La Balta Ondo » Brazilo

IJK en varma vintro
Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank’ al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia lito en studenta hejmo, atendante senpacience.

Finfine realiĝis mia granda revo! Fortalezen mi alvenis du tagojn antaŭ la komenco de la kongreso, mi havis do sufiĉe da tempo por esplori la kongresejon kaj ekkoni LKKanojn, helpante pri lastaj prepariĝoj. Miaj unuaj tagoj en Brazilo ne estis facilaj precipe por mia korpo: alkutimiĝo al la varmega vetero kaj vento daŭris tri tagojn, post kiuj mi jam povis plene ĝui la etoson de IJK, malgraŭ tio ke mi ĝis nun miregas kiel eblas vivi en tiom varmega klimato.

Partoprenis 116 esperantistoj el 22 landoj, inter kiuj mi tuj trovis miajn amikojn el Eŭropo kaj Brazilo; pri kelkaj aliaj mi jam aŭdis aŭ retbabilis kun ili pere de Whatsup-grupo, fondita kiel eksperimento antaŭ IJK; kun aliaj mi rapide amikiĝis, kaj post unuaj tagoj mi jam sentis min kvazaŭ mi revenus al kutima kongresa amikaro. Kiel gajnintino de la TEJO-konkurso “Partoprenu IJKn” mi ne nur amuziĝis dum la kongreso, sed ankaŭ diligente laboris, interalie, partoprenante TEJO-kunsidojn kaj prizorgante propran matenan programeron: novulan programon. Kaj ĝuste tiu tasko estis por mi unue plej streĉiga, ĉar mi neniam antaŭe organizis nek eĉ partoprenis novulan programon. Sed rapide evidentiĝis, ke partoprenantoj bonvenigis min kun entuziasmo kaj ege ĝuis komunajn matenajn ludojn, kiujn mi gvidis. Surprizis min ankaŭ organizantoj, kiuj de tempo al tempo aliĝis al ludoj kun ni, kio estis por mi plej bela premio pro la preparado de la programero.

La programo estis plena je interesaj momentoj: memorinda programero pri Meksiko, sukcesa AMO-sesio, inspira prelego pri ekonomia kreskado, kurso de ĉina te-kulturo, bunta scienca programo… Aparte menciindas Kulturlingva Festivalo, kiu okazis la unuan tagon ĉe la ĉarma urboplaco en Fortalezo. Tiu ĉi tago estis por mi iom freneza – ne nur mi prizorgis la polan budon sed ankaŭ helpis dum intervjuo en fortaleza radio! Ĝi estis por mi emociiga travivaĵo, kvankam mi nur rolis eksterlandan esperantistinon el la lando de Zamenhof. La festivalon plivigligis koncertoj de Esperantaj muzikistoj kaj strata teatraĵo en la portugala lingvo, kiun mi tute ne komprenis tamen pro la granda talento kaj peno de la artistoj mi ĝuis.

Tamen la ĉarmon de la IJK kreis por mi ne la programo, sed precipe novaj amikoj kaj la urbo – tute alia ol tiuj konataj al mi. Sunaj tagoj kaj temperaturo, kiun mi timetis antaŭ la alveno, ne estis tiom teruraj por malvarmema eŭropanino; ni ĝuis naĝadon en la oceano kaj en la naĝejo meze de la brazila vintro – afero malfacile imagebla por mi antaŭe!(Verŝajne mi estas nun konata inter brazilaj esperantistoj kiel la pola knabino kiu senĉese plendis pri varmo kaj miris pri freneza grandeco de papilioj). Kio do restos plej longe en mia kapo kiel la esenco de la brazila IJK? Multaj miaj belaj memoraĵoj rilatas al apartaj homoj kaj precipe al la etoso de vesperaj programeroj, el kiuj ĉiu estis aparte ĉarma por mi. Kortuŝaj momentoj en la gufuja “ĉambro de poetoj”, komuna dancado dum koncertoj de la lokaj grupoj Damas Cortejam, Ore Acana kaj de nia Esperanta Supernova, rido de miaj novaj amikoj, dormado en hamako kaj varmeco de tiu lando daŭre mistera por mi – nepriskribeblaj momentoj, kiuj igis tiun kongreson vere IJK de la IJKj, mi certas ke ne nur por mi!

Romualda Jeziorowska

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/08/ijk-2/

Brazilaj samideanoj spionataj
Studo de Francisco Stefano Wechsler

Antaŭ 50 jaroj, la 31an de marto 1964, ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Rezultis instalo de diktatoreca reĝimo, dum kiu la respublikaj prezidentoj estis ĉiam militistoj. Tia ĉi stato daŭris ĝis 1985, kiam denove enposteniĝis civila prezidanto.

Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado kaj persekutado de maldekstremaj individuoj kaj organizoj. La reĝimo instalis vastan reton por informkolektado, eĉ ene de poŝtoficejoj kaj universitatoj.

Ekde 1966 malkvieto kreskis, ĉefe ene de sindikatoj kaj studentaj organizoj. Dum 1967 kaj 1968 okazis pluraj strikoj de laboristoj. La malkvieto kulminis dum 1968, kaj, sekve de pluraj manifestacioj, serio da dekretoj en la fino de tiu jaro liveris al la policorganoj eksterordinaran povon por aresti kaj pridemandi suspektatojn, sen sciigo al familianoj, amikoj aŭ advokatoj. Sindikatoj kaj studentaj organizoj estis subpremitaj.

Polica torturo – kiu sendube jam ekzistis eĉ antaŭ 1964 – povis prosperi senpune.

Aparte suspektindaj por la reĝimo estis laboristaj kaj ĉiaspecaj junularaj organizoj. Post 1968 maleblis al lernejanoj kaj studentoj organizi ajnan kunvenon aŭ kunsidon sen skriba permeso. Eĉ por alglui afiŝon en edukaj institucioj, ĉu registaraj, ĉu privataj, necesis tia permeso. Policaj spionoj ofte enfiltriĝis en junularajn organizojn por pli precize raporti al aŭtoritatoj pri neleĝa aktivado, ligoj kun la komunista movado kaj partopreno de komunistaj agitantoj.

