Arkivo por la etikedo 'Bulgario'

La verda vivo de Papazov

Papazov, Dimitar. El mia verda vivo. Rememoroj de esperantista kaj socia aganto / Antaŭparolo de Detlev Blanke. – Berlino-Sofio: Dafna, 2013, 218 p., il. Kun atento kaj krajono mi komencis esplori la recenzatan verkon. Ĝuste esplori, ĉar la aŭtoro estas ne nur travivinto de la bulgariaj kaj alilandaj eventoj, sed li estas partoprenanto de la [...]

Nia trezoro: Georgi Dimitrov

La nomo de Georgi Dimitrov estas bone konata ne nur en Bulgario, sed en multaj eŭropaj landoj. Li estis unu el la bulgaraj politikistoj, kiuj post la Dua Mondmilito ludis gravan rolon en la politiko de la lando. Georgi Dimitrov naskiĝis la 18an de junio 1882 en vilaĝo Kovaĉevci, proksime al Sofio. Kiam li estis [...]

Belka Beleva forpasis

La 22an de decembro 2012 en Sofio pro apopleksio forpasis eminenta Esperanto-aktorino Belka Beleva. Ŝi naskiĝis la 29an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis la Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. [...]

AEPA-2012: Esperanto, ne nur babil-lingvo

En Karlovo-Sopot (Bulgario) 15–22 jun 2012 okazis la kvara internacia simpozio “Apliko de Esperanto en la profesia agado” (AEPA-2012). Ĝin kunorganizis Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), AIS-Bulgario, Internacia Universitato Karlovo, Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) kaj la Regiona Estraro de la Bulgaria Scienc-Teknika Asocio. La altaj protektantoj estis la urbestro de la komunumo Karlovo d-ro Emil Kabaivanov [...]

La Verko de la Jaro 2011

Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verko de la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verko de la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko [...]



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.