15 Aprilo 2014 de AlKo
La 7–9an de marto, iniciatate de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ), okazis en Svitavy (Ĉeĥio) nova junulara kunveno, kiu celis kunigi, plidiskuti kaj plibonigi la funkciadon de tri junularaj landaj asocioj el Pollando (PEJ), Ĉeĥio (ĈEJ) kaj Slovakio (SKEJ). Dum la planado la kunveno ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa [...]
24 Oktobro 2013 de AlKo
En la ĉeĥa urbo Kopřivnice Rudolf Zanáška (1907-1954) fondis esperantistan kaj skoltan movadojn. En 1950 li iniciatis inaŭguron de monumento omaĝe al Doktoro Esperanto en loka parko, sed poste la parko estis likvidita por liberigi la lokon al novaj domoj.
23 Oktobro 2013 de AlKo
La 27–29an de septembro ĉeĥaj esperantistoj festis la kvinan datrevenon de la Esperanto-muzeo en Svitavy kaj la 80an datrevenon de la loka Esperanto-klubo. Vendrede la studenta teatro DOMA prezentis la teatraĵon R.U.R., aŭ Terura sonĝo pri robotoj laŭ Karel Čapek, kiun ili ludis ankaŭ en Rejkjaviko, kaj la slovako Ján Vajs prelegis pri ekspedicio al [...]
16 Marto 2013 de AlKo
La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA). ĈEA en la daŭro de la jaro 2012a konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.
16 Oktobro 2012 de AlKo
Inter la 27a kaj la 30a de septembro 2012 kunvenis en la ĉeĥa urbo Břeclav (suda Moravio) esperantistoj aŭstraj, ĉeĥaj kaj slovakaj, por komune konferenci; kiel gastoj venis ankaŭ partoprenantoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj du eĉ el Brazilo, sume 98 personoj. Ĉar la 28a septembro estas en Ĉeĥio ŝtata festo (murdo de Sankta Venceslao), [...]
17 Aŭgusto 2012 de AlKo
Sur la kovrilpaĝo de la junia Ondo aperas la kvar membroj de la Ibera Grupo. Venis al ni Abel Montagut en 2008, kiam IEK (Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK) okazis en Slovenio, kaj Miguel Gutiérrez Aduriz ĉi-jare por IEK, kiu okazis de la 14a ĝis la 20a de julio 2012 en la ĉeĥa urbeto Svitavy.
23 Januaro 2012 de AlKo
La 20an de januaro 2012 en la Armea Hospitalo en Prago forpasis fama esperantlingva poetino Eli Urbanová (1922–2012) Ŝi naskiĝis la 8an de februaro 1922 en la ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj, post abiturientiĝo, en 1941 ŝi instruis muzikon en privata lernejo de Štefo Urban. En 1942 ili [...]
25 Novembro 2011 de AlKo
Ekde la 26a ĝis la 30a de oktobro 2011 en la ĉeĥa urbo Svitavy okazis seminario pri Vikipedio omaĝe al dekjara jubileo de ĝia Esperanto-versio. La ĉeforganizanto de la unua internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj estis Pavla Dvořáková (Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kun kontribuo de E@I.