Arkivo por la etikedo 'Chuck Smith'

Sukcesa monkolekto por Amikumu

La 16a de novembro 2016 estas historia dato. 429 homoj finance subtenis la kampanjon por Amikumu per 26 mil 671 eŭroj. Ni tre dankas al la komunumo pro la subteno! Amikumu estos apo (= aplikaĵo), kiu helpas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ni bezonis monkolekti, ĉar estas komplike programi tian apon sen kapitalo. Ni bezonas [...]

Semajnfine okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado

La Gazetara Komuniko, kiu anoncis la 45an Malferman Tagon kaj la postan Seminarion pri informado ricevis plurajn pozitivajn reeĥojn. La 45a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: post enkonduko de Stefan MacGill prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj [...]

Amikumu: Nova revolucia aplikaĵo por esperantistoj

Du el la plej bone konataj esperantistoj de la interreta generacio – Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea, la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo – startigas novan Esperanto-telefonaplikaĵon (apo) Amikumu.

La 45a Malferma Tago en Roterdamo

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.

Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj

Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015 En la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? [...]

Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.