Arkivo por la etikedo 'Budapeŝto'

Prezentado de NDK en la ĉefurbo de Hungario

La 19an de julio en la 48a literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, estis prezentita Nia diligenta kolegaro (NDK) – kolekto de biografioj de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof ĝis nuntempuloj. La rakonton de la kunaŭtoroj de la libro, Ruslandaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, […]

Literatura kafejo en Budapeŝto kun la paro de Sezonoj

La 19an de julio, ges-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov gastos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, por prezenti sian lastan verkon: Nia diligenta kolegaro. Bonvenigos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Kiel kutime la literaturan kafejon aŭspicios Esperanta PEN-Centro.

Donaco por Kristnasko: Mesio de Händel en Esperanto

La oratorio Mesio de Friedrich Händel estis prezentita en Esperanto la 29an de marto en 1987 fare de la fama 100-membra neesperantista koruso de Centra Ensemblo de KISZ. La koncerto estis parto de la neesperantista projekto “Budapeŝta Printempa Festivalo”, kies direktoro Lengyel Márton estis esperantisto. La koncerto mem okazis en unu el la plej elegantaj […]

Ni lavis la barbon de Zamenhof… ankaŭ la memorŝtonon

En la jaro 1966a okazis la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto. Kadre de ĝi estis inaŭgurita la Esperanto-parko ĉe la piliero de la ponto Erzsébet, kiu eĉ estis trovebla dum longa tempo per tiu nomo sur la mapoj de la urbo. La tiama urbestro mem inaŭguris la parkon, kie estis trovebla ankaŭ Esperanto-fontano kun ĉ. […]