Arkivo por la etikedo 'E@I'

SEP, la unua Esperanta kodum-maratono

Paralele kun la bone konata Somera Esperanto-Studado (SES) naskiĝis ĉi-jare ankaŭ SEP – Somera Esperanto-Programado. La unua Esperantuja kodummaratono SEP okazis ĉi-julie dum SES 2019 en Nitro.

Vortoj: nova ludo, kiu movigas kaj parkerigas vortojn

Ĵus aperis mova projekto de “Edukado@Interreto”; ĉi-foje temas pri interesa komputila ludo, kiu kombinas movojn (saltadon) kun praktikado de vortoj. Vortoj estas komputila ludo por Vindozo, Linukso, Makintoŝo. Ĝi estas ludo de reflekso, lingvoj kaj mojoseco. Per Vortoj (la nomo de la ludo estas en Esperanto) vi praktikos lingvojn kaj plicertiĝos pri literumado de la […]

Polyglot Gathering 2019 – la lastan fojon en Bratislavo

Ĉu vi emas lerni diversajn lingvojn? Ĉu vi emus iĝi aŭ jam estas plurlingvulo (poligloto)? Tiuokaze vi devus nepre partopreni la eventon “Plurlingvula Kunveno” (Angle: Polyglot gathering).

Poliglotoj konferencis en Slovenio

Dum la podia diskuto en Ljubljano (Foto: Peter Baláž) Renkontiĝoj de plurlingvemuloj (poliglotoj) iĝas pli kaj pli popularaj. La unua, kiu komencis la tradicion de ĉiujara renkontiĝo de homoj, kiuj ŝatas aŭ eĉ amas lerni diversajn lingvojn, estas Poliglota Konferenco (Polyglot Conference). Ĝin fondis kaj organizas du famaj poliglotoj: Richard Simcott kaj Alex Rawlings. La […]

Multlingva akcelilo – nova EU-projekto por instrui Esperanton al infanoj

Laborteamo de la projekto “Multlingva akcelilo” kunsidas en Bratislavo (Foto: Peter Baláž) Estas realigita duono de la projekto “Multlingva akcelilo” (angle: Multilingualism Accelerator), subtenata de la Eŭropa Unio pere de la programo “Erasmus+”. La projekto celas pretigi instru-materialojn por unuaŝtupaj bazlernejoj (de la unua ĝis la kvara lernojaro). La projekto eliras de la fama Zagreba […]

Scratch – programista platformo (ne nur) por infanoj

Ĉu programado povas esti amuza kaj alloga eĉ por infanoj? Fakte jes! Krome, eblas lerni ĝin eĉ en Esperanto! Pluraj talentitaj homoj de la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) demandis sin: “Kiel per amuza kaj luda formo instrui al infanoj (kaj ne nepre nur al ili, samo funkcios al plenkreskuloj) programadon?“ Sekve ekestis la […]

Aktuala problemo – sekstekstado kaj reta pornografio

La eŭropaj gepatroj konfesas, ke iliaj infanoj kontaktiĝas kun reta pornografio kaj sekstekstado. Sekureco en la interreto estas temo, kiun devas la gepatroj serioze ekpritrakti. La projekto IPUS, al kiu kontribuis ankaŭ la organizo Edukado@Interreto, koncentriĝas pri helpo al la gepatroj pri protektado de sana evoluo de la infanoj.

Nova retejo de E@I pri Zamenhof

La 14an de aprilo 2017 estis la centjara datreveno de la morto de L. Zamenhof. La centjara datreveno estas bona okazo por rememori ĉi tiun neordinaran homon, kiu havis interesan vivon kaj nekutiman filozofion. Por tio aperis la retejo zamenhof.info. Krome, la 26an de julio ni festos la 130-jariĝon de la apero de la unua […]

Slovakio invitas: 4. LingvaFest’ 2017

E@I delonge havis la ideon okazigi lingvan festivalon, kaj nun venis la momento realigi ĝin. Nun la karto turniĝos – pere de la okazigo de lingva festivalo ĝi povos prezenti siajn projektojn en propra aranĝo, sed eĉ pli grave – doni eblon prezentiĝi al aliaj. En la slovakia ĉefurbo Bratislavo (Ekonomia universitato) do okazos lla […]