Rezulte de la dekretoj de 1968 la plej radikalaj maldekstruloj decidis batali kontraŭ la reĝimo per armiloj. Estis uzataj perfortaj metodoj, ekzemple: priraboj de bankagentejoj, ostaĝigo de alilandaj ambasadoroj, kampara gerilo, mortpuno de denuncintoj ktp.

La registaro tuj reagis arestante, torturante kaj mortigante gerilanojn. En la fino de 1974 la gerila movado ne plu ekzistis. Tamen arestado kaj torturado daŭris ĝis 1977, kiam sankciiĝis leĝo pri ĝenerala amnestio, kiu koncernas kaj arestintojn kaj arestitojn. Polica persekutado de maldekstruloj plu okazis ĝis 1985.

Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) fondiĝis en 1968, proksimume kvin monatojn antaŭ la fifamaj dekretoj. Ĝis 1970 BEJO-anoj ĝuis relativan liberecon kaj ne estis ĝenataj de policanoj. Sed jam tiam ni jen kaj jen suspektis, ke spionado pri la brazila esperantista movado ja okazas.

Ekzemple, en 1967 aŭ 1968 mi prelegis ĉe la Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) pri kibucoj, kaj dum la prezento mi uzis kelkfoje la vorton komunismo – ne laŭ la marksisma-leninisma senco, sed koncerne la komunan posedadon okazantan en tiaj bienoj. Post la prelego s-ano José de Arruda Leme Jr. avertis min konfidence, ke ne prudentas uzi tiun vorton, precipe en la ĉeesto de unu homo, kiu venis spioni pri KKE.

Alia ekzemplo: iam dum la militista reĝimo, aperis ĉe Esperanto-kurso en la brazila nordoriento strangaj lernantoj, kiuj klopodis malstimuli la ceterajn daŭrigi la kurson.

En 1970 anoj de BEJO estis alvokitaj al policejo, supozeble pro maldekstrisma agitado dum kunvenoj. Post tiu okazaĵo multaj anoj retiriĝis, BEJO velkis kaj “ekdormis”. Ĝi “revekiĝis” (fakte refondiĝis) nur en 1975.

En 1994 la registaro de la ŝtato San-Paŭlo disponebligis ĉe la San-Paŭla Publika Arĥivejo dokumentojn el la antaŭa Departemento pri Politika kaj Socia Ordo (DEOPS en la portugala). En la komenco de 2013 pliaj dokumentoj el ĉi tiu Departemento estis aldonitaj al la kolekto. Bedaŭrinde, nur parto de la kolekto estas ciferecigita.

Ĝis nun eblis trovi en la dosieroj de DEOPS du dokumentojn, kiuj koncernas la brazilan esperantistan movadon. La unua estas listo de abonantoj aŭ ricevantoj de la revuo El Popola Ĉinio por 1970 kun la respektivaj poŝtadresoj. Ĝia tiama enhavo limiĝis preskaŭ nur al propagando pri la regado de prezidanto Maŭ Zedong, la milita rezistado de Norda Vjetnamujo ktp. Ne ĉiuj abonantoj de la revuo simpatiis kun ĝia politika linio, sed ili legis ĝin pro ĝia alta kvalito laŭ grafika aranĝo kaj lingvaĵo. Notindas en la listo unu institucio: KKE.

Eble tiaspeca listo ŝokos pli junajn esperantistojn, sed probable ĝi ne surprizos tiamulojn. Ni ĉiuj sciis, aŭ almenaŭ suspektis, ke korespondado kun komunismaj landoj estas spionata. Pro la paranoja etoso, ĉiu ricevanto aŭ sendanto de tiaj korespondaĵoj estis suspektinda en la okuloj de la registaro. Trafe ilustras la etoson malagrablaĵo okazinta al la tiama sekretariino de KKE, Juraci Coelho. Unu el la anoj de la Esperantista Junularo de Rio, Pedro Ferreira Cavalcanti, transloĝiĝis al Moskvo, kie li povis senpage studi juron ĉe la universitato Patrice Lumumba. El Moskvo li sendis Kristnaskan mesaĝon al ŝi, kaj pro tio ŝi estis alvokita al policejo, por klarigi la aferon kaj pruvi sian senkulpecon.

La dua dokumento temas pri denunco kontraŭ BEJO, supozeble farita de BEJO-ano en la jaro 1970. La dokumento tekstas jene:

1. Kelkaj anoj de Brazila Esperantista Junularo maltrankvilas pri signoj, ke la Internacia Komunista Movado uzas ĉi tiun organizon kiel rimedon por disvastigi marksisman-leninisman propagandon.

2. Unu el tiuj esperantistoj sin turnis al la sekurecorganoj de tiu ŝtato, kaj deklaris la jenon:

a. Brazila Esperantista Junularo celas kultivi la universalan lingvon, uzante ĝin por prosperigi la kunfratiĝon inter popoloj kaj diskonigi pacidealon per reciproka interkompreno;

b. la organizo korespondas kun similaj organizoj dissemitaj tra la mondo, per sidejo situanta en Eŭropo;

c. ekzistas signoj, ke komunistaj landoj, ĉefe Orienta Germanujo, uzas la Movadon por sendi propagandon pri sia reĝimo al alinaciaj homoj, kio jam okazis en oktobro de 1969, kiam la deklaranto ricevis esperantlingvan volumon, enhavantan elementojn de politika propagando pri tiu lando.

Tiu ĉi dokumento igas min fari tri demandojn:

1. El kiu(j) fakto(j) originis tiu denunco?

2. Ĉu efektive okazis denunco, aŭ ĉu ĝi estas nur fabrikaĵo?

3. Se efektive okazis denunco, kiu ĝin faris? La afero estas pli malsimpla, ol ĝi unuavide ŝajnas.

Alia membro de Esperantista Junularo de Rio, Gustavo Guimarães Barbosa, estante malkontenta pri la cenzura etoso, forvojaĝis de Rio al sia naskiĝurbo. Tie li kontaktis malnovajn amikojn, kiuj laboris sekrete por la komunista organizo Popola Revolucia Avangardo (VRP), celante perarmilan luktadon kontraŭ la reĝimo. Invitite aliĝi al la organizo, li tuj akceptis.

