Kvazaŭ ĉio el paralela universo
Steele, Trevor. Kvazaŭ ĉio dependus de mi: Romano. – Antverpeno: FEL, 2009. – 343 p. Kion mi legis? Eble biografion? La eldonejo anoncas, ke la “romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky”. Fama foto el la koncentrejo Esterwegen montras sur la kovrilpaĝo [1] memkontentan gvatiston kaj Ossietzky. Aŭ ĉu mi legis romanon? [...]














