27 Februaro 2014 de AlKo
Marius estis feliĉa kaj sana. Marius ne havis problemojn dum sia vivo kaj manĝis regule. Marius ankaŭ estis rava. Marius havis nur unu problemon: lia genaro estis maloportuna. Tial veterinaro pafis najlon en la kapon de Marius. Marius estis ĝirafo en la zoo de Kopenhago kaj akiris mondan famon danke al CNN kaj BBC, kiuj [...]
8 Aŭgusto 2011 de AlKo
La 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj. La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio [...]
1 Marto 2011 de AlKo
Parolu kun iu dano pri elstaraĵoj de alilandaj eminentuloj, kaj, kredeble, post nelonge li diros al vi, ke en Danlando ja regas la regularo de Jante kaj ke ili devas – ĉu vole aŭ nevole – “obei” al ĝi. Do ni preparu nin al la ĉi-jara kongreslanda mensostato.