En aprilo 1970 la junulo venis Rion por kontakti anojn de VRP, kaj profitis la okazon por revidi siajn gepatrojn kaj amikojn. Li surprize vizitis s-anon kaj amikon Amarílio Hévia de Carvalho, kiu ne sciis pri lia partopreno en revolucia organizo. La sekvan tagon, Amarílio akompanis la junulon ĝis la ĉefa stacidomo, kie ambaŭ estis arestitaj, portitaj al kazerno de la armea polico, pridemanditaj kaj torturitaj. La torturado de lia amiko ĉesis pro manko de pruvoj kontraŭ li, kaj post naŭ tagoj li estis liberigita. Post dek tagoj da torturado, oni forportis Gustavon al armea malliberejo en lia naskiĝurbo, kie oni torturis lin dum unu plia tago. Tie li restis ĝis aŭgusto de la sama jaro. Li konsentis prezentiĝi kun aliaj revoluciuloj en pluraj televidaj programoj, en kiuj ili apostatis sian agadon kaj avertis la brazilan junularon pri la danĝeroj de komunismo. En septembro li estis liberigita, sed devis regule prezentadi sin ĉe kazerno en Rio, dum la sekvaj tri jaroj.

Dum la unuaj tagoj de la arestado en Rio la pridemandantoj eksciis, ke ambaŭ arestitoj estas esperantistoj. Sed tiuj ĉi faktoj ŝajne ne gravis al la pridemandantoj, kiuj ne scivolis pri Esperanto aŭ pri la Esperanto-Movado. Tamen, post la aresto, oni priserĉis la dometon, kie la junulo vivis en sia naskiĝurbo, kaj trovis tie prinotitan ekzempleron de la libro Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong kaj almenaŭ unu ekzempleron de El Popola Ĉinio.

La denunco kontraŭ BEJO verŝajne okazis en oktobro, do jam post lia liberiĝo. Ĉu do eblas, ke, pro la materialo trovita ĉe lia domo kaj pro liaj deklaroj la informkolektaj organoj plie esploris la eblajn ligojn inter Esperanto kaj la internacia komunista movado? Ĉu la denunco iel rilatas al tiu epizodo? Alternative, ĉu temas pri izolita, persona ago de BEJO-ano? Ĉu fakte okazis tiu denunco, aŭ ĉu oni fabrikis ĝin por maski informojn ricevitajn per spionado aŭ aliaj rimedoj? Ĉu la polica persekuto al BEJO-anoj, okazinta samjare en la nordoriento iel rilatas al la faktoj jam prezentitaj? Ĉu ĉiuj epizodoj okazis en la sama jaro 1970 pro simpla koincido?

Neniun el la ĉi-supraj demandoj mi povas nun respondi definitive. Mi nun opinias, ke tre verŝajne ekzistas ia rilato inter la pluraj epizodoj prezentitaj ĉi tie, sed ĝi ankoraŭ restas malklara. Mi ankaŭ opinias nun, ke efektive okazis denunco farita de esperantisto, kaj ĉi tiun konkludon apogas la fakto, ke, laŭ la koncerna dokumento, la denuncinto klopodis iel ŝirmi la reputacion de Esperanto kaj de BEJO. Tamen kial li aŭ ŝi tiele agis kontraŭ la Brazila Movado? Por kompreni ĉi tiun fakton, oni bezonas retromoviĝi al la pasinteco, al tiuj tagoj, kiam regis kontraŭkomunisma paranojo, ne nur ĉe registaraj organoj, sed ofte ankaŭ en la mensoj de multaj brazilanoj. Espereble pliaj dokumentoj elfosiĝos, por ke ni fine povu klare kompreni kaj taksi ĉi tiujn okazintaĵojn.

Ĉi tiu artikolo unue aperis en Brazila Esperantisto, 2013, №345. La aŭtoro iom ŝanĝis la tekston por la internacia legantaro.

Dankon al Anna Lobo de Carvalho, Eduardo Dezena, Jairo Augusto dos Santos kaj James Rezende Piton, por ilia “fosado en pasinteco”. Specialan kaj tutkoran dankon al Amarílio Carvalho kaj Gustavo Barbosa, kiuj afable kaj komplezeme respondis demandojn de la aŭtoro pri doloraj travivaĵoj kaj rememoroj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu peti la permeson de la aŭtoro kaj nepre indiku la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/brazilo/

Toleremo kaj espero
La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam dum 40 jaroj gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof (Bjalistoko). La solenaĵo okazis en la Ambasado de Pola Respubliko en Braziljo. La medalon enmanigis la pollanda ambasadoro Andrzej Braiter.

Kiam mi estis verkanta la libron La Zamenhof-strato laŭ konversacioj kun d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, ni interalie parolis pri la unua Esperanto-Kongreso okazinta en Bulonjo-ĉe-maro en 1905. Ĝi enskribiĝis en la historion kiel la simbolo de toleremo, kie kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Tiel diris la kreinto de Esperanto dum la malfermo de la kongreso. Tamen en la sama inaŭgura parolado Ludoviko Zamenhof ne rajtis plene deklami sian poemon La preĝo sub la verda standardo. Laŭ postulo de la organizantoj li devis forlasi, interalie, la vortojn: “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj ni ĉiuj de Di’ estas filoj”.

Post multaj jaroj la papo Johano Paŭlo la 2a kvazaŭ citis la vortojn de Ludoviko Zamenhof: “Ĉiuj homoj estas Diaj filoj”. Krome li estis la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon. “Mia avo tutcerte ŝatus danki al tiu ĉi papo”, – diris foje d-ro Zaleski-Zamenhof. Tiel naskiĝis la ideo de la Medalo de Toleremo, efektivigita de la Fondumo Zamenhof en Bjalistoko. La 6an de junio 1999 okaze de la ekumena Diservo en Drohiczyn Johano Paŭlo la 2a ricevis la medalon el la manoj de la nepo de Ludoviko Zamenhof, akompanata de la tiama prezidantino de la Fondumo Zamenhof, prof. Hanna Konopka.

La Medalo de Toleremo, atribuita al la geedzoj Grattapaglia, povus esti enmanigita al ili dum la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko julie 2013, sed la laŭreatoj ne venis al la “glacia insulo”. La bjalistoka fondumo turnis sin kun peto organizi la solenaĵon en la Ambasado de la Pola Respubliko en la ĉefurbo de Brazilo. Estis sugestitaj tagoj proksimaj al la naskiĝdatreveno de Zamenhof. La unua sekretario de la ambasado, samtempe konsulo, Dorota Bogutyn proponis enmanigi la medalon unu tagon pli frue, la 14an de decembro 2013, dum solena antaŭkristnaska renkontiĝo kun poloj loĝantaj en Brazilo.

La renkontiĝon en la ambasado ĉeestis 120 personoj, inkluzive de tri eŭroparlamentanoj: Piotr Borys, Sławomir Nitras kaj Artur Zasada. La unua sekretario kaj konsulo, Dorota Bogutyn laŭtlegis leteron de la Fondumo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, subskribitan de prof. Dariusz Kijowski, la prezidanto de la Konsilantaro, kaj de Stanisław Dobrowolski, la prezidanto de la Estraro: “Rekone por la multjara laboro, celanta pli bonan mondon, plialtigon de la vivkvalito de infanoj, ilian klerigon kaj preparon al memstara vivo, i.a. utiligante Esperanton – la neŭtralan lingvon de la monda komunikado, la Konsilantaro de la Fondumo Ludoviko Zamenhof decidis distingi per la Medalo de Toleremo Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia”.

Dorota Bogutyn laŭtlegis en la pola lingvo gratulleteron de Ludoviko Zaleski-Zamenhof kaj ĝian portugalan version ripetis la prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, Evandro Avellar. La nepo de la kreinto de Esperanto, kiu estas patrono de la Fondumo, skribis: “Toleremo akompanas, karaj Giuseppe kaj Ursula, vian tutan vivon. Ĝi esprimiĝas kiel respekto por diverseco, komencante de etna aŭ haŭtkolora, tra la varieco de kutimoj kaj kulturoj, ĝis malsameco de konvinkoj. Cirkulas legendo pri knabo, kiu nomiĝis Ludoviko Zamenhof. Li vidis en sia naskiĝloko Bjalistoko, tiam kosmopolita urbo, konfliktojn inter la loĝantoj, parolantaj malsamajn lingvojn. Tiam en lia junula menso naskiĝis la ideo de komuna lingvo, kiu ebligus al ĉiuj homoj interkompreniĝon kaj kiuj helpus transformi malamon en reciprokan toleremon”.

Poste parolis Ulisses Riedel de Resende, la ĝenerala direktoro de Bona Espero, aprecante la enorman laboron de la laŭreatoj. Samtempe li informis ĉiujn kunvenitojn pri jena novaĵo. Ĵus li forlasis la ambasadon de Ĉina Popola Respubliko post la inaŭguro de kurso de Esperanto por la ĉina ambasadoro kaj dudek aliaj diplomatoj de la “Centrolando”. Finiĝis la paroladoj, kaj la ambasadoro Andrzej Braiter enmanigis al Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia la Medalon de Toleremo nome de la Fondumo Zamenhof. La kortuŝitaj distingitoj esprimis varmajn dankvortojn.

Poste en la bankedsalono kun granda murtapiŝo, prezentanta la Palacon de Wilanów, kaj impona Kristnaska arbo, la ambasadoro malfermis la renkontiĝon kaj rakontis al personoj, kiuj venis pli malfrue, pri la Medalo de Toleremo. Eksonis Kristnaskaj kantoj, oni servis abundan bufedmanĝon kaj komenciĝis individuaj konversacioj. La solenaĵon ĉeestis dek unu speciale invititaj esperantistoj akompanantaj Ursula kaj Giuseppe interalie iliaj du filoj Guido kaj Dario kun siaj edzinoj.

La lastaj vortoj de la gratulletero de Ludoviko Zaleski-Zamenhof trafe antaŭvidis la etoson de la tuta aranĝo: “La hodiaŭa solenaĵo ĝojigus la heroldon de la ideo de toleremo, Ludovikon Zamenhof, mian avon, interalie pro ĝia loko mem. La belega ĉefurbo de Brazilo naskiĝis el fantazia ideo, simile kiel Esperanto. Ĝi estis kritikata pro sia artefariteco, dum en la praktiko ĝi grandioze evoluas. Ekscelenco, mi dankas Vin pro Via bela ideo aranĝi tiun ĉi eventon de la enmanigo de la Medalo de Toleremo al la internacia geedza paro Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia en la Ambasado de Pola Respubliko, la eksterteritoria parto de la patrujo de Esperanto”.

Ĉe adiaŭo la ambasadoro de Pollando esprimis la deziron renkontiĝi kun brazilaj eperantistoj.

Roman Dobrzyński

Ricevintoj de la medalo:

1998: Johano Paŭlo la 2a

2006: Wladysław Bartoszewski, prezidanto de Internacia Komitato de Auŝvico

2006: Monda Skolta Organizaĵo

2008: Krzysztof Czyzewski, Fondaĵo “Pogranicze” (Limteritorio)

2009: Jerzy Owsiak, ĵurnalisto kaj mecenato

2013: Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, Bona Espero (Brazilo)

Legu ankaŭ la artikolon pri Johano Paŭlo la Dua de la sama aŭtoro.

Ĉi tiu artikolo aperos en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/12/232medalo/

San-Paŭlo: Duobla jubileo
Tri el la 116 kongresanoj: Yuri Rodella, Ricardo Dias Almeida kaj Rafael Zerbetto

San-Karlo. —116 personoj el 18 urboj partoprenis la 6an Esperantan Kongreson de la ŝtato San-Paŭlo en la urbo San-Karlo la 12–14an de oktobro. Per ĉi tiu kongreso ni kunfestis du jubileantojn: la 125-jaran Esperanton (julio 1887) kaj la 75-jaran Esperanto-Asocion de San-Paŭlo (marto 1937).

La programo komenciĝis vendrede posttagmeze per video-prezento pri Hanojo, la urbo de ĉi-jara Universala Kongreso. Sekvis prelegoj de Rafael Zerbetto (Esperanto kaj Rio+20), Elmir dos Santos (Interna ideo) kaj profesoro Francisco Wechsler (argumentado por Esperanto). Vespere la kongresanoj ĉeestis la prelegon de prof. David Bianchini, kiu dulingve prezentis la ĉeftemon de la kongreso “Esperanto: 125 jarojn poste”. Fine sin prezentis la flutisto Felipe Castro kaj la paro Marcela Escobar (soprano) kaj Luiz Fernando (piano-ludisto).

La sabata programo estis varia kaj bunta. Matene prelegis d-ro Osvaldo Pires de Holanda (Paul Berthelot), Osmar da Silva Alves (hebrea lingvo), James Piton kaj Ísis Okabe (skoltismo) kaj Guilherme Jardim (lingvoj de Tolkien). Posttagmeze prelegis Aparecida Araujo (karavano al la 97a UK), Audino Castelo Branco (matematiko) kaj Emílio Cid (lerno per Greenpeace). En la sabata Arta Vespero sin prezentis la grupo de tamburistoj Yanagi Taiko, la kantistaro de emeritaj funkciuloj de AFPESP, la esperantistino Elma do Nascimento kaj la aktorino Eva Genônimo.

San-Paŭlo: Koncertas tamburista grupo Yanagi Taiko

</p?

Dimanĉe Rafael Zerbetto malfermis la programon per prezento pri Muzaiko. Sekvis lin prelegoj de Alex Cessário (Tempoplanado) kaj José Roberto (bildartoj).

Dum la evento okazis ankaŭ aliaj aktivadoj gvidataj de Francisco Wechsler (metiejo pri informado), José Roberto (metiejo pri instruafero), César Dorneles (lerno-ludo), Maria Luiza (cirklaj dancoj) kaj la paro Ísis Okabe kaj James Piton (skoltaj ludoj).

La fulmokurson de Esperanto gvidis César Dorneles (vendrede), Karina Oliveira (sabate) kaj Osmar da Silva (dimanĉe). La kurseto estis bone vizitata kaj plaĉis al la ĉeestantoj.

Bone vizitata estis la libroservo de EASP, kiu venigis el alilandaj eldonejoj diversajn titolojn, speciale por la kongreso. Neniam antaŭe brazilanoj vidis en regiona Esperanta aranĝo tiel multajn allogajn importitaĵojn.

Studentino pri ĵurnalismo Amanda Ceretti intervjuis kelkajn esperantistojn cele al pretigo de sia universitata laboraĵo pri Esperanto. Du tagojn antaŭe, aperis en la loka gazeto Jornal Primeira Página artikolo pri la okazonta kongreso.

José Roberto Tenorio

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/11/218brazilo/

Nia trezoro: “Fonto”
La artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme.

La eldonejo Fonto naskiĝis en 1980 pro tio, ke Torben Kehlet – por kiu Fonto tiutempe kompostis plurajn verkojn (vidu poste) – ne konsentis, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l’ fama Portugala poeto Luís de Camões, eldoni ties verkon La Luzidoj. Li diris: “Se vi tiom ŝatas ĉi tiun verkon, do eldonu ĝin!” Gersi Alfredo Bays efektive intencis eldoni nur du librojn: La Luzidoj kaj la verkon de sia amiko Jorge Amado (La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko), tiam la plej fama brazila romanverkisto (por kiu li kunlaboris reviziante librojn). Sed tuj venis amaso da proponoj (pere de William Auld)… kaj ĝis nun li ankoraŭ ne haltis en eldonagado.

La revuo Fonto naskiĝis pro la sama kialo: Kehlet volis eldoni literaturan revuon kaj intencis revivigi Nordan Prismon. Ĉar oni bezonis du monatojn por reagi… li perdis la entuziasmon pri literatura revuo, kaj diris: “Se vi volas eldoni revuon, do tion faru vi!”

Gersi Bays havis amaseton da “nomoj” por la revuo kaj eldonejo… kiujn li vortare serĉis… ĝis li atingis “Fonto”. Jen la nomo! Kelkajn jarojn poste, kompostante la verkon Rikolto li miregis pri tio, ke Juan Régulo Pérez “preskaŭ” elektis tiun nomon… Nun, kiu kredos tion?!

Li komence kompostis librojn por Torben Kehlet: Esperantologiaj

Studoj de Eugen Wüster (lia unua komposto-laboro!), Ĉiu

ĉiun de Teo Jung, verkoj de Johán Valano Ĉu li bremsis

sufiĉe k.a. De la komenco grave konsilis William Auld pri la elekto,

kion eldoni, poste la revuon redaktis kelkajn jarojn Daniel Luez, Gerrit

Berveling depost 1993 transprenis la redaktadon. Sed la eldonadon mem fakte daŭre prizorgis Gersi Bays mem, kiel teknika redaktoro.

Gersi Alfredo Bays en sia oficejo

Same kiel TK/Stafeto kaj FEL, ankaŭ Fonto plukonstruis sur la heredaĵo de Stafeto: same kiel ĝi – baze nur la laboro de unu persono (Régulo Pérez en Stafeto, Gersi Alfredo Bays en Fonto); same kiel ĝi – nur libroj kun enhave bona kvalito; eĉ multe pli da titoloj ol Stafeto, entute pli ol 130 ĉe Fonto. Kaj ankoraŭ aperas novaj libroj, plej laste dulingva poemaro (latina kaj Esperanta) de Jozef Rumler.

Fonto klare spronis multajn talentulojn: sur ĝiaj paĝoj kaj en ĝiaj libroj pluraj gravaj aŭtoroj debutis. El la originala proza literaturo ni menciu ekzemple: Trevor Steele Sed nur fragmento, Eli Urbanová Hetajro dancas, Gersi Alfredo Bays La profeto el Pedras, Gerrit Berveling Ajnasemajne kaj Fadenoj de l’ Amo.

