La Balta Ondo » Daniel Luez

Daniel Luez forpasis
La 5an de novembro 2013 forpasis

Daniel Luez (1924–2013)

Daniel Luez [prononcu: Lüe] naskiĝis la 27an de decembro 1924 en la nord-francia urbeto Guise. Ĝis sia emeritiĝo en junio 1985 li instruis la germanan kaj la hispanan lingvojn en gimnazio. Ekde 1949 li loĝis en la urbo Laon.

Li lernis Esperanton en 1947 kaj de tiu tempo multe praktikis ĝin en la movado kaj literaturo. Post la konatiĝo kun Raymond Schwartz li partoprenis en lia Pariza kabaredo La Tri Koboldoj, por kiu li adaptis kelkajn popularajn francajn kanzonojn, kiujn li mem kantis tie kaj imitis francajn kanzonistojn.

En 1955 Luez fondis la Korespondan Servon Mondskalan kaj prizorgis ĝin dum kvin jaroj; poste UEA akceptis ĝin kiel sian oficialan korespondservon.

En 1981 li ricevis la unuan premion en la franclingva tradukkonkurso de UFE. Liaj originalaj kaj tradukaj verkoj aperis en Fonto, Franca Esperantisto, La Ondo de Esperanto kaj en aliaj gazetoj. En 1988–1992 li redaktis la revuon Fonto.

Libroforme aperis jenaj tradukoj de Daniel Luez: Angelo, tirano de Padovo (Hugo, 1986), “Sinjoro Jokasto” kaj aliaj noveloj (Maupassant, 1987), Mozaiko (Clelia, 2008) kaj kvin verkoj de Georges Simenon pri komisaro Maigret (ĉiuj ĉe la Ruslanda eldonejo Sezonoj: Maigret hezitas (1999), Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).

Ni funebras kaj kondolencas.

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Maigret hezitas, kies presita stoko estas delonge elĉerpita, estas senpage elŝutebla en nia kolekto de elektronikaj libroj.

Nova senpaga e-libro: Maigret hezitas
La franclingva verkisto Georges Simenon estas unu el la plej legataj verkistoj en la mondo. Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas.

La sukceso de ĉi tiu libro instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi kvar pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo: Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).

Ĉar la presita stoko de Maigret hezitas elĉerpiĝis antaŭ kelkaj jaroj, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) decidis donaci la libron al la esperantista legantaro en elektronika formo.

Maigret hezitas estas la dek-kvina eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la dek-unua ero en la serio Virtuala Biblioteko.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la prezentomanieroj (formatoj, dosierformoj) pdf kaj epub:

http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon al la eldonejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/07/maigret