Arkivo por la etikedo 'Cukanov'

La sepmiliarda terano naskiĝis en Kaliningrado

Hodiaŭ la loĝantaro de la Tero atingis la nombron 7.000.000.000. Laŭ la amaskomunikiloj la jubilea etulo enmondiĝis en Kaliningrado, la ĉefa urbo de la plej okcidenta Ruslanda regiono. Kuracistoj kaj observantoj de UN konstatis, ke Pjotr (= Petro) Nikolajev naskiĝis je 2 minutoj post la noktomezo la 31an de oktobro. La patrino kaj la bebo [...]

Nikolaj Cukanov, la kvina estro de la regiono

La Kaliningrada regiono estas unika ne nur geografie (ĝi ne havas komunan limon kun la “granda Ruslando” kaj estas ĉirkaŭata de la Eŭropa Unio), sed ankaŭ el la vidpunkto de la moderna regionpolitiko. Ankoraŭ neniu Kaliningrada regionestro sukcesis labori ĉi tie pli ol unu periodon.



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.