BibLO: 15 novaj brokantaĵoj
BibLO (la biblioteko de La Ondo) estas librokolekto de la redakcio de La Ondo de Esperanto (en Kaliningrado, Ruslando), kiu kreskas danke al la eldonaĵoj de Sezonoj, al recenzoekzempleroj de libroj, al donacoj, kaj ankaŭ danke al aĉetoj. Ĉi-vintre ni aĉetis en Roterdamo kaj en Berlino 15 malnovajn librojn. Kelkaj el ili estis en KEB [...]














