Arkivo por la etikedo 'Carlo Minnaja'

La Ondo de … Esperantologio

Antaŭ unu semajno, la unuan lundon de marto, aperis la tria ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio – sciencaj fakoj, esplorantaj, interalie, la lingvon Esperanto. En la komenco de la marta Ondo estas intervjuo kun la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta. Sekvas artikoloj de […]

Interesa kaj leginda kolekto

Interlingvo inter lingvoj. Prilingvaj eseoj / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin; Postparolo de Carlo Minnaja. Rotterdam: UEA, 2015. 272 p. Multaj esperantistoj interesiĝas pri lingvaj aferoj, speciale pri la analizo de esperanto bonaj studoj estas necesaj. La Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1976 spronas ankaŭ tiun agadon en sia branĉo “Eseo” (memore al Luigi Minnaja). […]

Pri la Laborplano de UEA

Vidpunkto En nia nova rubriko “Vidpunkto” pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolos konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la ideoj de la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado kaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA. Viaj reagoj estas bonvenaj. De jardekoj mi ne plu havas respondecojn en […]

Progresas la PEN-kajero pri la esperanta literaturo

Plej progresas la franclingva varianto de la informa broŝuro pri la esperanta literaturo, danke al la diligento de sen. Marie-France Conde Rey. Ŝi estas produktanta elegantan version de la enkondukaj ĉapitroj al la kvin periodoj de nia literaturo, el la fama, duoble premiita verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

La verko de Minnaja-Silfer duoble premiita

Je distanco de kelkaj tagoj dua premio por Historio de la esperanta literaturo (HEL): la komisiono konsistanta el s-roj István Ertl, Ulrich Lins, Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Pli frue la konferenco de OSIEK asignis la premion por la plej valora verko en 2015. Vere […]

Jubileo de Julio Baghy

Antaŭ 125 jaroj, la 13an de januaro 1891 en Szeged naskiĝis Gyula Baghy, kiu famiĝis en Esperantujo kiel Julio Baghy. Okaze de la jubileo de la hungara poeto ni rekomendas legi pri li la suban artikolon de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvar jaroj en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de […]

Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il. Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil […]

La verko de Żelazny nun ankaŭ en Esperanto

Żelazny, Walter. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. – Zwierzyniec: Ostoja, – 189 p. Kio estis Lazaro Ludoviko Zamenhof? Se oni guglas (serĉas per “google”) unu el la plurdekoj da skriboj de lia nomo, krom aliaj kelkaj pseŭdonimoj, oni trovas, ke li estis kuracisto, okulisto, lingvisto, […]

Nia trezoro: Umberto Eco

Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la […]

Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns

Nia trezoro Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) […]

Nia trezoro: Julio Baghy, homo homa

Nia trezoro La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj […]