ĈEA ricevis la premion Cigno 2013
La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA). ĈEA en la daŭro de la jaro 2012a konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.














