaj la tombon de gvardia kapitano Andrej Armand. En 1944 li estis vundita dum batalo proksime de Vilkaviškis kaj mortis en hospitalo de Marijampolė. Kelkaj rakontas, ke li estas filo de Inessa Armand kaj Vladimir Lenin (kvankam Lenin kaj Armand konatiĝis en 1909, sed Andrej Armand naskiĝis en 1903).

Antanas Visockas

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/12/bet-22/

BET-49: La tuttaga ekskurso
La partoprenantoj de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio. La itinero de la ekskurso estas jena: Utena – Sudeikiai – Zarasai – Stelmužė – Rokiškis – Leliūnai – Utena.

Sudeikiai estas urbeto ĉe la belega lago Alaušas. Ni vizitos la artan galerion de Sudeikiai. En ĝi ĉiujare okazas tre popularaj renkontiĝoj de pentristoj, kies verkoj estas ekspoziciataj en la arta galerio. Sekvos ekspozicio de bierfarado kaj gustumado de bieroj. Poste per floso ni navigos al insulo de la lago Alaušas. kie oni regalos nin per fiŝsupo de fiŝoj el ĉi tiu lago.

Zarasai estas distrikta centro, ĉ. 50 km de Utena. Ĝin ĉirkaŭas lagoj. En 2011 tie estis inaŭgurita rado de ĉirkaŭrigardo – unika konstruaĵo en Litovio. Promenante laŭ ĉi tiu rado, kiu estas 34 metrojn larĝa kaj 17 metrojn alta, eblas vidi panoramon de la lago Zarasai. En la akvomuelejo Šlyninka – pli ol 300-jara unika konstruaĵo – eblos gustumi ĵus bakitan panon. En la vilaĝo Kvintiškiai ĉe la lago Ilgis estas loko de apero de Sankta Maria.

La kverko de Stelmužė estas la plej malnova kaj la plej dika kverko en Litovio, ĝi ankaŭ estas unu el la plej malnovaj kverkoj en Eŭropo. Oni opinias, ke ĝi aĝas pli ol 1500 jarojn. Apude estas unika sonorilejo kaj preĝejo, kiuj estas konstruitaj nur per hakiloj. La preĝejo ankaŭ famas pro siaj barokstilaj ornamaĵoj.

La ĉefa vidindaĵo de la disktrikta centro Rokiškis estas la novgotika preĝejo de S-ta Mateo. Ĝia interno estas plena de artaj valoraĵoj. Ni vizitos ankaŭ palacon de klasika bieno, en kiu lokiĝas landesplora muzeo de Rokiškis kaj ekspozicio de la lignoskulptisto Lionginas Šepka.

La urbeto Leliūnai estas fama pro la plej alta preĝejo en la distrikto de Utena. Ni vizitos la muzeon de ceramiko kaj tie ekscios ne nur la historion de ceramiko kaj ties misterojn, sed ankaŭ povos eksidi ĉe speciala malnova ilo kaj fari la unuan poton en sia vivo.

Krom la tuttaga ekskurso dum BET-49 okazos duontaga ekskurso en la fama bierfarejo Utenos alus kaj en aliaj vidindaĵoj de la urbo Utena.

Antanas Visockas

Legu pli pri BET-49, pri la urbo Utena, pri la ekskurso en la bierfarejo Utenos alus, kaj pri la prelegociklo de Petras Čeliauskas.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/03/bet

BET-49: Ekskurso en bierfarejo
La akcia kompanio Utenos alus aĝas 36 jarojn. La urbo Utena estis elektita pro la tre taŭga akvo por fari bieron. La tuta ekiparo kaj teknologio de bierfarado estis importita el Ĉeĥio. La unuan bieron Žigulinis ĝi produktis la 14an de januaro 1977. Nuntempe Utenos alus estas la plej granda kaj la plej moderna bierfarejo en la Baltiaj landoj. Ĝi membras en Carlsberg Group.

Nun Utenos alus produktas 132 milionojn da litroj de biero kaj 28 milionojn da litroj de diversaj senalkoholaj trinkaĵoj dumjare. La biero el Utena estas eksportata al 20 landoj. La biero de Utenos alus havas bonegan guston, estas tre altkvalita; la kompanio sekvas kaj atentas novaĵojn de bierfarado. Ĝi havas multajn internaciajn gajnojn en diversaj konkursoj.

Partoprenantoj de BET-49, kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, dum ekskurso konatiĝos kun materialo por fari bieron, vizitos fakojn de bierfarado, fermentado kaj disverŝado, kaj per propraj okuloj vidos, kiel naskiĝas la biero de Utena. Ili pli multe ekscios pri la historio de la bierfarejo Utenos alus, pri la unua biero kaj pri la evoluo de bierfarado ĝis hodiaŭ. En la muzeo de la bierfarejo eblos vidi distrajn reklamojn de Utenos alus, ekscii pri iniciato de la kompanio “Liberon al Johanfesto”, danke al kiu la 24an de junio estis proklamita nelabora festotago en Litovio. En la muzeo oni ekscios ankaŭ pri ĉarma rekordo en Litovio, kiam okaze de prezento de bierspeco Utenos Dark en la placo de la katedralo en Vilno al la ĉielo ekflugis centoj da lumantaj lanternoj; oni povos ludi interaktivajn ludojn.

En BET estos organizataj duontagaj ekskursoj en la bierfarejo – duhora ekskurso sen gustumado de biero. kaj trihora gustumado de kvin specoj de biero kaj akompanaj manĝetaĵoj.

Povilas Jegorovas

Legu pli pri BET-49 kaj pri la urbo Utena.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/03/utenos