30 Januaro 2014 de AlKo
Tio estis longa procedo. Komence Paŝka kun la patrino iris sub pluvo jen tra falĉita kampo, jen laŭ arbaraj padoj, kie al liaj botoj gluiĝis flavaj folioj; li iris ĝis mateniĝo. Poste li ĉirkaŭ du horojn staris en malhela antaŭĉambro kaj atendis, kiam oni malriglos la pordon. En la antaŭĉambro estis ne tiel malvarme kaj [...]
6 Januaro 2013 de AlKo
Ivaĉjo Ĵukov, naŭjara knabo, sendita antaŭ tri monatoj por metilernado ĉe ŝuisto Alaĥin, dum la Kristnaska nokto ne kuŝiĝis por dormi. Ĝisatendinte, kiam la gemastroj kaj helplaboristoj foriris al la nokta diservo, li prenis el la mastra ŝranko boteleton kun inko, plumingon kun rustiĝinta plumo, kaj, metinte antaŭ si ĉifitan paperfolion, komencis skribi. Antaŭ ol [...]
1 Januaro 2013 de AlKo
Novjara rakonto Belegan kaj admirindan bildon prezentis la homaro en la unua tago de la nova jaro. Ĉiuj ĝojis, jubilis, gratulis unu la alian. En la aero sonis plej sinceraj kaj koraj bondeziroj. Ĉiuj estis feliĉaj kaj kontentaj. Nur la gubernia sekretario Komprenov estis malkontenta. En la novjara tagmezo li staris sur unu el la [...]
31 Decembro 2012 de AlKo
Novjara blagaĵo En la hejmo de Zakario Kuzmiĉ Djadeĉkin okazas vespera festo. Oni celebras la Novjaron kaj gratulas la mastrinon Melanja Tiĥonovna okaze de ŝia nomtago. Gastoj multas. La publiko estas respektinda, solida, sobra kaj pozitiva. Neniu kanajlo. La vizaĝoj montras admiron, agrablon kaj dignon. En la salono sur granda sofo sidas la loĝejmastro Gusev [...]