Specialan lokon meritas Juan Régulo Pérez – Rikolto (red. Reinhard Haupenthal kaj Gaston Waringhien) kun arego da eseoj. Kaj la krestomatia libro de Gerrit Berveling Mia Pado: tekstoj el 25 jaroj, same pluraj eseoj de Geraldo Mattos pri nia lingvo: pri la participa sistemo, ktp.

Ankaŭ aperis esearoj ligitaj al la Akademio de Esperanto: Jubilea libro de Akademianoj – Centjara Esperanto en 1987 (red. Geraldo Mattos) kaj Lingva Planado kaj Leksikologio (red. Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Zagreb 2001); tute speciala temo estas la didaktika verko de Yamasaki Seikô Enkonduko en la Japanan. Ni ne forgesu la brilajn eseojn de William Auld en Kulturo kaj Internacia Lingvo.

Geraldo Mattos montris iom neatenditan flankon, kiam li aperigis ĉe Fonto eĉ instrulibrojn pri la Latina: Iter Latinum kaj Latine Loquere.

En la poezia tereno ni fieras pri La infana raso de William Auld (kun portugallingva paralela versa traduko de Leopold H. Knoedt); Josef Rumler Lasta ĉevalo; Eli Urbanová Vino, virino kaj kanto; Geraldo Mattos La libro de Nejma, La libro de Adoro kaj Barbaraj sonoj kaj sonetoj.

Traduke aperis amaso da verkoj el plej diversaj lingvoj: de Reinhard Haupenthal el la germana, de Geraldo Mattos el la portugala, de Kris Long el la rusa, de Leopold H. Knoedt \kaj aliaj el la portugala, de Hilda Dresen el la estona, de Ionel Oneţ el la rumana, de Fernando de Diego el la hispana kaj angla, Tomáš Pumpr el la ĉeĥa, k.a. Aperis pluraj tradukoj de Gerrit Berveling: Antologio Latina (4a volumo presata, el la latina), La Bona Mesaĝo de Jesuo (la kvar evangelioj, el la greka), La Duakanonaj Libroj el la greka (3a volumo ĉe VoKo), Lukio aŭ azeno el la greka, La konspiro de Katilino el la latina, Du Virinoj el la nederlanda.

Enrico Dondi riĉigis nian literaturon per pluraj tradukoj el la itala: de Dante la trivoluma Dia Komedio, Vivo Nova, La Floro, kaj Jerusalemo Liberigita de Torquato Tasso. William Auld venis kun Omaĝoj – poemtradukoj plejparte el la angla. Fernando de Diego tradukis el la hispana: de Gabriel García Márquez Cent Jaroj da Soleco, de Pablo Neruda Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto; kaj el la angla: de Ernest Hemingway La oldulo kaj la maro, de Robert Louis Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde. Sten Johansson tradukis el la sveda la libron de Selma Lagerlöf La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, kaj Gaston Waringhien el la persa de Umar Kajjam La Robaioj ktp ktp ktp.

Ni ne forgesu pri didaktikaj verkoj, speciale Gerda malaperis! de Claude Piron kaj pluraj aliaj.

Tra la jaroj Fonto foje kompostis librojn, kiuj aperis sub aliaj “markoj”. Gersi Alfredo Bays ja disponis pri bonegaj aparatoj por komposti kaj produkti librojn. Pluraj laŭdis lian aglokulan fidindecon. Tiel li zorgis pri vere fakula aspekto de pluraj eldonaĵoj de aliaj eldonejoj. Ni pensu pri UEA kaj la epokfara 4a eldono de Plena Analiza Gramatiko de Esperanto de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, kelkaj numeroj de Literatura Foiro, La Eta Princo (Kanada Esperanto-Asocio, 1984), kelkaj libroj por la eldonisto Haupenthal (la plej konata: La Litomiŝla Tombejo), tre multaj libroj de la Eldonejo Lorenz (Brazilo), libroj kaj vortaregoj de Brazila Spiritisma Federacio kaj de VoKo (La Praevangelio laŭ Jakobo, Beatrijs: Mezepoka Nederlanda Legendo kaj Erasmo de Roterdamo Antaŭparoloj al la Nova Testamento).

La eldonisto Gersi Alfredo Bays ricevis la premiojn Grabowski kaj FAME.

La revuo ĉesis aperi, sed ĝi plu estas disponebla “papere” kaj ankaŭ (plena kolekto) en disko.

La eldonejo mem ankoraŭ plu agadas.

Gerrit Berveling, Gersi Alfredo Bays

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/fonto/

Festo de la Esperanta kinarto
Kiom da filmoj en Esperanto vi spektis? La facila demando kaŭzas ĉe averaĝa esperantisto malfacilajn pripensojn. Mi dubas, ke tiu kvanto superos kvin. Bedaŭrinde, kinarto estas neglektata de la Esperanto-komunumo, kiu daŭre vivas en la teksta mondo. Kaj la tekstoj jam dum kelkaj jardekoj ne havas influon al eksteraj homamasoj.

La modernaj teknologioj kaj modernaj manieroj de distribuado permesas al amatoroj krei kaj distribui aŭdvidan kulturon. Kaj foje evidentiĝas, ke ne grandaj filmoproduktantoj, sed jam kutima interreto liveras al ni aparte talentajn homojn, kiuj inspiras aliajn ktp.

Ĉu eble valoroj, kiujn propagandas esperantistoj, jam meritis esti esprimataj per movbildoj?

La krea unuiĝo Filmoj sen limoj estis kreita ĝuste por krei modernajn aŭdvidajn materialojn komence surbaze de jam kreitaj verkoj kaj poste krei proprajn filmojn.

