Ekfunkciis la projekto EKPAROLU
Ni kun ĝojo informas, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU! Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi dek senpagajn parolsesiojn. Ni volonte akceptas pliajn geonklojn, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la genevojn. Tio estas bona okazo [...]














