Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld
Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, [...]