Kiel logika kaj natura daŭrigo de la dujara agado de Filmoj sen limoj naskiĝis projekto okazigi la unuan Esperantan Kinofestivalon. La evento neniam antaŭe okazinta en Esperantujo devis plenumi kelkajn celojn: unue, motivigi esperantistojn krei videan materialon; due, kolekti kaj prezenti modernajn filmojn pri kaj en Esperanto; trie, rompi la ekzistantajn stereotipojn kaj imagon pri la mondo de esperantistoj kaj neesperantistoj. Do, la kinofestivalo okazis de la 10a ĝis la 13a de julio 2011 en San-Paŭlo (Brazilo) dum tri samtempaj grandaj kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK).

De la 1a de aprilo ĝis la 20a de junio 2011 ĉiu deziranto povis partopreni konkurson kaj produkti videojn kun daŭro 5, 15 aŭ 30 sekundoj. Tiuj filmoj konsistigis la konkursan programon de la kinofestivalo. Dum du monatoj ni ricevis 21 videojn el 13 landoj.

Pri la nekonkursaj filmoj ne estis manko al ni, kiel eventuale oni povus imagi. Ni sukcesis kolekti 15 filmojn el sep landoj.

La ĉefa temo de la malferma kaj ferma filmoj estis la aspekto de Esperanto kaj Esperanto-komunumo per la okuloj de neesperantistaj filmoproduktantoj. La dokumenta filmo The Universal Language (La Universala Lingvo) de la usona reĝisoro Sam Green, aŭtoro de Utopio en kvar movimentoj, prezentis la ideon de internacia lingvo pere de intervjuoj kun esperantistoj, ĉefe filmitaj dum la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, kaj famaj esperantistoj kiel Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti. La filmo montris sian aktualecon kaj diferencon inter la imagoj de esperantistoj kaj deekstera aspekto. La kongresa publiko splitiĝis je du partoj: ŝatantoj kaj malŝatantoj de la filmo. Post la filmoprezento okazis sufiĉe interesa diskuto inter la spektantoj pri la temo Ĉu esperantistoj trompas sin?

La ferma dokumenta filmo Esperanto de franca reĝisoro Dominique Gautier, farita laŭ mendo de Sennacieca Asocio Tutmonda, enhavis ĉion por kontentigi la mendanton. Ĝi prezentis alian vidpunkton pri Esperanto, ĝuste tiun, kiun ni kutimas aŭdi de esperantistoj, en Esperantaj revuoj kaj dissendolistoj. Ankaŭ ĉi tiu filmo vekis diskuton inter ĉeestantoj. Kaj ni esperas, ke baldaŭ ĉiu deziranto povus kompari tiujn filmojn.

La mallongaj ludfilmoj Conlang: the movie (Planlingvo: la filmo) de usona reĝisorino Marta Masferrer, Que sera, sera de norvega reĝisoro Geir Greni, Senmova de turkia reĝisorino Tuğçe Madayanti Sen, profesie produktitaj dum la lasta tempo, enhavas temojn pri Esperanto kaj esperantistoj. La unuan fojon oni povis spekti la unuan profesian animacian mallongan filmon Ĉapeloj de Simmon Keith Barney el Usono sur granda ekrano.

La programon de naciaj filmoj konsistigis la novega dokumenta filmo Polaj Spuroj de Rogener Pavinski (Brazilo), kiu, laŭ nia opinio, meritas ĉeeston de naciaj kaj internaciaj kinofestivaloj; ĝi prezentis la historion de polaj enmigrintoj en Argentino dum la dua mondmilito. Alia dokumenta filmo Ja tair ja tajer, Vojaĝo en Palestino prezentis la longdaŭran israelan-palestinan konflikton de la malofte aŭdata vidpunkto de palestinanoj. Multaj spektantoj diris, ke la filmo ŝanĝis ilian opinion pri la konflikto.

La arta programo konsistis el ne malpli interesaj filmoj. Atako de lunaj zombioj de la usona reĝisoro Christopher R. Mihm estis dublita en Esperanto. Ĝin prezentis en la kinofestivalo Duncan Charters, kiu dublis unu rolulon en Esperanton. Mallongaj filmoj de la germana reĝisoro Martin Schreier ne nur vekis intereson de la spektantoj, sed eĉ la plendon pri tio, ke estis prezentita erotika filmo kun subtekstoj en Esperanto.

Per tiu kolekto de mallongaj filmoj ni tute neatendite rompis la stereotipon pri tio, ke Esperanto estas sankta lingvo, lingvo por bonaĵoj kaj pozitivaj temoj. Kaj pri tio ni plenkore fieras.

La pinto de la festivalo iĝis la 40-minuta arta danca filmo The Cost of Living (La kosto de vivado) de la brita reĝisoro Lloyd Newson. La filmo estis varme akceptita pro ĝia nekutima prezento de aktualaj temoj pri diskriminacio de handikapuloj, samseksemuloj kaj liberaj artistoj.

Al la festivalo venis filmoprodukta kompanio SET Cavalheiro, kiu konsistas el la filma Esperanto-familio Cavalheiro. La patro Pedro Cavalheiro estas fama brazila esperantisto, tradukisto kaj artemulo, Olavo Cavalheiro estas aktoro, kaj Heitor Cavalheiro estas fakulo pri specialaj efektoj. Olavo kaj Heitor estas denaskaj esperantistoj. Dum viva renkonto kun ili ducento da kongresanoj eksciis multon interesan pri filmoproduktado en Brazilo, spektis vivajn specialajn efektojn: sekuran flamon, artefaritan neĝon, flugantan junulinon k. a.

Krom distrajn programerojn la partoprenantoj povis viziti kadre de la programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de aŭtoraj rajtoj kaj libera kulturo kaj la interagan metiejon Esperanta kinarto. La plej kreema arto.

Malgraŭ kelkaj malglataĵoj la spektantoj estis ravitaj, kaj en siaj enketaj respondoj ili vidas la aranĝon memstara arta kultura evento kun diversspecaj artaj metiejoj kaj prezentoj.

La kinofestivalo ne povus okazi sen helpo de niaj partneroj. Ni kore dankas al TEJO kaj E@I pro la subteno de la konkursa programo, al la germana fondaĵo FAME kaj privataj personoj, inter kiuj estas Jader Rodrigues da Silva (Brazilo), pro la subteno al la nekonkursa programo. Dum la tuta periodo de la konkurso de Esperanta Kinofestivalo nin informade subtenis la podkasto Varsovia Vento kaj la revuo Kontakto.

