Arkivo por la etikedo 'Brian Moon'

Kvinpetalo: Esperanto-centro en vilaĝo

Katalin Kováts gvidas sian pedagogian Esperanto-staĝon en la ĝardeno de Kvinpetalo (Foto: Brian Moon) En centrokcidenta Francio, en agrabla vilaĝo Bouresse, 40 km sud-oriente de Poitiers, funkcias la Esperanta kulturcentro Kvinpetalo. Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

La 15a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken

Pupteatras Christoph Frank (Foto: Brian Moon) Post unu jaro ni denove renkontiĝis en Saarbrücken por kune festi la Novjaran Renkontiĝon en gaja kaj amika etoso. La evento estas organizata de la asocio EsperantoLand. La ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven kun pluraj helpantoj pretigis interesan jarfinan semajnon. Pri la programo zorgis Betti Maul, pri la tekniko okupiĝis Pjotr […]

Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo

Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon) Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ […]

UK-100: Kongresanoj piligrimis al Bulonjo

Kvankam ekstere rekonstruita, la interno de la urba teatro de Bulonjo-ĉe-Maro certe aspektas nun, cent dek jarojn poste, kiel en la historia tago en 1905, kiam Zamenhof festparolis por la partoprenantoj de la Unua Kongreso de Esperanto. Ses aŭtobusplenoj da kongresanoj pilgimis al la apudmara urbo por solene omaĝi al tiu unika evento. Sur la […]

La 29a Internacia Festivalo

Kial vintre vojaĝi el Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Ruslando aŭ aliaj landoj de Eŭropo al la urbo Dortmund en la eksindustria regiono Ruhr? Kompreneble pro IF, la fama Internacia Festivalo, kiu okazis inter la 27a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013, majstre organizita de Hans-Dieter Platz, alivorte HDP. La 29a eldono – […]