21 Novembro 2014 de AlKo
La 31an de oktobro 2014 la pollanda ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo Małgorzata Omilanowska subskribis dokumenton, laŭ kiu Esperanto estas enmetita en la Polan liston de nemateria kultura heredaĵo. Ĉi tiu enlistigo okazis danke al la intensa kunlaboro de EDE-PL (Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto) kun pollandaj parlamentanoj, pollandaj Esperanto-organizaĵoj, pola instituto de nacia kultura heredaĵo [...]
26 Marto 2013 de AlKo
La 25an de marto 2013 la vojevodo de Grandpolio Piotr Florek dekoris du anojn de la estraro de la Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto – la vicprezidanton d-ron Eŭgeno Macko kaj la sekretarion Stanislao Rynduch – per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando. La ordenojn al ili per sia dekreto la 6an de [...]
20 Oktobro 2012 de AlKo
La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.