Arkivo por la etikedo 'Dafydd ab Iago'
15 Marto 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Pro siaj financa kaj ekonomia krizoj Eŭropo dubas pri multaj siaj politikoj. Ankaŭ pri sia politiko kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Politikistoj pli kaj pli ne sukcesas montri la necesan volon por akcepti leĝojn bezonatajn. Nuntempe, nur ĝis 2030 Eŭropo havas devigajn celojn altigi la procentaĵon de renovigebla energio kaj malaltigi la ellasadon [...]
26 Januaro 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Dum jardekoj la eŭropa Komuna Agrikultura Politiko produktis laktolagojn. Hodiaŭ politikistoj pripensas reformadon de la plej kosta eŭropa politiko, kiu ankaŭ produktas novan tipon de laktofabrikoj kun miloj da bovinoj. Tie la bovinoj ne plu vidas la lumon de la tago kaj ne plu povas moviĝi. La NRO Kompato en Terkulturado komencis [...]
22 Decembro 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Se oni farus enketon, esperantistoj verŝajne estus inter la plej agademaj kaj apogemaj, kiam temas pri ekologiaj aferoj kaj haltigo de la klimata ŝanĝiĝo. Ne multaj inter ni malkonsentas, ke la homo ekde la komenco de la industriigo kaŭzas la ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero sur nia planedo ĉefe per uzado aŭ [...]
25 Novembro 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Pluraj organizaĵoj el Germanio, Svislando kaj Britio kontraŭas patentadon de genetike adaptitaj ĉimpanzoj. La patento kun la numero EP1456346 estis donita de la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO) en februaro 2012 al la usona kompanio Intrexon.
12 Novembro 2012 de AlKo
Vide el Eŭropo Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono. Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas [...]
5 Septembro 2012 de AlKo
Vide el Eŭropo Verŝajne Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) ne scias multon pri la lingvo Esperanto. Van Rompuy, ĉiam bonintenca, certe neniam intencas ofendi, sed ja faris. Somere, li, aŭ almenaŭ liaj parolad-aŭtoroj, substrekis la neceson eviti “artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon”.
8 Julio 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Daŭraj diskutoj pri la problemoj de la eŭro-zono grave efikas al la laboro kaj ambicioj de la Eŭropa Unio en aliaj kampoj. Dum longa tempo politikistoj en Bruselo fieris, prave aŭ neprave, pri sia laboro por la klimato. Nun pli kaj pli ŝajnas, ke ne plu eblas progresi sen ŝanĝi la decido-sistemon, [...]
20 Majo 2012 de AlKo
Vide el Bruselo En la junia kajero de La Ondo de Esperanto, nun presata en Pollando, aperis la artikolo Nova vento en Bruselo de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko Vide el Bruselo, en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) [...]
24 Aprilo 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Kiom kostas demokratio? Tiu demando devus koncerni ĉiujn politikistojn en Bruselo. Bedaŭrinde, nur malmultaj vere konscias pri la ebleco kaj neceso tranĉi la kostojn. Tamen certa membro-ŝtato de la EU – Francio por mencii la nomon – jaron post jaro evitas, ke Eŭropa Unio decidu pri tre grava malŝparo de nia mono. [...]
25 Marto 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Proksimiĝas la tempo de la plebiscito en Skotlando pri la estonteco de la lando. Ĉu resti aŭ ne en Britio? Unu el la plej grandaj demandoj de la afero estas, ĉu la nova lando restos en Eŭropa Unio aŭ ne. Tamen Bruselo ne emas respondi al la demandoj eĉ, aŭ speciale, de [...]
28 Februaro 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Dum longa tempo eŭropanoj kutime miris vidante la dikecon de usonanoj. Por tiuj, kiuj vizitis Usonon ja tuj klariĝis, kial usonanoj tiom dikas. Ili simple tro manĝas kaj nemulte sportas aŭ moviĝas. Eĉ rapida inspekto en la fridujoj de usonanoj donas indikojn: ĉiuj pakaĵoj kaj dozoj estas multe tro grandaj. Dum la [...]
27 Januaro 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ komunumo. Esperantistiĝinte, pluraj el ni eĉ elektas novan nomon por uzo en la komunumo. Persone min, la internacia lingvo kaj agado en ties komunumo pensigis pri mia propra identeco kaj pri malegaleco de lingvoj, inkluzive de mia propra lingvo – la kimra. Sed ĉu tio [...]
19 Decembro 2011 de AlKo
Vide el Bruselo Eŭropa Unio (EU) foje ŝajnas miraklo. Eĉ en la mezo de la plej granda minaco al la unuiĝo de la plej diversaj Eŭropaj landoj, ĝi akceptas novan membron: Kroation. La pligrandiĝo de EU per Kroatio signifas ankaŭ la daŭrigon de la promeso farita al sud-orientaj Eŭropaj landoj – se ili akceptas demokration [...]
17 Novembro 2011 de AlKo
En novembro la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO) aŭdis alvokojn de internacia firmao Unilever kaj retiris patenton, antaŭe donitan al israela petanto por tomato. Tamen EPO ne akceptis definitivan decidon, sed plusendis la kazon al apel-instanco. La revokita patento EP 1211926 protektus semojn kaj tomatojn derivitajn tra tradicia kultivado. Esence, la israela eltrovanto kombinis tomatojn de [...]
27 Oktobro 2011 de AlKo
Tri jarojn post la komenco de la krizo kaj de la enorma ŝtata subvenciado al la financa sektoro, Belgio, Francio kaj Luksemburgio ripetis la saman eraron. Oni kalkulas, ke la belga ŝtato ŝuldiĝis je 4000 eŭroj po belgo por garantii la ŝuldojn de la banko Dexia.