La Balta Ondo » Cesco Reale

Esperanto sonis en la Ĝeneva oficejo de UN
Cesco Reale (dekstre) kaj Stefano Keller intervenas nome de UEA.

La 27–28-an de novembro okazis la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18an de decembro 1992. Kiel reprezentantoj de UEA, Cesco Reale kaj Stefano Keller alparolis la Forumon ĉe la tagordero pri malfacilaĵoj spertitaj en la praktikado de la rajtoj difinitaj en la Deklaracio.

Laŭ la regularo de UN en kunsido eblas paroli, krom en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN, ankaŭ en iu alia lingvo, kondiĉe ke tion akompanu interpretado en unu el la oficialaj lingvoj fare de la intervenantoj. Tia interveno okazis en la 2a Forumo en 2009, al kiu la ĉefreprezentanto de UEA Stefano Keller invitis reprezentantinon de la Svisa Federacio de Surduloj, kiu faris sian intervenon gestolingve, kun akompana voĉa interpretado al la franca.

La alparolo de UEA en la 5a Forumo okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo. UEA atentigis pri la daŭra lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ malpli priatentata kaj malaprobata ol alispecaj diskriminacioj menciitaj en la Deklaracio pri la Rajtoj de Minoritatoj. Dum postkunvena interparolado la sendependa fakulo de UN pri minoritatoj, s-ino Rita Izsák, gratulis pro la interveno de UEA kaj pozitive esprimiĝis pri Esperanto.

“Laŭ mia scio, tiu ĉi estis la unua esperantlingva interveno de UEA ĉe UN”, – supozas Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj.

Multaj intervenantoj de minoritatoj menciis lingvorajtajn problemojn. Reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj substrekis la neceson traduki la Deklaracion en laŭeble plej multe da lingvoj kaj disvastigi ĝin tutmonde.

La evento donis okazon al la komisiitoj de UEA rekontakti malnovajn konatojn el aliaj NRO-oj kaj ekhavi novajn kontaktojn. Okazis ankaŭ laborkunsido de la tuta kvinmembra teamo de UEA por pritrakti la ĝisnunan kaj plani la estontan agadon de UEA ĉe la Ĝeneva UN-sidejo.

Teksto kaj sonregistraĵo de la interveno de UEA: http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 483.