La organizantoj estas kontentaj kaj jam esploras la lokon por la sekva Esperanta Kinofestivalo. Ĉu ĝi okazos? Tio dependas de esperantistoj kaj de entuziasmo de ĝiaj organizantoj, sed jam nun ni povas diri, ke la evento povus montri Esperanto-movadon per aliaj rimedoj al la ekstera mondo, kiu kutimiĝis al profesiaj aŭdvidaj materialoj.

Longas la vojo de Esperanta kinarto al profesiaj filmoj, sed ni esperas, ke tio okazos iam en la proksima estonteco. Ni devas kolekti niajn fortojn por efektivigi plej kuraĝajn ideojn. Ĉiu el ni povas helpi kaj krei laŭ sia kapablo kaj maniero. La tempo venis.

Aleksander Osincev

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/kinofest/

Trafe al celo: recenzo de “Esperanto por lernejaj klasoj”
Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 152 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. Gvidlibro por instruistoj. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 166 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 178 p., il.; disko.

Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. Instruista gvidlibro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 184 p., il.; disko.

La unua lernolibro kaj gvidilo por instruistoj, eldonita en Brazilo en 2008, la unuajn interesatojn atingis dum la Bjalistoka UK. Granda formato kaj la aspekto de la libroj tuj memorigis la kutimajn lernolibrojn kiujn oni uzas en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn.

Efektive, la celo de la aŭtoro, sperta brazila lingvoinstruisto Josias Barboza, estis produkti instrukompleton kiu plibonigus la efikecon de la instruado kaj plialtigus la prestiĝon de Esperanto en lingvolernejoj. Nun jam ekzistas du volumoj kun akompanaj sondiskoj kaj du gvidlibroj por instruistoj kun lumdiskoj kaj elŝutebla helpoteko kiu prezentas bildojn kaj ekzercaron.

La lernolibro por gelernantoj estas samtempe ankaŭ ekzercolibro: oni povas rekte tie respondi demandojn, solvi taskojn, eĉ desegni. Esperanto por lernejaj klasoj celas instrui verajn komencantojn, sed la tuta enhavo estas destinita por proksimume 150 horoj da lernado, do ĉe la fino de la dua volumo oni atingas la nivelon B2. Ĉar la ĉefa celo estas tuj paroligi homojn, en la lernolibro abundas dialogoj, desegnaĵoj, bildoj kaj ekzercoj por ripetado polurante la prononcadon.

Ĉe la fino de la lernolibro estas laŭpaĝa vortlisto, kaj lernanto povas tuj noti la tradukon de novaj vortoj al nacia lingvo aŭ priskribi novan vorton en Esperanto. Aperas iom da gramatiko en partetoj nomataj “gramatikaj gutoj”, sed ili nur donas ĉefajn indikojn, kaj la ĝenerala metodo por lerni la internacian lingvon restas paroliga. Iom ĝene aspektas la uzado de punkto por montri la apartajn radikojn ĉe la vortofarado aŭ indiki la prefiksojn, sed aliaflanke tio helpas al lernantoj kompreni, kiam vorto estas kunmetita kaj deĉifri ĝin. Ĝenerale la aŭtoro fidas je inteligenteco de la lernantoj, ĉar ofte la lernantoj aŭ devos diveni la signifon de frazo logike aŭ demandi la instruiston, sed demandi en Esperanto.

Por ekzerci tre bone helpas ankaŭ sondiskoj, ĉar kutime komencantoj dum lecionoj aŭdas nur sian instruiston kaj ebleco sperti diversajn voĉojn estas tre bonvena. Ne ĉiam la voĉoj de la sondisko prononcas perfekte, sed eĉ tio estas bona sperto, ja en Esperantujo ankaŭ ni apudas diversajn, kelkfoje ne tre klarajn parolmanierojn, kaj gravas ilin kompreni.

Samtempe kun la instruado de la lingvo estas prezentitaj ĉefaj scioj pri Esperanto, kulturo kaj komunikado. La formato de la libro tre bone konvenas por fari kopiojn, se ne ĉiu lernanto komence povas havi la propran ekzempleron. La aŭtoro pripensis ankaŭ tion kaj en la reta paĝaro www.lernejajklasoj.net (parto “Servoj”) li disponigis por senpaga elŝuto printeblan elĉerpon de la komencaj ok paĝoj de ambaŭ porlernantaj libroj.

La instruista gvidlibro donas multajn utilajn ĝeneralajn konsilojn kiel organizi la kurson, kaj detalajn indikojn kiel uzi lernomaterialon dum la leciono. Tio povas esti tre utila kaj kuraĝiga por tiuj, kiuj nur komencas instrui, sed ankaŭ multe helpas al spertuloj. Simboloj kiuj indikas, ĉu ekzercojn atente aŭskulti, ĉu legi, ĉu skribi, ankaŭ estas utilaj kaj ŝparas tempon. La gvidlibro havas marĝenojn kie jam estas utilaj konsiloj de la aŭtoro, kaj ankaŭ la instruisto povas enmeti siajn proprajn notojn. Estas ankaŭ indikita, pri kiu paĝo de la lernolibro temas, do instruisto havas ekzaktan kopion de la lernolibro, nur por oportuno la ekzercoj estas tuj ĉe la materialo de la leciono, ne en la aparta ekzercaro kiel en lernolibro.

La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.

La granda laboro, farita de Josias Barboza kaj de la teamo kiu helpis lin, atingas la celon: la instrukompleto estas vere valora kaj altnivela. Tre pozitive ĝin taksis spertaj esperantistoj kiel Katalin Kováts, Renato Corsetti, Stefan MacGill, Kurt Fischer; kaj nun al multaj esperantistoj, kiuj instruas la lingvon, restas aldoni Esperanto por lernejaj klasoj al sia trezorejo. Des pli bone kaj celtrafe estus, se eblus aĉeti la librojn kaj per ili ekinstrui la grupon.

Gražina Opulskienė

Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/08/recenzo/