22 Majo 2016 de AlKo
Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon) Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ [...]
18 Januaro 2015 de AlKo
Kion povas skribi iu, kiu por la 31a fojo partoprenas la Internacian Festivalon (IF)? Relegante la pasintjaran artikolon, mi povus preskaŭ verki la samon por ĉi tiu numero de La Ondo. Krom tio, ke ŝanĝiĝis la loko, la prelegoj, la ekskursoj… sed nur malmulte la partoprenantoj kaj kontribuantoj, tute ne la ĉefa organizanto Hans-Dieter Platz [...]
20 Januaro 2014 de AlKo
Ĉu HDP (Hans-Dieter Platz) volis starigi specialan varbokampanjon por IF, kiam li anoncis, ke la 30a Internacia Festivalo estos la lasta? Nu, tio malvarbis kelkajn homojn, kiuj ne volis veni por celebri funebron, sed aliflanke, tio (re)venigis homojn, kiuj ja ne volis maltrafi la lastan okazon por IF-umi. Inter la 27a de decembro kaj la [...]
20 Januaro 2013 de AlKo
Kial vintre vojaĝi el Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Ruslando aŭ aliaj landoj de Eŭropo al la urbo Dortmund en la eksindustria regiono Ruhr? Kompreneble pro IF, la fama Internacia Festivalo, kiu okazis inter la 27a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013, majstre organizita de Hans-Dieter Platz, alivorte HDP. La 29a eldono – [...]
19 Januaro 2011 de AlKo
Altnivela renkontiĝo okazis dum la jarŝanĝaj tagoj en urbeto Nördlingen, ĉe rando de Bavario. Cento da partoprenantoj venis al la 27a Internacia Festivalo, kiun ekde la unua IF brile organizas Hans-Dieter Platz. La kleriga programo estis aparte elstara ĉi-foje, kun dek prelegoj enkadre de la 4a Internacia Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-sesio (eblis akiri diplomon), [...]