Slovakio invitas: 3. Lingvopolitika konferenco

La konferenco kun la titolo “Lingvaj komunikado kaj kompetentoj en EU (Dungeblo, movebleco, kresko kaj situacio post Briteliro)” okazos la 21an de septembro en la Ekonomia universitato en Bratislavo. La celo estas daŭrigo kaj plua evoluigo de la diskutoj kaj rezultoj de la Nitra deklaro (http://www.ikso.net/dok/pre-media/nitra_deklaro_2016-7-29.pdf), kiu aperis kiel rezulto de la lingvopolitika konferenco, organizita […]

Slovakio invitas: 1. Polyglot Gathering

La jaro 2016 estis unika por la Slovakia Esperanto-movado, ĉefe pro la 101a Universala Kongreso de Esperanto. Ofte oni opinias la kongreson pinto de organiza laboro, kiun sekvas “velko”, ripozo, malaktiviĝo. Ne tiel okazis en Slovakio. La jaro 2017 estos por esperantistoj kaj lingvemuloj ne malpli interesa ol la antaŭa. Ĉefe danke al la agado […]

Nova retejo de E@I pri la Manifesto de Prago

Okaze de la Zamenhof-festo E@I lanĉis novan retejon, kies ĉefa celo estas prezenti diverslingve la enhavon de la Manifesto de Prago en vigla, moderna maniero. La paĝon http://manifesto.ikso.net realigis itala volontulo Edoardo Nannotti, enkadre de sia EVS (Eŭropa Volontula Servo) en E@I.

KAEST 2016 invitas

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) organizata ĉiun paran jaron, okazos ĉi-jare 17–20an de novembro en Modra (Slovakio). La ĉeftemo de KAEST 2016 estas “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”. La temo estas tre aktuala kaj trafa, ja E@I, kiu ĉeforganizas la konferencon, okupiĝas pri modernaj teknologioj ekde sia ekesto. Krome, […]

Cyberhelp atendas tradukantojn

Interreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo […]

KD Esperanto senpage havebla rete

Post la disko Esperanto elektronike, kiun E@I publikigis senpage rete omaĝe al sia dekjariĝo, venas nun plia senpaga elektronika eldonaĵo. En 2008 E@I publikigis kunlabore kun la urbo Bjalistoko KD-n kun simpla nomo Esperanto, kiu prezentas Esperanton al la ĝenerala publiko. La disko estis kreita dulingve: en la pola kaj en Esperanto. Ĝi estis eldonita […]

10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj

Antaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo […]

Retejo pri kiberia ĉikanado

Plia en la vico de edukaj multlingvaj projektoj, en kiuj E@I estas aktive envolvita traktas tre aktualan temon: kiberian ĉikanadon (angle: cyber bullying). La termino kiberia ĉikanado (ankaŭ: elektronika ĉikanado, e-ĉikanado, enreta ĉikanado) signifas intencan insultadon, minacojn, malkaŝadon de intimaj informoj aŭ ĝenadon de aliaj, uzante modernajn komunikilojn – dum konsiderinde longa tempo. Kiberia ĉikanado […]

En Vikipedio konkursas tradukantoj

Dum la tuta novembro 2015 okazas konkurso pri tradukado en la Esperanta Vikipedio. Organizas ĝin la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kun helpo de la internacia vikimedia movado kaj la Fondaĵo Vikimedio. Partoprenantoj ne nur pliriĉigos liberan sciaron en Esperanto sed ankaŭ konkursos pri valoraj premioj.

Drakoj, batalantaj sur via tablo

Al ludemuloj certe plaĉos nova projekto http://drakoj.ikso.net/, lanĉita de la organizaĵo E@I. Ĉi tiu retejo temas pri la rolludo Pathfinder, variaĵo de Dungeons & Dragons (foje nomata en Esperanto “Danĝerejoj kaj drakoj”). Ĝi enhavas ne nur detalajn regulojn de la ludo en Esperanto, sed ankaŭ Esperanto-angla-germanan terminaron, kiu enhavas ĉiujn vortojn, kiujn vi povas bezoni […]

Plurlingvula renkontiĝo en Berlino

La 1-4an de majo okazis en Berlino la Plurlingvula Renkontiĝo (Polyglot Gathering) – kvartaga aranĝo por ĉiaj lingvoŝatantoj. Al ĝi veturis du teamanoj de E@I: Peter Baláž (la kunordiganto) kaj Matthieu (mi). Pli ol 300 lingvemuloj el la tuta mondo kunvenis en hotelo en Berlino por praktiki lingvojn kaj paroli pri ili. Mi havis ŝancon […]