21 Majo 2013 de AlKo
Post la granda sukceso de la Unua Tutmonda Ekzamentago (la 9a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis aranĝi similan tagon la 8an de junio 2013. Ĝis la 15a de majo, la lasta tago de la aliĝeblo, anoncis sin 250 kandidatoj el 16 landoj. La sesioj disvolviĝos en 24 lokoj, inter ili en sep [...]
13 Aŭgusto 2012 de AlKo
La 29an de julio finiĝis ĉi-jara Somera Esperanto-Studado 2012. Ĝi tradicie okazis en Slovakio kaj organizis ĝin Edukado@Interreto kun helpo de siaj staĝantoj kaj de Slovakia Esperanta Junularo. Partoprenis rekorda nombro da homoj – 250 personoj de 23 landoj. Origine aliĝis per reto 292 personoj.
9 Julio 2012 de AlKo
La 9an de junio 2012 sukcese okazis la Tutmonda KER-ekzamensesio, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356 personoj. La Ondo pridemandis d-rinon Katalin Kováts, la iniciatinton kaj organizanton de ĉi tiu evento. Ĉu ĉio finiĝis bone, ĉu vi kontentas? La preparo kaj la ekzamentago finiĝis, sed la laboro daŭras. Nun okazas [...]
16 Majo 2012 de AlKo
La 9an de junio 2012 okazos eksperimentcela Tutmonda Skriba Ekzamensesio, kiun Katalin Kováts, en la nomo de la Ekzamenkomisiono de UEA, lanĉis kaj organizas tra la tuta mondo. Danke al vasta informado kaj kampanjo tra retlistoj kaj la paĝaro de www.edukado.net kolektiĝis nekredeble granda kvanto de kandidatoj. La eksterordinaran ekzamentagon, kiam en du etapoj, en [...]
5 Majo 2012 de AlKo
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p. La modernaj transportiloj kaj komunik-rimedoj ebligas al dekoj da milionoj da homoj senpere konatiĝi kun apartaĵoj kaj valoroj de kulturoj de aliaj popoloj. Ekde [...]
24 Septembro 2011 de AlKo
E@I havas oficejon Ekde la 1a de julio 2011 la societo E@I (Edukado@Interreto) havas sian oficejon! En la urbo Partizánske (kie la organizo estas ankaŭ oficiale registrita) ĝi ricevis lokon por sia unua fizika sidejo. Temas pri ĉambro de 60m², rekte en la urbocentro (la oficejo situas en t. n. “Domo de servoj”, tuj malantaŭ [...]